Saltu al enhavo

Ĉiĉibu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉiĉibu • 秩父市
urbo de Japanio
dua-nivela administra teritoria unuo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Insulo Honŝuo
Regiono Kantō
Gubernio Sajtama
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 64 687  (2014) [+]
Loĝdenso 112 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 58′ N, 138° 56′ O (mapo)35.959722222222138.93333333333Koordinatoj: 35° 58′ N, 138° 56′ O (mapo) [+]
Areo 577,83 km² (57783 ha) [+]
Horzono UTC+09:00
Ĉiĉibu  • 秩父市 (Japanio)
Ĉiĉibu • 秩父市 (Japanio)
DEC
Situo de Ĉiĉibu • 秩父市

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chichibu, Saitama [+]
vdr

La urbo Ĉiĉibu - japane 秩父市, Ĉiĉibu-ŝi aŭ per la angleca transliterigo Hepburn Chichibu-shi, nomo en kanao ちちぶし - apartenas al la gubernio Sajtama de Japanio. Ĝi troveblas en la regiono Kantō (japane 関東地方, Kantō-ĉihō) kaj en la centra orienta parto de la insulo Honŝuo. Kiel la tuta gubernio ĝi apartenas al la Grandtokia Areo.

Laŭ la stato de 2014 en la urbo vivis 64 687 loĝantoj sur areo de 577,83 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 112 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Higaŝiĉiĉibu, Yokoze, Minano, Ogano, Kamikawa, Tokigaŭa, Hannō, Okutama, Koŝu, Yamanashi, Tabayama, Kawakami, Fuĵioka, Kanna kaj Ueno.

Granda parto de la urbo apartenas al Nacia Parko. Ĉar la regiono ne taŭgas por kultivado de rizo, multaj homoj tradicie dependis de silkokultivado. Kalkŝtono de Monto Bukō, kiu leviĝas sude de la urbocentro, estas alia grava fonto de enspezo por la urbo. Dum la lastaj jardekoj la regiono pli kaj pli profitas sian riĉan naturan medion kaj relativan proksimecon al la ĉefurba areo, kaj ofertas servojn por urbeganoj kiuj alvenas por mallongaj ferioj. Pluraj bierfarejoj ankaŭ estas famaj.

Tamen en la Vikipedio en Esperanto la urbo aparte ofte menciiĝas en artikoloj pro la proksima astronomia observatorio, en kiu unuafoje dokumentiĝis tuta fasko da asteroidoj kaj aliaj kosmaj strukturoj. Inter ili estas unu asteroido, 6991 Chichibu, kiu aparte honorigas la urbon.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]