Ĉi tio estis ilia plej bona horo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tio estis ilia plej bona horo (angle: This was their finest hour) estas la nomo kaj la fino de la parolado, kiun faris Winston Churchill, nome la brita ĉefministro dum la Dua Mondmilito, antaŭ la Ĉambro de Komunuloj de la Brita Parlamento la 18an de junio, 1940, monaton post kiam li ekregis kiel ĉefministro de nacia unueca registaro, kiu inkluzivis ĉiujn membrojn en la parlamento.

Ĝi estis la tria parolado en serio de tri paroladoj, kiujn Churchill prononcis dum la batalo de Francio kaj antaŭis tiun konatan kiel "Sango, laboro, larmoj kaj ŝvito" de la 13a de majo, kaj "Ni batalos ĉe la strandojn" de la 4a de junio.

En sia parolado, Churchill pravigis la malmultan subtenon, kiun la francoj ricevis de Unuiĝinta Reĝlando de post la eventoj en Dunkerko kaj raportis pri la sukceso de evakuadoj de Dunkerko de la fortigaj fortoj en Operacio Dinamo. Li rezistis premon formi akordan koalicion kontraŭ Nazia Germanio. Li ankaŭ prienketis la fortojn disponeblajn al Unuiĝinta Reĝlando por eviti invadon de la Britaj Insuloj kaj prienketis subtenajn leterojn de la Regnoj, kiuj fortigis la kredon je la venko de Britio.

La parolado finiĝis per frazo:

Let us therefore brace ourselves to our duties, and so bear ourselves that if the British Empire and its Commonwealth last for a thousand years, men will still say, 'This was their finest hour.'
Tial ni eliru kaj plenumu niajn devojn, kaj agu tiel, ke se la Brita Imperio kaj ĝia ŝtatkomunumo restos ankoraŭ mil jarojn, la homoj ankoraŭ diros 'ĉi tiu estis ilia plej bela horo'.

—Winston Churchill