Ĉen Zuji

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ĉefurbo de Sumatro dum la epoko de Ĉen Zuji

Ĉen Zuji (en ĉina 陳祖義) estis ĉina pirato el Guangdong de la 14a jarcento, kaj estis unu el plej respektataj kaj timitaj piratoj el multaj kiuj infestis la marojn de Sudorienta Azio. Li regis la urbon Palembang, kie li havis 5,000 homojn kaj 10 ŝipojn kaj el tie patrolis la akvojn de la Markolo de Malako por rabadi navigadon kaj predi kaj indiĝenajn kaj eksterlandajn komercistojn dum kelkaj jaroj,[1][2] ĝis sia malvenko fare de la admiralo Ĉeng He en 1407. Tiu portis lin reen al Ĉinio por puno. Ĉen estis eksekutita ĉe Nankino iom poste la saman jaron.

Referencoj[redakti | redakti fonton]