Ĉevala Ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉevala Ponto
ŝtonponto • vojponto
Lando Germanio vd
Situo Erfurto
Situo
Geografia situo 50° 58′ 25″ N, 11° 1′ 21″ O (mapo)50.973611.0225Koordinatoj: 50° 58′ 25″ N, 11° 1′ 21″ O (mapo)
Ĉevala Ponto (Turingio)
Ĉevala Ponto (Turingio)
DEC
Ĉevala Ponto
Ĉevala Ponto
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Ĉevala Ponto
Map
Ĉevala Ponto
vdr

La Ĉevala Ponto (germane: Roßbrücke) estas ponto en la urbocentro de Erfurto kaj unu el la plej malnovaj konservitaj el naturŝtono en la urbo. Ĝi troviĝis ĉe la Herrmann-placo kaj kondukas trans la rivereto Walkstrom. Ĝi servas al la trafikfluigo en la okcidenta urbokerno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ponto estas longa 21,2 metrojn kaj havas du rondarkojn. Ties larĝeco estas de 8,7 metroj. Oni supozas ke mezepoke la unua ponto konstruitis por faciligi la transportojn de inter la kortegfilio majenca Mainzer Hof (flanka sidejo de la administrado de la ĉefepiskopujo de Majenco en Erfurto; ĉe la hodiaŭa Operejo) kun la urbocentro. La nomo ŝuldiĝas al la apuda ĉevalbazaro; ĝis 1876 la Herrmann-placo tiel nomiĝis. En pli konkreta senco de la vorto, la ĉevalbazaro memorigas al oni la paŝtejojn porĉevalajn de inter la du riverbrakoj de la rivero Gera, nome la Walk- kaj la Bergstrom: ĉar tie ĉi oni komercis per ĉevaloj.

La ŝtonarkponteto unuafoje menciitis en la mezo de la 17-a jarcento, sur la urboplano de Johann Moritz Dedekind. La nuna konstruo verŝajne estas de ĉirkaŭ la jaro 1750. La restaŭrado en 1994-95 estis farita laŭ samtempaj bildoj el la 18-a jarcento. Tamen oni plilarĝigis la konstruon je 1,65 m por ebligi ĝian uzon fare de ŝarĝaŭtokondukistoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dietrich Baumbach, Hans-Jörg Vockrodt: Historische Bogen- und Gewölbebrücken der Stadt Erfurt. Habel, 2000, ISBN 3-00-006938-0.
  • Eberhard Sander, Antje Thiemar, Gitta Müller: Walkstrombrücke Erfurt. In: Steinbrücken in Deutschland. Verlag Bau + Technik, 1999, ISBN 3-7640-0389-8, S. 402–405.
  • Hans-Jörg Vockrodt, Dietrich Baumbach: Brücken und Stege im alten Erfurt. Landeshauptstadt Erfurt, Stadtverwaltung, 2004

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]