Ĉilia Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ĉilia Esperanto-Asocio (ĈEspA, hispane Asociación Chilena de Esperanto) estas la landa organizo en Ĉilio, kiu prizorgas la disvastigon de la Internacia Lingvo Esperanto en tiu ĉi lando.

La historio de la Esperanto-movado en Ĉilio komenciĝas en 1900 kun la esperantisto Augusto Biaut. Poste Luis Enrique Sepulveda Cuadra , blindula instruisto, kiu regis Esperanton en 1902, fondis Societon Esperantistan de Ĉilio la 17-an de julio 1903 kaj komencis eldoni revuon "Esperanto" en oktobro de tiu jaro. Tiutempe ankaŭ pluraj eksterlandaj enmigrintoj en Ĉilio estis aktivaj esperantistoj. En 1907-1908 fondiĝis Societo Patrina Esperantista de Ĉilio. En 1910, kiel maniero marki la centjaran jubileon de la landa sendependeco, okazis la Unua Nacia Kongreso de Esperanto; laŭ iuj raportoj, prezidanto Pedro Montt parolis Esperanton. La Universala Kongreso de Esperanto sendis kondolencon al la ĉilia registaro pro la subita morto de la prezidanto dum oficiala vizito en Germanio.

Estas informoj ankaŭ, en tiu ĉi epoko ekzistis piedpilka teamon kies nomo estas Esperanto F.C., en kiu membris studentoj de Universitato de Ĉilio, kaj ĝi estis la unuaj paŝoj de posta grava profesia piedpilka teamo kies nomo estas Universidad de Chile.

De tiam ĝis la mezo de la 1950-aj jaroj, la Esperanto-movado malfunkciis, ĉar ne ekzistis nacia instanco por kunigi ilin.

De la malfruaj 1960-aj jaroj ĝis septembro 1973 okazis Esperanto-kursoj en la Pedadogia Fakultado de Universitato de Ĉilio, (nuna Metropola Universitato pri Eduko kaj Scienco). Tiel aperis galaksio de ĉiliaj esperantistoj, al kiuj aliiĝis Ivan Mättig Catalán, kaj la peru-devenaj Daniel Zanelli Chávez kaj David Alvéstegui, plus aliaj studentoj. Ĉi tiuj esperantistoj formis la Ĉilian Esperanto-Asocion en 1978, aliĝante al la Universala Esperanto-Asocio la sekvan jaron. De tiam okazis 9 landaj Esperanto-Kongresoj: Valdivia (1984), Santiago (1987, 1989, 1990, 2007, 2012 kaj 2014), Curicó (2000) kaj Temuco (2001).

De la 1980-aj jaroj, Esperanton oni ekinstruis en Suda Universitato (Valdivia).Nuntempe gvidas kurson tie D-ro Marcos Salas, ĉe la Fakultato pri Ŝipinĝienerado.

En 1990, la Asocio akiris juran personecon kiel privata neprofitcela organizo kaj nuntempe estas registrita en la Nacia Registro de Personoj Senprofita Statuso.

Fine de la 1990-aj jaroj, kurso de Esperanto estis malfermita en Temuco en Lernejo, kaj gvidis ĝin hispana instruisto S-ro García. Laŭlonge de sia historio, Ĉilia Esperanto-Asocio havis ununuran Esperanto-informilon nomatan "Verda Sago" ("La Verda Sago") jam ne plu eldonata. La bulteno "Esperanto-Noticias" estas eldonata laŭbezone en la hispana. La unua estis redaktita de Jorge Tachauer Szabó kaj Daniel Zanelli Chávez; la alia estis redaktita de Iván Mättig kaj Hector Campos Grez.

En la jaro 2010 oni komencis organizi Someran Esperanto-Tendaron, laŭ iniciato de Héctor Campos. La tendumado okazas kutime la trian semajnfinon de februaro ĉe skolta kampadejo "Callejones". Ĝis nun estas 9 versioj de la tendaro.

Ĝis nun estas tri prezidantoj de la asocio:

Retejo : http://www.esperanto.cl (hispane kaj esperante).

La Junulara sendependa organizo de Ĉilia Esperanto-Asocio estas Ĉilia Esperantista Junulara Organizo (ĈEJO), kiu tamen laŭ la ĝis nun ne havas oficialan statuson de landa sekcio de TEJO. ĈEJO ĝis nun havis du prezidantojn post ĝia leĝa agnosko:

  • Francisco Conejera Lagos
  • Harry Vollmer Aro

Antaŭ tiu leĝa agnosko, multe laboris kiam junis Jorge Tachauer kaj usona mormona misiisto Wayne Illnes (70jaroj). Poste ankaŭ estis prezidantino S-rino Karen Kutscher (1980-1981).

ĈESPA havas sian sidejon en Santiago, kaj ĈEJO havas sian sidejon en la ubo Curicó, 190 kilometrojn sude de la nacia ĉefurbo Santiago de Chile.