Ĉimango
Ĉimango | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĉimango, nomiga en Rio Gande do Sul, Brazilo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Milvago chimango (Vieillot, 1816) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ĉimango, Ĉimanga karakaro, ankaŭ konata kiel Tiuque [tjUke] (Milvago chimango) estas specio de rabobirdo de la familio de Falkedoj kaj subfamilio de Poliborenoj.
Habitato
[redakti | redakti fonton]Ĝi troviĝas en suda Sudameriko nome en Argentino, Brazilo, Ĉilio, Paragvajo kaj Urugvajo. Ĝi estas vaganto al Falklandoj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaro, altaltituda arbustaro, moderklimata herbejo, kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.
Tiu birdo troviĝas tipe ĉe bordo de akvo, ĉe montetoj, ĉe kampoj, ĉefe se tiuj estis ĵus plugitaj. Ekzempla habitato de tiu birdo estas en la Nacia Parko La Campana ĉe seka arbaro de montetoj de malaltaj teroj de centra Ĉilio; tie unu el la hegemoniaj arboj estas la endanĝerita Ĉilia vinpalmo.[1]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Longo: 37 al 40 cm. Tipa Ĉimango havas malhelbrunan dorson. Kolo, brusto, kaj ventro estas helbrunaj. La krono kaj nuko estas malhelbrunaj, sed la vizaĝo estas pli helbruna. Estas nigreca superokula strio super bruna okulo. Ĝi estas la plej malgranda variaĵo de karakaro. La flugiloj estas brunaj kun malhelbruna strieco en flugilpintoj (plumopintoj) kaj blanka strieco antaŭe (plumobazoj, “fenestroj”) de unuarangaj flugilplumoj. La vosto estas helbruna kun malhelbruna fina zono. La beko estas fortika, dika ĉebaze, hokoforma kun granda supra makzelo kaj hela (flaveca). Ĉe bekobazo estas nuda rozkoloreca brido kun harecaj plumetoj, kie videblas la vaksaĵo. La kruroj estas helgrizaj ĉe maskloj kaj flavecaj ĉe inoj.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Nutrado
[redakti | redakti fonton]Ĝi manĝas ĉefe kadavraĵojn, kaj estas oportunema, atakas malgrandajn junajn birdojn el siaj nestoj, ronĝulojn kaj insektojn. Ĝi ankaŭ ĉasas dumfluge aliajn birdojn. Pro sia oportunemo, ĝi povas uzi la forton de la grupo por ataki ĉiun ajn predon. En Ĉilio la nutra kaj habitata kutimaroj similigas ĝin al korvoj de la norda hemisfero.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La reproduktado okazas kaj solece kaj kolonie. La reprodukta sezono okazas septembre al decembre, kaj ĉefe oktobre. Montras preferon por konstrui neston ĉe vegetaĵaro, kun protekto kontraŭ suno kaj pluvo.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]Oni konas tri subspeciojn de Milvago chimango:[2][3]
- Milvago chimango chimango (Vieillot 1816) - Brazilo, Paragvajo, Urugvajo, Bolivio, nordo kaj centro de Ĉilio, nordo kaj centro de Argentino. Plumaro pli hela.
- Milvago chimango temucoensis (Sclater 1918) - sudo de Ĉilio, sudo de Argentino, ĝis Kabo de Fornoj, migras norde aŭtune. Plumaro pli malhela, strieco pli markata.
- Milvago chimango fuegiensis (Johnson kaj Behn 1957) - Fuegio, migras norde aŭtune.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Ĉimango ĉe Fuegio
-
Ĉe Nacia Parko Torres del Paine, Ĉilio
-
Probable suda subspecio M. c. temucoensis, Diĉato ĉe Concepción, Ĉilio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International. 2004. IUCN, 144531, IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 29an de Sept. 2009.
- C. Michael Hogan. 2008. Chilean Wine Palm: Jubaea chilensis, GlobalTwitcher.com, ed. N. Stromberg Arkivigite je 2012-10-17 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ C. Michael Hogan. 2008
- ↑ Freebirds Guia de aves, Chimango Caracara Chimango Arkivigite je 2011-02-05 per la retarkivo Wayback Machine, 2010 Mariano Costa - Biopatagonia - Freebirds.
- ↑ TIUQUE, Aves de Chile, www.avesdechile.cl, 1999-2010.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|