Ĉilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉilia Respubliko
República de Chile

Flago de Ĉilio

Blazono de Ĉilio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Himno Nacional de Chile
Ĉilia Nacia Himno
Nacia devizo: Por la razón o la fuerza
Per racio aŭ forto
Situo
suverena ŝtatolandonacio • demokratia respubliko • OECD-lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Santiago
Oficiala(j) lingvo(j) hispana
Uzata(j) lingvo(j) jagana lingvo, Kunza, ĉilia signolingvo, hispana lingvo, kaŭeskara lingvo, veliĉea lingvo, rapanuia lingvo, mapuĉa lingvo, Central Aymara
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (70%)
protestantismo (15,1%)
Areo 756,950 km²
- % de akvo 1,07 %
Loĝantaro 16.598.074 (2007) (2021)
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Horzono -3 [1]
Interreta domajno cl
Landokodo CL
Telefona kodo 56
Plej alta punkto Ojos del Salado
Plej malalta punkto Pacifiko
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Michelle Bachelet
Ĉefministro Gabriel Boric
Nacia tago 18-a de septembro
19-a de septembro
Sendependiĝo disde Hispanio 12-a de februaro 1818
Ekonomio
Valuto peso (CLP)
MEP laŭ 2007
– suma $231,061 miliardo
– pokapa $ 13.936
vdr
Atakama.

Ĉilio (hispane Chile) estas lando en Sudameriko.

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Ĉilio.

La teritorio nun okupata de Ĉilio estis okupata de antaŭ 12 000 jaroj, sed la suda parto estis malmulte loĝata. La norda parto formis parton de la Inkaa imperio, dum la centra parto estis okupita de la mapuĉoj.

En 1535 alvenis al la valo de Ĉilio la unuaj el la hispanaj conquistadores, Diego de Almagro kaj ĉefe Pedro de Valdivia, kiu fondis la urbon de Santiago de Chile.

Ĉilio fariĝis provinco de la Vicreĝlando de Peruo dum la koloniado.

En 1810, komenciĝas la luktoj de sendependeco, sub la komandeco de José de San Martín kaj Bernardo O'Higgins, kiu fariĝos la unua prezidento.

En la finaj jardekoj de la 19-a jarcento okazis Pacifika Milito kun Peruo kaj Bolivio, kio kondukos al la aldono de diversaj nordaj teritorioj.

La Respubliko de Ĉilio estis relative stabila, dum la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento.

En 1970 estas elektita prezidento Salvador Allende, kiu komencis grandajn reformojn en socia sfero. En 1973 estas organizita milita renverso, sub la komando de generalo Augusto Pinochet, kiu organizos militistan diktaturon. En 1988 oni organizis referendumon, kiu estis malgajnita de la militistaj organizantoj, kiuj tiel estis devigataj forlasi sian postenon.

En 1990, komenciĝis la transiro al demokrata reĝimo, sub la prezidenteco de Patricio Aylwin. En 1994 estis elektita prezidento kristandemokrato Eduardo Frei Ruiz-Tagle. En 2000 estis elektita prezidento socialisto Ricardo Lagos kaj en 2006 lin sukcedas sampartia Michelle Bachelet.

La 27-a de februaro de 2010 okazis tertremo en Ĉilio. La epicentro estas en Cobquecura, apud Concepcion.

En 2010 la dekstra kandidato Sebastián Piñera estis balotata presidento. Li alfrontiĝis, en 2011, grandajn movadojn studentajn kiuj depostulis plibonigon de la ĉilia edukado.

Loĝantaro

La nuna loĝantaro de Ĉilio estas la rezulto de granda ondo de enmigradaj laboristoj kiuj eniris inter 1850-1940, plejmulte hispanoj (eŭskoj).[2][3] [4] [5] [6] [7] [8] [9] La loĝantaro havas gravajn komunumojn de araboj[10], ciganoj, britoj[11], francoj[12], germanoj[13], rusoj, kroatoj[14][15], italoj [16] kaj tiel plu.

Bazaj informoj

Esperanto-movado

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉiliaj esperantistoj.

EdE-Ĉ

En Ĉilio la Esperanto-movado ekĝermis en 1901. La unuaj Esperantistoj estis Luis E. Sepúlveda Cuadra kaj la katolika pastro E. Fabres. En 1902 Sepúlveda faris longan paroladon en la Scienca Societo de Ĉilio (aperis ankaŭ en broŝuro) kaj presigis artikolojn en "El Diario Ilustrado", "El Mercurio", "El Porvenir", "El Chileno" kaj aliaj gazetoj. La 17-an de julio 1903 li fondis la "Societon E-istan de Ĉilio" kaj en septembro komencis redakti kvarpaĝan gazeton en Esperanto kaj la hispana lingvoj, Ĉilio E-ista, kiu estis dissendata senpage. En 1904 li instruis Esperanton en la instituto por blinduloj. Poste oni instruis la lingvon en Komerca Instituto de Santiago, en Liceo de Valparaíso. La 8-a Scienca Kongreso, okazinta en 1913, en Santiago, rekomendis al la registaro enkonduki Esperanton en la programoj de la komercaj, militaj kaj maristaj lernejoj (Poste okazis ankoraŭ aliaj similaj rekomendoj). La 24-an de novembro 1907 estis fondita Ĉilia Esperantista Asocio, kiu grandparte unuigis la landan esperantistaron. En 1910 oni aranĝis la unuan landan kongreson en Santiago. Malgraŭ ĉiuj penadoj, malgraŭ la klopodo starigi en 1927 Societon Esperantistan de Ĉilio kaj la 14-an de marto 1928 la Ĉilian Ligon Esperantistan, la movado havis malgrandan progreson pro indiferenteco. Komence de la 1930-aj jaroj la movado en la lando denove ekvivis kaj la 30-an de julio 1932 Sepúlveda invitis diversajn junulojn de liceoj kaj oni fondis la societon "Esperantista Junularo de Ĉilio". En septembro de tiu jaro Sepúlveda fondis per propraj rimedoj en sia loĝdomo Esperantistan Informejon.

Ĉilia Esperanto-Asocio (ĈEA), fondita en 1978, aliĝis kiel landa asocio al UEA en 1979. Ĝi havas sian sidejon en la ubo Curicó, 190 kilometrojn sude de la nacia ĉefurbo Santiago de Chile. La saman adreson uzas la Ĉilia Esperantista Junulara Organizo (ĈEJO), kiu tamen laŭ la stato de 2012 ne havas oficialan statuson de landa sekcio de TEJO.

Regionoj

Notoj kaj referencoj

  1. Chile keeps Daylight time (Ĉilio konservas someran tempon (January 28, 2015).
  2. Diariovasco.
  3. entrevista al Presidente de la Cámara vasca.
  4. vascos Ainara Madariaga: Autora del estudio "Imaginarios vascos desde Chile La construcción de imaginarios vascos en Chile durante el siglo XX".
  5. Basques au Chili.
  6. Contacto Interlingüístico e intercultural en el mundo hispano.instituto valenciano de lenguas y culturas. Universitat de València Cita: " Un 20% de la población chilena tiene su origen en el País Vasco".
  7. hispane La población chilena con ascendencia vasca bordea entre el 15% y el 20% del total, por lo que es uno de los países con mayor presencia de emigrantes venidos de Euskadi.
  8. El 27% de los chilenos son descendientes de emigrantes vascos. De los vascos, Oñati y Elorza Waldo Ayarza Elorza.
  9. hispane Presencia vasca en Chile.
  10. hispane En Chile viven unas 700.000 personas de origen árabe y de ellas 500.000 son descendientes de emigrantes palestinos que llegaron a comienzos del siglo pasado y que constituyen la comunidad de ese origen más grande fuera del mundo árabe.
  11. Historia de Chile, Británicos y Anglosajones en Chile durante el siglo XIX.
  12. hispane 5% de los chilenos tiene origen frances.
  13. German Embassy in Chile.
  14. hispane Diaspora Croata..
  15. Splitski osnovnoškolci rođeni u Čileu.
  16. http://www.migranti.torino.it/Documenti% 20% 20PDF/italianial% 20ster05.pdf
  17. Genetic epidemiology of single gene defects in Chile.
  18. Argentina, como Chile y Uruguay, su población está formada casi exclusivamente por una población blanca e blanca mestiza procedente del sur de Europa, más del 90% E. García Zarza, 1992, 19.
  19. 19,0 19,1 Composición Étnica de las Tres Áreas Culturales del Continente Americano al Comienzo del Siglo XXI.
  20. Esteva-Fabregat (1988), Book: El mestizaje en lberoamérica "a white majority that would exceed 60% of the Chilean population".

Eksteraj ligiloj