Saltu al enhavo

Ĉengduo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉengduo
Fotomuntaĵo
subprovincnivela dividaĵo de Ĉinio (1989–)
megaurbo
provinca ĉefurbo
departemento-ranga urbo
urbo
eksa ĉefurbo Redakti la valoron en Wikidata vd

emblemo

emblemo
Administrado
Statuso Urbo
Lando  Ĉinio
Regiono Sudokcidenta Ĉinio
Provinco Siĉuano
Fondita 316 a.K.
Poŝtkodo 610000-611944
Aŭtokodo 川A
Telefonkodo 028
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-o Ge Honglin (葛红林)
Demografio
Loĝantaro 12 579 000
Loĝdenso 1 015 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 30° 40′ N, 104° 4′ O (mapo)30.663611111111104.06666666667Koordinatoj: 30° 40′ N, 104° 4′ O (mapo)
Alto De 0 al 500 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 12 390 km² (1 239 000 ha)
Horzono UTC +8
Ĉengduo (Ĉinio)
Ĉengduo (Ĉinio)
DEC
Situo de Ĉengduo
Ĉengduo (Ĉengduo)
Ĉengduo (Ĉengduo)
DEC
Situa mapo de Ĉengduo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chengdu [+]
vdr

Ĉengduo (ĉine 成都, pinjine: Chéngdū, Wade-Giles: Ch'eng-tu, Jyutping: Sing4dou1 [ĉangtu] Pri tiu ĉi sono aŭskulti), ankaŭ nomata, metafore Róngchéng (蓉城) « la urbo de la hibiskoj », estas subprovincnivela kaj prefektujnivela milionurbo en la sud-okcidenta parto de Ĉinio. Ĝi estas la ĉef-urbo de la provinco Siĉuano, kaj ĝi estas unu el la plej gravaj urboj de Ĉinio.

Laŭ la stato de 2020 en la urbo Ĉengduo vivis 20 937 757 loĝantoj sur areo de 14 378 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 456 loĝantoj/km².

Ĉengduo estas ĉefurbo de grandaj pandoj. En la speciala parko oni science okupiĝas pri pandoj. Estas kampanjo, ke tiuj bestoj ne formortu.

Ĉengduo situas en la centro de la provinco Siĉŭano, kie estas Chengdu-ebenejo, ankaŭ la centro pri komerco, scienco kaj tekniko, financo,trafiko kaj komuniko. Ĝi ankaŭ estas la grava bazo pri alt-nova tekniko, moderna produktado, moderna servo kaj moderna agrikulturo, same la centro pri kulturo kaj edukado en la sudokcidenta regiono.

Laŭ la historia priskribo, Ĉengduo estis fondita en 316 a.K., jam pli ol 2300 jaroj ĝis nun.

Strato en malnova urboparto
Ponto ĉe la moderna urboparto

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĉengduo situas en la ebenaĵo de Siĉuano, ĉe la piedo de la tibeta altebenaĵo, kaj sur la orienta rando de la kaldrono de Siĉuano. La urbo estas rigardata kiel la centro de la orienta Ĉinio: estas la rolo, kiun ĝi ludas en la registara plano pri industria malvolviĝo de la orienta Ĉinio

Ĉengduo situas en kaldrono de Siĉuano, tial la urbo defendiĝas de malvarmaj ventoj el Siberio. Tial la klimato estas subtropika. La vintro estas mallonga, foje okazas neĝo kaj frosto, averaĝe 3 °C. La somero estas longa, tamen ne tro varma (29-33 °C). La plej ofte somere pluvas.

La loko estis jam loĝata dum la bronzepoko, antaŭ la jaroj 4000 antaŭ Kristo.

Ĉengduo jam ekzistis en la periodo de Printempo kaj Aŭtuno (aŭ periodo Ĉunĉju (春秋时代 pinyin chūn qīu shí daì): inter la 8-a jarcento a.K. kaj la unua duono de la 5-a jarcento a.K.). Je la komenco de la 4-a jarcento a.K., Kaiming la 9-a, reĝo de la lando Ŝu, transloĝigis tien sian ĉefurbon.

Arkeologiaj trovaĵoj montris, ke la unuaj vojoj inter la reĝlandoj Ŝu kaj Sin estis faritaj dum la periodo de la Batalantaj Reĝlandoj (-453-221), ili permesis la invadon al la reĝlando Ŝu fare de la reĝo de Qin.

Legendo rakontas ke la reĝo de Qin volis detrui la reĝlandon Ŝu, sed krutaj montoj kaj malĉeesto de vojoj malhelpis lin eniri tiun regionon. La reĝo de Qin ordonis ke oni skulptu kvin gigantajn bovojn el ŝtono, kaj metu kelkajn monerojn da oro malantaŭe de ili, asertante ke la ŝtonaj bovoj povas "fari" oron. La reĝo de Ŝu estis trompita, kaj sendis kvin fortajn virojn treni la bovojn en sian landon. Tri bovoj estis trenitaj ĝis Ĉengduo. La rezulto estis ke vojo ĝis Ŝu estis de tiam farita. La reĝo de Qin sekvis ĝin por ataki Ŝu-n.

Ĉengduo estis konkerita fare de la dinastio Qin en -316. En -311, la nova reĝo konstruis urbajn remparojn laŭ la modelo de tiuj de Xianyang (咸阳). Dum la dinastio Han, la nomo de la gubernio Sichuan ŝanĝis plurfoje al Chéngjiā (成家), kaj poste al Yìzhōu (益州), sed la nomo de la urbo ne ŝanĝiĝis.

Oni konsideras ke en Ĉengduo oni uzis unuafoje bankbileton, ĉirkaŭ la jaro 960.

Tiu urbo estis la lasta, kiun Kuomintang okupis.

En 2008 en la proksimeco granda tertremo okazis.

Vigla trafiko en Ĉengduo

La loka lingvo de Ĉengduo estas la t.n. siĉuana dialekto (四川话), parto de la sudokcidenta lingvaro de la ĉina lingvo. Pli precize oni parolas pri la "Ĉengdua Dialekto" (成都话/成都方言) pro la varieco de la malsamaj tiuregionaj dialektoj.

Ĉengduo, kaj ĝenerale Siĉuano, estas konata pro la kutimo manĝi tre spicitan manĝaĵojn. Inter la specialaĵoj troviĝas Mapo doufu, Ĉengdua Hot pot, kaj Dan Dan Mien. Ĉiuj tri estas tre spicitaj, kaj la unua kaj tria portas specifan spicon siĉuana pipro (huājiāo; 花椒).

Ĉengduo havas altan proporcion de drinkejoj kaj tedomoj, kaj estas konsiderata kiel unu el la plej ĝuemaj urboj en Ĉinio.

La urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo posedas plurajn universitatojn.

situomapo: Ĉengduo helflave
Skulptaĵo de Mao Zedong

Ĉengduo estas centro de aŭtoŝoseoj kaj ĉefvojoj, kiuj formas ringon ĉirkaŭ la urbo. Enurbe metroo funkcias. La internacia flughaveno troviĝas 16 km-ojn de la urbocentro. Ĉengduo situas laŭ flankorivero de Jangzio.

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]