Ĉevalbremso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉevalbremso en la blazono de Ense
Ĉevalbremso en la blazono de Essen-Karnap

Ĉevalbremsonazobremso estas laborilo por fari ĉevalojn je traktado fare de la bestkuracisto aŭ aliaj personoj malsentema kontraŭ doloroj. Ĝi servas por la obeigo de ĉevaloj, aparte je la hufoferado.

Nazobremso konsistas el tenilo, plejparte el ligno, kun je ĝi fiksita ŝnurmaŝo. La maŝon oni metas ĉirkaŭ la supra lipo de la ĉevalo kaj tordas ĝin per la tenilo. La malforta kontuzo de la supra lipo rezultanta el tio kaŭzas en la cerbo de la ĉevalo al la elverŝado de endorfinoj[1] kaj per tio al la subpremo de doloroj.

Alia konstruformo konsistas plene el metalo kaj similas laŭ aspekto grandan, temajlecan nuksrompilon.

En la Heraldiko[redakti | redakti fonton]

La nazobremso eniris kiel „ĉevalbremso“ ankaŭ en kelkajn blazonojn.[2] Ĝi estas prezentata en la heraldiko kiel ordinara figuro en la eblaj heraldikaj koloroj, je kio nigro, oro kaj arĝento superpezas. Ofte la bildo aperas en blazonoj de Orienta Prusujo, Pomerio kaj Norda Germanujo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esther Hierholzer: Endokrinologische Veränderungen unter Belastung beim Pferd – Eine Literaturstudie. Tierärztliche Hochschule, Hannover 2004, S. 119 PDF; 1,18 MB
  2. Gert Oswald: Lexikon der Heraldik. VEB Bibliographisches Institut, Leipzig 1984.