Ĉielira preĝejo (Jalutorovsko)
Ĉielira preĝejo | ||||
---|---|---|---|---|
ruse Вознесенская церковь | ||||
![]() | ||||
ortodoksa preĝejo | ||||
Loko | ||||
Ŝtato | ![]() | |||
Municipo | Jalutorovsko | |||
Geografia situo | 56° 38′ 59″ N, 66° 19′ 2″ O (mapo)56.64961111111166.317194444444Koordinatoj: 56° 38′ 59″ N, 66° 19′ 2″ O (mapo) | |||
Bazaj informoj | ||||
Religio | kristanismo | |||
Rito | la Rusa Ortodoksa Eklezio | |||
diocezo | la Tobolska kaj Tjumena eparĥio | |||
dekanujo | la Jalutorovska | |||
paroĥo | Ĉielira | |||
Dato de konsekro | 1812 | |||
Uzado | preĝejo | |||
Arkitektura priskribo | ||||
Konstrustilo | empiro | |||
Tipo de konstruaĵo | preĝejo | |||
Konstruado | ||||
Specifo | ||||
Konstrumaterialo | brikoj | |||
Mapo | ||||
| ||||
Ligiloj | ||||
Adreso | strato Voznesenskaja (nun Pervomajskaja) | |||
La Ĉielira preĝejo (ruse Вознесенская церковь) estis la ortodoksa preĝejo en Jalutorovsko (Tjumena provinco, Rusio). Ĝi estis konstruita en 1812 apud la ligna samnoma preĝejo, konstruita en 1754. En la 1930-aj ĝi estis detruita.
Historio
[redakti | redakti fonton]Preĝejo de Sergio de Radoneĵ (ruse Сергиевская церковь) estis evidente konstruita komence de la 18-a jarcento, ĉar en 1740 ĝi jam estis tre kaduka[1]. En 1749 en ĝia paroĥo estis 329 kortoj, en 1752 — 330, en 1755 — 336[2]. En 1754 ĝi estis detruita kaj sur ĝia loko oni ekkonstruis la same lignan Ĉieliran preĝejon kun altaro de Sergio de Radoneĵ. En 1771 tiu preĝejo estis rande de pereo pro incendio. En 1812 ĝi estis konstruita denove, sed jam el brikoj. Ĉirkaŭ 1831 ĝi estis ĉirkaŭigita de brika barilo. Dume la ligna Ĉielira preĝejo plu ekzistis kaj estis detruita nur en 1821 laŭ peto de pastroj kaj paroĥanoj kiel tro danĝera pro sia kadukeco[1].
La brika preĝejo estis konstruita omaĝe al la venko de Rusio en la Patriota Milito de 1812. La konstruadon financis la paroĥanoj, interalie negocisto Aleksej Daniloviĉ Bikov (ruse Алексей Данилович Быков). Ĝi havis du altarojn, dediĉitajn respektive al la Ĉieliro de Sinjoro kaj al Ĉiuj Sanktuloj[3].
En 1841 tie estis baptita la estonta mecenato Savva Mamontov, kies familio havis domon en la sama kvartalo[4].
Paroĥo
[redakti | redakti fonton]Al la Ĉielira paroĥo apartenis vilaĝoj Mogiljova, Singul, Ĉukrejevskoje, Pamjatnoje[5].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Туров С. В., Аленин С. В.. [1994] Храмы старого Ялуторовска // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 7 (ruse), p. 31. ISBN =.
- ↑ Варлаков, Григорий (1858). “Город Ялуторовск”, Тобольские губернские ведомости (ru) (16).
- ↑ Олег Захаров (2009-06) Святыни Ялуторовска (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2024-08-08. Alirita 2025-02-06 .
- ↑ Елена Кухальская; Николай Кочатков Каким будет дом-музей Саввы Мамонтова в Ялуторовске (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2024-02-27. Alirita 2025-02-03 .
- ↑ Белоглазов, П.. Ялуторовск: след в истории (ruse), p. 83. ISBN = 5-9288-0030-4.