Ĉina ĝibodelfeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pink Dolphin.JPG
Pink Dolphin
Cetacea range map Pacific Humpback Dolphin

La Ĉina ĝibodelfenoHind-Pacifika ĝibodelfeno (Sousa chinensis; en ĉina: 中華白海豚; en pinjino: Zhōnghuá bái hǎitún)[1] estas specio de ĝibodelfeno kiu vivas en marbordaj akvoj de la oriento de la Hinda Oceano kaj la okcidento de la Pacifika Oceano.[2] Tiu specio estas ofte referencata kiel Ĉina blanka delfeno en Ĉinio, Tajvano kaj Singapuro kiel komuna nomo. Kelkaj biologoj konsideris la Ĉinan ĝibodelfenon kiel subspecio de la Plumba delfeno (S. plumbea) kiu havas teritorion el Orienta Afriko ĝis Hindio. Tamen, analizoj per DNA montris, ke temas pri du apartaj specioj.[3] Krome, nova specio (nome Sahula delfenoAŭstralia ĝibodelfeno (S. sahulensis)) estis ĵus disigita el S. chinensis kaj agnoskita kiel distinga specio. Tamen, estas ankoraŭ kelkaj nesolvitaj aferoj en la diferencigo de la Hindoceana tipo kaj la Hind-Pacifika tipo de ĝibodelfenoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Vosto kun la videblaj griza kaj rozaj koloroj.

Plenkreskulo de la Hind-Pacifika ĝibodelfeno estas griza, blanka aŭ rozkolora kaj povas aspekti kiel albina delfeno. Unike, la populacio laŭlonge de la marbordo de Ĉinio havas pli rozkoloran haŭton,[4] kaj la roza koloro devenas ne el pigmento, sed el sangovaskuloj kiuj estis superdisvolvigitaj por termoregulado. La korpolongo estas de 2 ĝis 3.5 m ĉe plenkreskuloj kaj de 1 m ĉe idoj. Plenkreskulo pezas 150 ĝis 230 kg. La ĉinaj delfenoj vivas ĝis 40 jaroj, kiel determinis analizoj de ilia dentoj.

Denaske, tiuj delfenoj estas nigraj. Ili ŝanĝiĝas al griza, poste al rozkoloro kun makuloj se junas. Plenkreskuloj estas grizaj, blankaj aŭ rozkoloraj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mead, J.G.; Brownell, R. L. Jr. (2005). "Sousa chinensis". En Wilson, D.E.; Reeder, D.M (eld.). Mammal Species of the World: A Taxonomic and Geographic Reference (3a eld.). Johns Hopkins University Press. p. 732. ISBN 978-0-8018-8221-0. OCLC 62265494.
  2. Jefferson, Thomas A.; Smith, Brian D. (2016), "Re-assessment of the Conservation Status of the Indo-Pacific Humpback Dolphin (Sousa chinensis) Using the IUCN Red List Criteria", Advances in Marine Biology, Elsevier, 73: 1–26, doi:10.1016/bs.amb.2015.04.002, ISBN 978-0-12-803602-0, PMID 26790886
  3. Jefferson, T.A.; Smith, B.D.; Braulik, G.T.; Perrin, W. (2017). "Sousa chinensis (errata version published in 2018)". IUCN Red List of Threatened Species. 2017: e.T82031425A123794774. doi:10.2305/IUCN.UK.2017-3.RLTS.T82031425A50372332.en.
  4. WWF Hong Kong. Wwf.org.hk. Alirita en 2014-05-15.