Ĉenĝou
| Ĉenĝou | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| departemento-ranga urbo urbego setlejo | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 423000 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 4 744 500 (2018) [+] | ||||
| Loĝdenso | 245 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 25° 48′ N, 113° 2′ O (mapo)25.79893113.02667Koordinatoj: 25° 48′ N, 113° 2′ O (mapo) [+] | ||||
| Areo | 19341,85 km² (1 934 185 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Ĉenĝou, per simpligita ĉina skribo 郴州, per pinjino Chēnzhōu estas prefektujnivela milionurbo en provinco Hunano en Ĉina Popola Respubliko. La loknomo signifas: "Urbo en la Arbaro".
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2020 en la prefektujnivela urbo vivis 4 667 134 homoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĉenĝou etendiĝas sur montoj aŭ montetoj, iomete sur ebenaĵo en areo 19 342. Ĝi konsistas el 11 administraciaj dividoj. Ŝaoguan troviĝas 124, Hengjang 128, Ŝanhajo 1020, ĉefurbo Pekino 1596 km aere laŭ [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua ekzisto kiel historia urbo devenis de la dinastio Qin. La areo historie nomiĝis Guijang (simpligita ĉine: 桂阳; tradicia ĉine: 桂陽; pinjino: Guìyáng) antaŭ ol ĝi estis renomita al la nuna nomo en la jaro 735. Dum la historio la administraciaj limoj ofte ŝanĝiĝis, la nuntempa prefektujnivela areo estis kreita en 1994.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Gravaj deponaĵoj de volframo, bismuto kaj molibdeno faras la areon produktadbazo por metaloj, eĉ ankaŭ ŝtalfabriko funkcias. Pro la pitoreskaj montoj ankaŭ la turismo gravas.
Edukado
[redakti | redakti fonton]En la prefektujnivela milionurbo po unu universitato kaj altlernejo prezentas la altan edukon.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]
La prefektujnivela urbo havas fervojajn kaj vojajn ligojn, eĉ flughaveno funkcias.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato estas humida subtropika klimato kun musona influo laŭ klimata klasifiko de Köppen: Cfa. Estas kvar apartaj sezonoj. Printempe multe pluvas, dum la someroj estas longaj, varmaj kaj humidaj kun malpli da pluvokvanto, la aŭtuno estas komforta kaj sufiĉe seka. La vintro estas sufiĉe mallonga, foje sub frostopunkto. La jara averaĝa temperaturo estas 19 °C kaj varias inter 15-23 °C. Jare averaĝe pluvas 1510 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas junie, ankaŭ en la cxirkaŭaj 2-3 monatoj multe pluvas, en la ceteraj monatoj iomete malmulte.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- temploj, pagodoj
- montoj kun pitoreskaj partoj
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]
Laredo, Kalifornio en Usono (2002)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans









