Ĉilia maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mapo kiu montras la ĉilian maron, la antarktan postulon kaj la ĉeestan maron.

Ĉilia maro estas la aro de maraj spacoj super kiuj Ĉilio plenumas suverenecon, ekskludajn rajtojn kaj diversgradajn postulojn, inklude ofte en tiu difino la ekonomian ekskludan zonon kaj la apudan internacian maron, konata kiel ĉeesta maro, sur kiu Ĉilio ne reklamas suverenecon. La Ĉiia maro ne estas propee maro laŭ la geografia koncepto de la Internacia Hidrografia Organizo, sed maro en sencoj kaj jura kaj politika.

La Ĉilia maro korespondas al la akvo kiu najbaras la kontinentan marbordon ĝis 200 marmejloj okcidente el la linio de malalta tajdo kaj, ĉe la polineziaj insuloj Rapa Nui kaj Salas y Gómez, ĝis 350 marmejloj. Pere de la dekreto 346 de 1974 de la Ministerio de Eksteraj Rilatoj de epoko de Augusto Pinochet, oni nomis tiun areon «Mar Chileno» (Ĉilia maro).[1]​ En 1986, la leĝo 18565[2]​ samepoke modifis diversajn jurajn normojn por kongruigi la ĉilian juran sistemon al la CONVEMAR (Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro) kaj, en 1991, jam en demokratia epoko, pere de la leĝo 19080, oni difinis unuflanke la koncepton de «mar presencial de Chile» (Ĉilia ĉeesta maro).[3]

Pri la norda limo, Peruo starigis polemikon, kiu estis solvita la 27an de Januaro 2014 pere de deklaracio de la Internacia Kortumo kiu stablis parte novan limon inter ambaŭ landoj.[4][5] La precizaj koordinatoj de la nova marlimo estis determinitaj de ambaŭ ŝtatoj la 25an de Marto 2014, pere de la subskribo de Akto plenumita en la sidejo de la perua kancelierejo.[6]​​ Tiu deklaracio havis kroman efikon iomete fortranĉi la etendon de la ĉeesta maro de Ĉilio havigante al Perio parton de tiu kiel konsekvenco de la establado de la nova marlimo.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ministerio de Relaciones Exteriores (4a de junio 1974), «Decreto 346: Denomina Mar Chileno a las aguas del mar que bañan el territorio nacional», Biblioteca del Congreso Nacional de Chile, Konsultita la 12an de Januaro 2022.
  2. Ministerio de Justicia (23a de Oktobro 1986), «Ley 18565: Modifica el Código Civil en materia de espacios marítimos y dicta norma que indica», Biblioteca del Congreso Nacional de Chile, Konsultita la 12an de Januaro 2022.
  3. Ministerio de Economía, Fomento y Reconstrucción (6a de Septembro 1991), «Ley 19080: Modifica ley N° 18892, general de pesca y acuicultura», Biblioteca del Congreso Nacional de Chile, Konsultita la 12an de Januaro 2022.
  4. Judgment Maritime Dispute (Peru v. Chile) Arkivigite je 2017-06-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita la 10an de Februaro 2015 en Wayback Machine. (en angla)
  5. Maritime Dispute (Peru v. Chile) Summary of the Judgment Arkivigite je 2017-04-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita la 2an de Februaro 2014 en Wayback Machine. (en angla)
  6. Andrews, Juan Pablo (25a de Marto 2014). «Chile y Perú firman acuerdo de coordenadas marítimas según el fallo de La Haya» (SHTML). Arkivigite je 2015-01-06 per la retarkivo Wayback Machine www.latercera.com. Konsultita la 12an de Januaro 2022.
  7. www.t13.cl/ (2016). «La agenda que Chile y Perú buscan descongelar en la era Kuczynsk». Chile. Konsultita la 12an de Januaro 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 23° 39′ Nordo 70° 54′ Oriento / 23.65 °N, 70.9 °O / 23.65; 70.9 (mapo)