Ĉielaj koordinatoj
En astronomio, la ĉielaj koordinatoj estas koordinatsistemo kiu eblas situigi astron en la ĉielo, ĝenerale esprimita en gradoj de arko aŭ arkgradoj.
Ekzistas pluraj sistemoj, uzante koordinatkradon projektitan sur la ĉiela sfero, kiel la geografiaj koordinatoj uzitaj sur la Tero. La ĉielaj koordinatoj malsamas nur en la elekto de la referenca ebeno, kiu dividas la ĉielon en du hemisferojn laŭ e cirklego (la referenca ebeno de la geografia koordinato estas la tera ekvatoro). Ĉiu sistemo estas nomita laŭ lia referenca ebeno :
- horizontala koordinatsistemo ;
- hora ekvatora koordinatsistemo ;
- ekvatora koordinatsistemo ;
- ekliptika koordinatsistemo ;
- galaksia koordinatsistemo.
Duopa stelo
[redakti | redakti fonton]En la kutimo de tiu fako, la pozicio de la plej malluma stelo estas mezurita rilate al la plej luma. La norda direkto rolas kiel origino de la angulo. La angulo estos mezurita inter la rekto kiu ekas je la plej hela stelo direktita al la nordo kaj la rekto kiu trairas la du stelojn. Ĝi nomiĝas orientiĝo kaj ĝia simbolo estas θ do Orientiĝo θ.