Ĉiĉimekoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Mapo de la ĉiĉimekaj nacioj, ĉirkaŭ 1550.

Foje oni parolas pri ĉiĉimekoj kiel unu el la popoloj loĝantaj en Mezameriko je la alveno de la hispanoj komence de la 16a jarcento. Sed tio devas esti nuancita.

La vorto ĉiĉimeka estas konsiderata de deveno de la naŭatla lingvo, sed ties etimologio ne estas tute klara pro la diversaj esprimoj kaj sentoj kiujn akiras ties "laŭvorta traduko". Kelkaj esploristoj konsideras ke ĝi povus estis prunto el alia lingvo.[1]

La vorto ne estis registrita kun klara difino en la momento de la hispana konkero, ĝi estis uzata jam ambigue kaj oni donis al ĝi signifon ĉefe pejorativa (fare de la hispanoj);[2] kaj ekde tiam ili estis klasitaj laŭ okcidenta rigardo kiel ene de duflankaj oponantoj: unuflanke oni parolis pri "toltekajotl" kiel simbolo de la supra kulturo, prilaborita, kaj male la "ĉiĉimekajotl" malsupra kaj malmulte disvolvigita.[3] La kontraŭdiroj prezentitaj en la fontoj montras plej nuancajn aspektojn; kaj ĵusaj studoj indikas ke temas pli ĝuste pri kultura tradicio kaj ne de socia stato.[4]

Laŭ tradicio en la fontoj de la 16a jarcento[5] oni parolis pri ĉiĉimekaj grupoj kiuj invadis la urbon Tollan Xicocotitlan en la 13a jarcento, kaj el tiu periodo oni konsideras ke ili ekmoviĝis suden kaj poste setliĝis ĝis la valo de Meksiko. La ĉiĉimekoj kiuj alvenis tien estis tiuj estritaj de Ŝolotlo, kiuj poste abandonis sian nomadismon por asimiliĝi en la sedentara mezamerika kulturo. Ties historio rezultis en parto de la grupo akolhua.

Setliĝintaj la hispanoj nomigis "ĉiĉimekaj popoloj" ĉiujn loĝantojn norde de la Valo de Meksiko kaj tiele en la tuta nordo super la "mezamerika landlimo". Je la kontakto kun hispanoj, laŭ Powell «la kvar ĉefaj nacioj de ĉiĉimekaj estis la pame, guamare, zakatekoj kaj guaĉiĉiloj», el kiuj tiuj du lastaj diferencie de la tekuehe, kahkane, tezoloj, kokaoj, sauzoj kaj guahabanoj, havis kulturan gradon malsupran, ĉar la aliaj havis adorejojn kaj konis la agrikulturon, kvankam menciindas ke la majoritato de la ĉiĉimekoj estis ĉasistoj-rikoltistoj kaj tiuj kiuj konis la agrikulturon estis tiuj liuj loĝis ĉe riveroj aŭ areoj kie estis akvofonto, riveroj ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Navarrete, p. 21.
  2. Simeón, p. 96 diras: Los conquistadores españoles designaban con el nombre de chichimecas a las tribus salvajes que vivían en el norte de México.
  3. Navarrete, p. 22
  4. Navarrete, p. 20 diras: Esto era posible porque, como veremos, los conceptos chichimeca y tolteca no definían estados evolutivos, sino identidades culturales
  5. Ĉefe rakontita en la verko de Ixtlilxóchitl

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (Anonimo) Historia Tolteca-Chichimeca (1976), eldono kaj traduko de Paul Kirchhoff, Lina Odena Güemes, Luis Reyes García, CISINAH kaj INAH-SEP.
  • Ixtlilxóchitl, Fernando de Alva (2002), Historia de la Nación Chichimeca eldono de Germán Vázquez Chamorro, España, Editorial Dastin.
  • Karttunen, Frances (1983) An Analitycal Dictioanary of Nahuatl University of Texas Press.
  • Launey, Michel (1992), Introducción a la lengua y cultura nahuatl UNAM.
  • Navarrete Linares, Federico (2011), "Chichimecas y toltecas en el Valle de México" en Estudios de Cultura Nahuatl vol. 42. UNAM. pp. 19-50
  • Powell, Philiph Wayne (1996) La Guerra Chichimeca (1550-1600) FCE. ISBN 968-16-1981-1
  • Simeón, Remi (1985) Diccionario de la lengua nahuatl o mexicana' Eld. Siglo XXI.
  • Torquemada, Juan de (1975-1983), Monarquía indiana, 7 vols., eldono de Miguel León-Portilla, UNAM.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]