Ĉikuŝino
| Ĉikuŝino | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo de Japanio urbego | |||
| Flago | |||
| Administrado | |||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 103 185 (2020) [+] | ||
| Loĝdenso | 1 176 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 33° 29′ N, 130° 32′ O (mapo)33.487416666667130.52583333333Koordinatoj: 33° 29′ N, 130° 32′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 87,73 km² (8 773 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+09:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Ĉikuŝino, (japane 筑紫野市) estas urbego en Japanio, en insulo, samtempe regiono Kiuŝuo, en gubernio Fukuoka.
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2024 Ĉikuŝino havis laŭtaksan populacion de 106 513. La loĝantaro dekomence kontinue kreskiĝas spite la japanan tendencon. Ĉirkaŭ 2010 Ĉikuŝino atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbego situas en la centra parto de la gubernio sur areo de 88 km² 15 kilometrojn sude de la gubernia ĉefurbo kaj 20 kilometrojn norde de Kurume.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la historio la areo apartenis al pluraj feŭdoj. Post la Meiĵi-reformo pluraj vilaĝoj estis establitaj, ekzemple Ĉikuŝi. La 1-an de marto 1955 Ĉikuŝi kaj kaj kelkaj vilaĝoj aliĝis al urbo, sed tiu urbo estis renomita jam Ĉikuŝino. Ĝi estis levita al la statuso de urbo la 1-an de aprilo 1972.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ĉikuŝino estas regiona komerca centro kun agrikulturo kaj malpeza industrio. Dum la historio ĉiam estis signifa la administra branĉo.
Edukado
[redakti | redakti fonton]La urbego havas 11 publikajn bazlernejojn kaj 5 publikajn mezlernejojn funkciigatajn de la urba registaro kaj du publikajn mezlernejojn funkciigatajn de la Eduka Estraro de la Prefektujo Fukuoka. Ekzistas ankaŭ du privataj mezlernejoj. La prefektujo ankaŭ funkciigas du lernejojn por handikapuloj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La urbego havas bonajn fervojajn kaj ĉefvojajn kontaktojn kun sia ĉirkaŭaĵo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Ĉikuŝino situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 15 °C. La jarpluvo averaĝas 1766 milimetrojn.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- preĝejoj
- ruinoj de fortikaĵo
- pluraj naciaj historiaj lokoj








