Ĉiapasa Patrinmontaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉiapasa Patrinmontaro
(hispane : Sierra Madre de Chiapas)
Sierra Madre
montaro
Vulkanoj de Ĉiapasa Patrinmontaro, Gvatemalo
Landoj Meksiko Ŝablono:Flagicon, Gvatemalo Ŝablono:Flagicon, Salvadoro Ŝablono:Flagicon, Honduro Ŝablono:Flagicon
Parto de Kordilero
Plej alta Taĥumulko-Vulkano
 - alteco 4 220 m s. m.
 - koordinatoj 15° 2′ 37″ N 91° 54′ 11″ U / 15.04361 °N, 91.90306 °U / 15.04361; -91.90306 (mapo)
Longo 200 km (124 mi), nordokcidenten-sudokcidenten
Larĝo 65 km (40 mi)
Areo 2 125 km² (212 500 ha)
Geologia konsisto Vulkanoj
Biomo Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
Situo de Ĉiapasa Patrinmontaro rilate al Terkolo de Tehuantepeko
Situo de Ĉiapasa Patrinmontaro rilate al Terkolo de Tehuantepeko
Situo de Ĉiapasa Patrinmontaro rilate al Terkolo de Tehuantepeko
Vikimedia Komunejo: Sierra Madre de Chiapas

Ĉiapasa Patrinmontaro (en Meksiko konata kiel Sierra Madre de Chiapas, en Gvatemalo tutsimple kiel Sierra Madre) estas montara sistemo kiu disvolviĝas nordokcidenten-sudorienten de la subŝtato de Ĉiapaso en Meksiko tra tuta Gvatemalo, Salvadoro kaj Honduro. La plej multaj el la vulkanoj de Gvatemalo estas parto de tiu montaro.

Mallarĝa marborda ebenaĵo situas sude de la montaro, inter Ĉiapasa Patrinmontaro kaj Pacifika Oceano. En la nordo troviĝas serion de altebenaĵoj kaj depresioj, inkluzive de Ĉiapasa Depresio, kiu apartigas Ĉiapasan Patrinmontaron de Ĉiapasa Altebenaĵo, de Gvatemalaj Altebenaĵoj, kaj de la landinternaj altebenaĵoj de Honduro.

Ĉiapasa Patrinmontaro konstituas la ĉefan akvodislimon inter la pacifikaj kaj la atlantikaj riversistemoj. Je la pacifika flanko de Ĉiapasa Patrinmontaro, la distanco al la maro estas mallonga, kaj la riveretoj, dum tre multnombraj, estas sekve malgrandaj kaj rapidaj. Kelkaj el la riveroj de la pacifika deklivaro fakte disvolviĝas en la Gvatemalaj Altaĵoj, kaj trafluas Ĉiapasan Patrinmontaron en la fundo de profundaj ravinoj. Je la orienta flanko kelkaj riveroj ekhavas tre konsiderindan disvolviĝon.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj