Ĉevalpovumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unu metra ĉevalpovumo estas necesa por levi 75 kilogramoj al 1 metro en 1 sekundo.

Ĉevalpovumo (hp, el la angla "horsepower", siavice el la germana Pferdestärke) estas mezurunuo de povumo, kutime reference al la produkto de motoroj. Estas multaj diversaj normigoj kaj tipoj de ĉevalpovumoj. Inter ili plej klasika estas la energio necesa por levi 75 kg kontraŭ la gravito je la proporcio de unu metro por sekundo. (1 PS = 0.985 HP). Aliaj estas la mekanika ĉevalpovumo (aŭ imperia ĉevalpovumo), kiu estas ĉirkaŭ 745.7 vatoj, kaj la metra ĉevalpovumo, kiu estas proksimume 735.5 vatoj.