Ĉifonproletaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La nocio ĉifonproletaro devenas de Karl Marx kaj Friedrich Engels, kiuj nomis per ĝi tiujn homojn de diversa klasa deveno, precipe tamen proletojn, kiuj descendis al la malsupra ekstremo de la socio aŭ devenas de ĝi, kaj kiuj ne faras tipan salajratan laboron. Politike ili estas laŭ Markso pro sia vivsituacio ofte nefidindaj, pasivaj kaj reakciaj, utiligeblaj de kontraŭrevoluciaj fortoj, kiel en la revolucioj de 1848. Ili neis revolucian potencialon ĉe la ĉifonproletaro, kiun ili kontrastigis kun la proletaro.

En tiu koncepto venas tre diversaj homtipoj, kiel sendugitoj, krimetemuloj, nestrukturitaj familioj, pigruloj, kripuloj, nomadoj, vagabondoj ktp. Plej ofte tiaj homoj loĝas en urboj partikulare en malriĉaj ĉeurbaj kvartaloj, antaŭe eksterurbe, en la fino de la 20-a jarcento urbocentre. Plej ofte la koncepto ne etendiĝas al simile malriĉaj kamparanoj, kiuj por marksismo, kondutas tute alimaniere. Tiu rigardo koncernas al la socia strukturo de disvolvigitaj landoj en Okcidento.

Se apliki la koncepton al la komenco de la 21a jarcento, la iamaj konsideroj ne tiom validas, dum multaj el la menciitaj homgrupoj ne tiom malbone vivas kaj inverse ekzemple elmigrintoj de foraj landoj, senpermesiluloj ktp., povas okupi la iamajn klasigojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]