Saltu al enhavo

Ĉilderiko la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉilderiko la 2-a
Childericus secundus
rex Francorum
(655-675)
Ĉilderiko la 2-a, reĝo de la Frankoj de 670 ĝis 673, arestigis la episkopon Sankta Leodegaro (616-675) en la abatejo de Luxeuil.
Ĉilderiko la 2-a, reĝo de la Frankoj de 670 ĝis 673, arestigis la episkopon Sankta Leodegaro (616-675) en la abatejo de Luxeuil.
Persona informo
Naskiĝo 653
en Metz, Aŭstrazio, Imperium Francorum
Morto 10-a de novembro 675
en Parizo, Île-de-France, Imperium Francorum
Tombo Abatejo Saint-Germain-des-Prés Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Ĉilderiko la 2-a
Familio
Dinastio Merovidoj vd
Patro Klodvigo la 2-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Balthild (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Teodoriko la 3-a • Klotaro la 3-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Bilichild (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Dagobert (en) Traduki • Ĉilperiko la 2-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Ĉilderiko la 2-a estis reĝo de la frankojen la 7-a jarcento. Li regis Aŭstrazion ekde 662 kaj Neŭstrion kaj Burgonjon ekde 673 ĝis sia morto, igante lin la sola reĝo dum la du finaj jaroj de lia vivo.

Ĉilderiko estis la dua pli aĝa filo de Reĝo Klodvigo la 2-a kaj nepo de Reĝo Dagoberto la 1-a kaj Reĝino Nantilda (610-642). Lia patrino estis Sankta Baltilda (626-680) kaj lia pli aĝa frato estis Klotaro la 3-a, kiu estis mallongatempe la sola reĝo ekde 661 sed donis Aŭstrazion al Ĉilderiko la sekvan jaron. Ĉilderiko estis ankoraŭ infano kiam li estis edukita sur la ŝildoj de siaj militistoj kaj proklamita reĝo en Aŭstrazio.

Ĉilderiko edziĝis al sia kuzino Biliŝilda (630-675), kiu naskis du filojn: Dagoberton kaj la estontan reĝon Ĉilperiko la 2-a.

Post la morto de Klotaro, en 673, Teodoriko la 3-a, lia plej juna frato, heredis liajn regnojn, sed frakcio de eminentaj burgonjaj nobeloj gvidataj de Sankta Leodegaro kaj Adalriko ribelis kontraŭ Teodoriko kaj Ebroin, Urbestro de la Palaco, invitante Ĉilderikon iĝi reĝo en Neŭstrio kaj Burgonjo. Li baldaŭ invadis la regnon de sia frato kaj deloĝigis lin, iĝante sola reĝo.

Ikonografia bildo de Ĉilderiko la 2-a (655-675).
Kiel Ĉilderiko la 2-a, tiel la filo de Klodvigo la 2-a, regis Aŭstrazion dum 2 jaroj.

Li ankaŭ nomumis sian Aŭstrazian Palaco-prefekton, Vulfoaldo, urbestron en Neŭstrio kaj Burgonjo, ĉagrenante siajn subtenantojn en Burgonjo, kiuj ne deziris vidi funkciulojn aktivajn en regno malsimila al sia denaska. En marto 675, Ĉilderiko donis honorojn en Alzaco al Adalriko kun la titolo de duko. Ĉi tiu donaco estis plej verŝajne la rezulto de la daŭra subteno de Adalriko por Ĉilderiko en Burgonjo, kiu ofte disputis posedon de Alzaco kun Aŭstrazio.

La lasta guto por la magnatoj de Neŭstrio estis la kontraŭleĝa korpa puno de Ĉilderiko al nobelo nomita Bodilo. En 675, Bodilo kaj liaj amikoj Amalberto kaj Ingoberto konspiris por asasini la reĝon, kiu estis mortigita, kune kun lia edzino Biliŝilda kaj lia kvinjara filo Dagoberto, dum ĉasado en la arbaro de Livry (nuntempe Lognes). La pli juna filo de Ĉilderiko, Ĉilperiko, forestis kaj tiel postvivis. Li kreskis en monaĥejo.

Ĉilderiko, lia edzino, kaj ilia filo Dagoberto estis entombigitaj en Saint-Germain-des-Prés, apud Parizo, kie iliaj tomboj estis malkovritaj en 1645 kaj ĝia enhavo ŝtelita.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Ĉi-artikolo estis tradukita el la angla samnoma Vikipedio.