Ĉelterapio

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Ĉelterapio (nomata ankaŭ ĉela terapio aŭ neologisme citoterapio) estas terapio en kiu ĉela materialo estas injektata en pacienton;[1] tio ĝenerale signifas netuŝitajn, vivantajn ĉelojn. Por ekzemplo, T ĉeloj kapablaj lukti kontraŭ kancerajn ĉelojn pere de ĉelpera imuneco povas esti injektataj en la uzado de imunoterapio.

Ĉelterapio estas kuracmetodo uzata ekde 1948 en kiu oni forigas troan kalcion kaj pezajn metalojn el la sango per speciala infuza fluido surbaze de EDTA. En la moderna okcidenta medicino, ĉelterapio estas uzata okaze de veneniĝoj kun radioaktivaj elementoj kaj pezaj metaloj, kiel plumbo-venenado. Ĉelterapio ankaŭ estas uzata ekzemple por sangaj malsanoj kiel talasemio, kie fero-amasiĝo povas okazi en la sango.

Polemikaj aplikoj[redakti | redakti fonton]

Ĉeloterapio ankaŭ estas uzata en alternativa medicino. Laŭ iuj ĝi efikus sur ĉiaj malsanoj, kiuj rilatas al arteriosklerozo :

La indikoj por ĉeloterapio estas nesufiĉe subtenataj de scienca evidenteco kaj estas konsiderataj polemike de la ĉefflua medicino.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉelterapio originiĝis en la 19a jarcento kiam sciencistoj eksperimentis per injektado de animala materialo en klopodo preventi kaj trakti malsanon.[2] Kvankam tiaj klopodoj ne produktis pozitivan profiton, plua esplorado trovis en la mezo de la 20a jarcento ke homaj ĉeloj povas esti uzataj por malhelpi ke la homa korpo malakceptu transplantitajn organojn, konduke post tempo al sukcesa transplantado de ostomedolo.[3]

Specoj de ĉelterapio[redakti | redakti fonton]

Nuntempe estas agnoskataj du distingaj kategorioj de ĉelterapio.[1]

La unua kategorio estas ĉelterapio en ĉefa medicino. Tiu estas subjekto de intensa esplorado kaj la bazo de granda terapeŭtika profito.[4] Tia esplorado povas esti polemika kiam ĝi enhavas materialon de homaj embrioj.

La dua kategorio estas ĉelterapio en alternativa medicino, kaj pluigas la praktikon injekti animalajn materialojn en klopodo por kuraci malsanojn. Tiu praktiko, laŭ la usona asocio American Cancer Society, ne estas eltenita de ajna medicina pruvaro pri efikeco, kaj povas havi mortigajn konsekvencojn.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 "Cell Therapy". American Cancer Society. 1a de Novembro 2008. [1] Arkivigite je 2015-08-28 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 28an de Decembro 2015.
  2. Lefrère, J.-J.; Berche, P. (2010). "La thérapeutique du docteur Brown-Séquard". Annales d'Endocrinologie 71 (2): 69–75. doi:10.1016/j.ando.2010.01.003. [2] Alirita la 28an de Decembro 2015.
  3. Starzl, TE (2000). "History of clinical transplantation". World journal of surgery 24 (7): 759–82. doi:10.1007/s002680010124. PMC 3091383. PMID 10833242. [3] Alirita la 28an de Decembro 2015.
  4. Gage, FH (1998). "Cell therapy". Nature 392 (6679 Suppl): 18–24. PMID 9579857. [4] Alirita la 28an de Decembro 2015.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parte (polemikaj aplikoj) sur la artikolo Chelatietherapie en la nederlandlingva vikipedio, listo de aŭtoroj.