Ĉeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉeno estas longa aro de etaj metalaj konsisteroj kunigitaj inter si (1-a al 2-a, 2-a al 3-a, ..., kaj ofte lasta al 1-a).

Oni kutime uzas ĉenon por transdoni turnan momanton de unu denta rado al alia.

La larĝterenan uzon de la ĉenoj pravigas sia multflanka, favora ecaro, el kiuj la plej gravaj estas:

- transporto de granda tirforto en malgranda spaco kaj senglate,

- favora efikeco de fortotrasporto, kiu ĉe bona lubrikado estas ĝis 98%,

- relative alta allasebla funkcitemperaturo,

- altrgrada malsentebleco kontraŭ la eksteraj efikoj,

- diversaj ekipaĵoj esatas facile almunteblaj, kaj multflanke utiligeblaj.

Kiel malavantaĝo oni devas mencii, ke la ĉenoj malbone toleras la dinamikan streĉon; kaj oni devas eviti la uzon je malalta temperaturo (sub 0 oC), ĉar tiam signife altiĝas la sentebleco kontraŭ dinamikaj efikoj. Tiu pli lasta signifas, ke la ŝarĝon de la ĉenoj sub frostopunkto oni devas redukti. Plua malavantaĝo estas la granda pometra pezo, kaj erodiĝemo.


Vidu ankaŭ