Saltu al enhavo

Ĉiĝou

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu Ĉiĝou kun Ĉuĝou!

Ĉiĝou
duanivela urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 247100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 342 764  (2020) [+]
Loĝdenso 160 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 30° 39′ N, 117° 29′ O (mapo)30.65826117.48487Koordinatoj: 30° 39′ N, 117° 29′ O (mapo) [+]
Areo 8398,72 km² ( 839 872 ha) [+]
Ĉiĝou (Ĉinio)
Ĉiĝou (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Ĉiĝou

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chizhou [+]
v • d • r

Ĉiĝou, per simpligita ĉina skribo 池州, per pinjino Chízhōu estas prefektuja (triaranga) milionurbo en provinco Anhujo en Ĉina Popola Respubliko.

La iama registara oficejo

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 1 342 764 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Haveno sur Jangzio

La kuntirita urbego kuŝas inter Jangzio kaj Huangŝan sur areo 8 399 km² kaj administras 4 distriktonivelajn dividojn. Monto Jiuhua unu el la kvar sanktaj montoj de ĉina budhismo situas en tiu areo. Provinca sidejo Hefejo troviĝas 135, Nankino 198, Ĉuĝou 200, Ŝanhajo 385, ĉefurbo Pekino 1031 km laŭ [rompita ligilo].

Ĉiĝoŭ fanfaronas pri historio daŭranta preskaŭ 1400 jarojn. oficiale ĝi estis establita en 621. En majo 1949 la speciala administra regiono Ĉiĝoŭ estis establita. De majo 1965 ĝis januaro 1980, la speciala zono de Ĉiĝou estis starigita rekte sub la provinco Anhujo. En aŭgusto 1988 la regiono Ĉiĝou estis translokigita al la provinco Anhujo. La 26-an de junio 2000 la 4 distriktoj, la monto Jiuhua kaj la ekonomia kaj teknologia disvolva zono de Ĉiĝou estis retiritaj kaj konstruitaj.

Stacidomo

La prefektujurbo estas bone ligita per fervojaj kaj ĉefvojaj linioj. La Jangzio estas navigebla, la flughaveno malfermiĝis en 2013.

La klimato estas humida subtropika klimato kun musona influo laŭ klimata klasifiko de Köppen: Cwa. La jara averaĝa temperaturo estas 17 °C kaj varias inter 13-21 °C. Jare averaĝe pluvas 1520 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte inter marto kaj aŭgusto.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • statuo
  • WikiTrans