Ĉelkerno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ĉelkerno (aŭ nukleo) estas organeto en eŭkariotaj ĉelo. Ĝi havas du ĉefajn funkciojn:

La ĉelkerno regas reakciojn per komandi la formiĝon de proteinoj kaj enzimoj. Ĝi estas ankaŭ la loko kie okazas transskribado de genoj kaj splisado de mRNA.

Strukturo

Desegnaĵo de ĉelkerno kaj la enĉela reto.
(1) Nuklea tegaĵo. (2) Ribosomoj. (3) Nuklea-poraj kompleksoj. (4) Nukleolo.
(5) Kromatino. (6) Nukleo. (7) Enĉela reto. (8) Nukleoplasmo.
La tutan strukturon ĉirkaŭas ĉelplasmo. (Desegnaĵo baziĝas sur ER-bildoj.)

Bildo el la servilo de Nupedia.

La diametro de la nukleo varias inter 10 kaj 20 mikrometroj. Ĉirkaŭas ĝin duobla membrano formante la nuklean tegaĵon, ĉirkaŭ 30 milimetrojn larĝe. Tiu ĉi tegaĵo selekteme permesas molekulojn eniri kaj eliri la nukleon, kaj apartigas la ĥemiajn reakciojn okazantajn en la citoplasmo de la reakcioj okazantaj en la nukleo. La ekstera membrano havas ribosomojn. La interna kaj ekstera membranoj kuniĝas je regulaj lokoj, formante nukleajn porojn.

Simile al la ĉelplasmo de ĉelo, la nukleo enhavas nukleoplasmon -- tre viskoza likvaĵo enhavanta la kromosomojn kaj nukleolojn. Kromosomo enhavas informon enkodigitan en DNA fiksita al proteinoj nomitaj histonoj kaj kiuj estas kutime aranĝitaj en densan reton nomitan kromatino. Nukleoloj estas granulecaj strukturoj kiuj faras ribonukleatan DNA (rDNA) kaj kunmetigas ĝin per proteinoj.