Ĉilun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vasta panoramo de Ĉilun
Panorama view of central Keelung and the harbor.png
Vasta panoramo de Ĉilun
Ĉilun
Keelung city02.jpg

Flago

Flago
Administrado
Retpaĝaro www.klcg.gov.tw/en/index.jsp [+]
Demografio
Loĝantaro 370 155  (2018) [+]
Loĝdenso 2 783 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 8′ N, 121° 44′ O25.133333333333121.73333333333Koordinatoj: 25° 8′ N, 121° 44′ O [+]
Alto 10 m [+]
Areo 133 km² (13 300 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Situo de Ĉilun
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Keelung [+]
Information icon.svg
vdr

Ĉilun (ĉine 基隆市) estas universitata urbego kaj grava marhavena urbo (la dua plej granda en la lando) en norda Tajvano. La urbego apartenas al urbaro kun Tajpeo kaj Novtajpeo. Moknomo de Ĉilun estas Pluvoplena Haveno.

Haveno de Ĉilun

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĉilun situas en norda parto de la insulo laŭ la marbordo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis okupita en 1626 de la hispanoj, kiuj konstruis fortikaĵon sur la insulo ĉe la haveno. De 1642 ĝis 1661 kaj 1663-1668 Ĉilun estis sub nederlanda kontrolo. Dum la unua opia milito inter Britio kaj Ĉinio en 1841 la britoj sensukcese atakis tiun teritorion. Antaŭ 1840 tiu ĉi loko fariĝis malgranda haveno kun ĉirkaŭ 700 hejmoj. En 1863 Ĉina Imperio malfermis la havenon libera kaj la urbo ĝuis rapidan evoluon pro la abundaj krudvaroj. Tiutempe la loknomo estis Kilong (基隆廳), kio signifas "riĉa kaj prospera tero". Dum la ĉina-franca milito (1884-85) la francoj provis invadon de Tajvano, sed la francoj estis venkitaj. Sub japana rego (1895-1945) nomo de la havenurbo estis Kirun. Dum la 2-a mondmilito precipe en 1941 la haveno estis plene bombardita, poste Tajvano iĝis parto de la Respubliko Ĉinio. Ĉilun estis establita kiel provinca grandurbo. La haveno iĝis la 7-a plej granda kontenerhaveno en la mondo.

Urbodomo
Instituto

Ekonomio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

Kiel internacia haveno, ĝia rolo multe ŝanĝiĝis. Sub la japanoj ĝi estis esence eksporta haveno, sendanta krudajn materialojn por prilaborado al Japanio, ĝi nun estas ĉefe importa centro por Tajpeo. Ankaŭ fiŝkaptistoj profitas la havenon. En la urbego oni produktas sterkaĵojn, cementojn kaj ŝipojn. En la urbego pluraj universitatoj funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Ĉilun estas humida subtropika laŭ klimata klasifiko de Köppen (Cfa). En la jaro la precipitaĵo estas po 3755 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. Dum somero la sudokcidentaj ventoj dominas. Nebuloj ofte okazas dum vintro kaj printempo, kiam la relativa humidecnivelo estas tre alta. La averaĝa jara temperaturo estas 22,6 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĉilun havas fervojan stacidomon, internacian havenon kaj aŭtovojon ekde (1968).

Universitato
Muzeo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • muzeo pri marsoldatoj
  • haveno (precipe la fiŝhaveno)
  • urbaj parkoj
  • kultura centro
  • Somera Fantomo-Festivalo de 1851

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Kultura centro
Stacidomo