Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nuvola apps kuser.svg ĈAR
Nomo Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo
Regiono Meza Eŭropo
Periodo novembro
Organizanto PEJ kaj najbaraj organizoj
Ekzistas ekde 2012
Celgrupo novuloj
Informa retpaĝo ĉar.pej.pl
Information icon.svg
vdr

Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo (mallonge ĈAR) estas junulara Esperanto-aranĝo por novuloj, organizata unue de la Studenta Esperanto-Klubo “Aŭroro” el Vroclavo kaj ekde la jaro 2014 de Pola Esperanto-Junularo kunlabore kun najbaraj junularaj organizoj. Ĝi okazas proksime de la landlimoj Pollanda-Ĉeĥia kaj Pollanda-Slovakia.

Listo de ĈAR-oj[redakti | redakti fonton]

n-ro jaro datoj loko organizantoj
1 2012 30-a de novembro – 2-a de decembro Ĉeĥio Ústí nad Orlicí Studenta Esperanto-Klubo “Aŭroro” kaj ĈEJ
2 2013 29-a de novembro – 1-a de decembro Pollando Kłodzko Studenta Esperanto-Klubo “Aŭroro”
3 2014 21-a – 23-a de novembro Pollando Rabka-Zdrój PEJ
4 2015 12-a – 15-a de novembro Slovakio Liptovský Mikuláš PEJ kaj SKEJ
5 2017 10-a – 12-a de novembro PollandoĈeĥio Teŝino PEJ kaj ĈEJ
6 2018 5-a – 7-a de oktobro Pollando Katovico PEJ
7 2019 18-a – 20-a de oktobro Pollando Zgorzelec PEJ kaj GEJ