Ĉelteorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉel-teorio)

La ĉelteorio estas teorio, kiu baziĝas sur postulato, ke ĉiuj organismoj konsistas el ĉeloj.

Tiu ĉi teorio sekvigis ampleksajn konkludojn: Kreskado estas procezo, laŭ kiu produktiĝas pli kaj pli da ĉeloj, kiuj ekestas el pli fruaj ĉeloj. Ankaŭ en la procezo de reproduktado de bestoj (inkluzive de la homoj) la ĉelo havas centran rolon. Novaj individuoj ĉiam ekestas el vivaj ĉeloj per ĉeldivido, neniam per abiogenezo, la ekesto de ĉeloj el neviva materialo. La agnosko de la ĉela teorio fine gvidis al fundamenta moto de biologio, kiu latine formuliĝis tiel: omnis cellula e cellula ("ĉiu ĉelo [ekestas] el ĉelo").

Historio de la ĉelteorio[redakti | redakti fonton]

La evoluo de la ĉelteorio estas proksime ligita al la historio de la ĉelbiologio. Post la invento de optikaj aparatoj kiel la mikroskopo eblis ekzameni la detalan anatomion de plantoj. En la jaro 1665 Robert Hooke unuafoje uzis la vorton "ĉelo" (latine cellula, "ĉambreto"), post kiam li observis ĉelojn en la histo de korko. Pli poste li trovis similajn strukturojn en aliaj plantoj.

En sia lernolibro "fitotomio" ("planta anatomio") dum la jaro 1830 la medicinisto kaj botanikisto Franz Julius Ferdinand Meyen priskribis la mikroskope observeblan detalan konstruon de la plantaj organoj el ĉeloj.

La ĉelteorio unuafoje dum la jaro 1838 de la germana botanikisto Matthias Schleiden estis formulita por la plantoj. Samjare la same germana sciencisto Theodor Schwann ampleksigis tiun teorion al bestaj organismoj. La esenca komuneco de ĉiuj vivaj organismoj tiel estis substrekita. La observoj kaj pripensoj estis kolektitaj en la verko "mikroskopaj ekzamenoj pri la konformeco en strukturo kaj kreskado de bestoj kaj plantoj" de Theodor Schwann, kiu publikiĝis en 1839. La aŭtoro ankaŭ formulis la bazajn principojn de embriologio, observante, ke ovo estas unuopa ĉelo, kiu fine evoluas ĝis plena organismo.

La teorio dum la 1850-aj jaroj de la berlina kuracisto Rudolf Virchow ampleksiĝis por la homa medicino. Dum 1858 Virchow publikigis sian teorion de "ĉela patologio", kiu postulas, ke malsanoj baziĝas je perturboj de la korpaj ĉeloj. Tiu teorio estas unu el la sciencaj kolonoj de la nuntempa patologio. La influo de mikroorganismoj (kiel bakterioj, arĥeoj, protistoj, fungoj, certasence ankaŭ virusoj) je malsanoj por Rudolf Virchow tamen ankoraŭ ne havis rolon.

Pro la sciencaj esploroj de Louis Pasteur la ebleco de abiogenezo aŭ "spontana ekesto" (generatio spontanea) de ĉeloj estis definitive ekskludita.

Centraj principoj[redakti | redakti fonton]

La nuntempe ĝenerale akceptitaj principoj de la ĉelteorio estas:

  • Ĉiuj organismoj konsistas el unu ĉelo aŭ pluraj ĉeloj.
  • Ĉeloj ekestas ĉiam el aliaj ĉeloj per ĉeldivido.
  • Ĉiuj ĉeloj en sia baza strukturo kaj biokxemiaj mekanismoj esence konformas.
  • La ĉelo estas la bazaunuo por la strukturo kaj funkcio de la organismoj.
  • La baza metabolismo okazas ene de la ĉeloj.
  • Genetika materialo, do la informoj de genoj, estas plusdonitaj dum la ĉeldivido.