Ĉevaloj de Sankta Marko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kopio de la kvar ĉevaloj de Sankta Marko. La ĉevaloj estis origine parto de monumento al Kvadriga kiu estis situigita de jaroj ĉe la Konstantinopola Hipodromo. En 1204 la monumento estis prirabita kaj hodiaŭ la ĉevaloj troveblas en la Baziliko San Marco en Venecio.

La ĉevaloj de Sankta Marko estas skulpto de kvadrigo (kvar ĉevaloj), bronza statuo kreita en antikva Grekujoantikva Romo kiu troveblas en la Baziliko Sankta Marko en Venecio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ĉevaloj originis en antikva tempo, kaj estas probable farita de Lisipo - greka skulptisto de la 4-jarcento a.K.

La skulptaĵoj estas ĉefe el kupro (96,67%) kaj tial videblas kiel malpuraj kupraj skulptaĵoj (kaj ne bronzaj skulptaĵoj) kvankam la konsisto de la skulptaĵoj kongruas kun la difino de "bronzo". La strioj estis fanditaj je altaj temperaturoj (1200 - 1300 celsiaj gradoj ) kaj kovritaj per oro. La teknologia kvalito de la fandejo igas iujn fakulojn argumenti, ke temas pri romiaj skulptaĵoj kaj ne helenismaj skulptaĵoj.

Kvankam la origino de la statuo estas nekonata, estas certe ke la statuoj estis metitaj ĉe la supro de la Hipodroma Pordego de Konstantinopolo kaj staris ĉe la supro de ĉi tiu pordego ĝis 1204 kiam la fortoj de la Venecia Respubliko prirabis Konstantinopolon dum la Kvara krucmilito .

La Doĝo sendis la ĉevalojn al Venecio kaj ili estis metitaj sur la verandon antaŭ la Baziliko de Sankta Marko en 1254 .

En 1797, post konkero de Venecio, Napoleono Bonaparte sendis la ĉevalojn al Parizo kaj ili estis metitaj ĉe la pinto de la Pordego de la Venko de Karuselo en Karusela Placo proksime al la Luvro. En 1815, post la malvenko de Napoleono, la ĉevaloj estis resenditaj al Venecio kaj restarigitaj al la antaŭo de la eklezio.

En la 1980-aj jaroj, pro la peza poluado en la urbo Venecio, la ĉevaloj estis forigitaj kaj translokigitaj en la bazilikon, kun kopio de la ĉevaloj metitaj antaŭ ĝi.

Restarigo de la ĉevaloj de Sankta Marko.