Ĉeljabinsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉeljabinsk
Panoramo de Ĉeljabinsk
Panoramo de Ĉeljabinsk
Panoramo de Ĉeljabinsk
administra dividaĵo de Rusio • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Rusio
Provinco Ĉeljabinska provinco
Fondita 1736
Urborajto ekde 1787
Patrono Ioann Zlatoust
Poŝtkodo 454000–454999
Aŭtokodo 74
Telefonkodo +7 351
Kodo laŭ OKATO 75401
Retpaĝaro http://cheladmin.ru/
Politiko
Urbestro Sergej Davydov
Demografio
Loĝantaro 1 156 471[1]  (2013)
Loĝdenso 2 254 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 9′ N, 61° 24′ O (mapo)55.1561.4Koordinatoj: 55° 9′ N, 61° 24′ O (mapo)
Alto 200 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 500 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+6
Ĉeljabinsk (Rusio)
Ĉeljabinsk (Rusio)
DEC
Ĉeljabinsk
Ĉeljabinsk
Situo de Ĉeljabinsk

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chelyabinsk [+]
vdr
Preĝejo en Ĉeljabinsk

Ĉeljabinsk (ruse Челябинск) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Ĉeljabinska provinco. Ĝi estis fondita en la jaro 1736 la 13-an de septembro kiel fortikaĵo kaj havas statuson de urbo ekde 1787.

La urbo estas sur orienta deklivo de suda Uralo, ĉe rivero Miass (Миасс) (baseno de rivero Obj). Alto super la nivelo de maro estas ĉirkaŭ 200 m.

En 1959 la urbo havis 689 mil loĝantojn. En 2002 la urbo havis 1077,2 mil loĝantojn kaj estis la oka plej granda urbo en Rusio.

Ĉeljabinsk estas grava centro de maŝinkonstruado (produktado de agrikultura tekniko ktp.), metalurgio kaj transporto: ĝi havas fervojan stacion (malfermitan en 1892), du busstaciojn kaj flughavenon. Dum kelkaj lastaj jardekoj, metroo estas konstruata, sed ĝis nun ne pretas eĉ unu stacio.

Historio

La urbo estis fondita kiel fortikaĵo en la jaro 1736. En 1892 la vivo tie draste ŝanĝiĝis, ĉar tra Ĉeljabinsk ekiris trajnoj al Siberio. La urbo iĝis grava transportada nodo.

Kresko de industrio estis ĉefe ligita kun la Dua mondmilito, kiam kelkaj gravaj fabrikoj estis translokigitaj ĉi tien el eŭropaj regionoj.

La 15-an de februaro 2013 eksplodis meteoro super la ĉeljabinska provinco, kiu kaŭzis damaĝojn en la urbo.

Industrio

En Ĉeljabinsk nuntempe funkcias kelkaj industriaj entreprenoj, interalie:

Vidindaĵoj

Placo de Revolucio en Ĉeljabinsk
  • Kirovka estas piediranta strato, kiu havas plurajn skulptaĵojn pri la antaŭrevolucia vivo de la urbo kaj dediĉitaj al, ekzemple, ĉeljabinskaj tankistoj aŭ viktimoj de la afgana milito. Kirovka estas plena je vendejetoj kaj butikoj, kaj somere en tiu strato ofte okazas malgrandaj festivaloj kaj ludas diversaj muzikistoj.
  • Placo de Revolucio (ruse: площадь Революции): la ĉefa placo de la urbo, kie okazas grandaj subĉielaj koncertoj kaj manifestacioj, kaj vintre oni kutime konstruas glacian urbeton kun montetoj kaj statuoj.
  • En placeto de Venko (ruse: сквер Победы) troviĝas eterna flamo kaj monumento al kuraĝaj filoj de Patrujo.
  • Parko de Puŝkin (ruse: парк Пушкина) estas konstruita stile de mezepoka kaj deknaŭjarcenta Rusio kaj fabeloj de Puŝkin kaj enhavas interalie malgrandan amuzparkon kaj infanludejon.
  • Parko de Gagarin (ruse: парк Гагарина) situas en la urba arbaro apud la plej granda universitato de la regiono, Sudurala ŝtata universitato.
  • En la Apudstacidoma placo (ruse: Привокзальная площадь) troviĝas la monumento "Fabelo pri Uralo" (ruse: Сказ об Урале), kaj la stacidomo mem estas antaŭnelonge renovigita kaj vidinda.

Movade

Nuntempe en Ĉeljabinsk loĝas kelkaj membroj de REU. Jam de kelkaj jaroj okazas ĉiujara kurso por komencantoj baze de Ĉeljabinska ŝtata universitato.

Edukejoj

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ