Ĉina Psikiatria Societo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ĉina Psikiatria Societo (ĉine: 中华医学会精神病学分会; laŭvorte: 'Ĉina Medicina Asocio Psikiatria Filio') estas la plej granda organizo por psikiatroj en Ĉinio. Ĝi publikigas la Ĉinan Klasifikon de Mensaj Malordoj ("CCMD"). La ĈPS ankaŭ publikigas klinikajn praktikajn gvidliniojn; antaŭenigas psikiatrian praktikon, esploradon kaj komunikadon; trejnas novajn profesiulojn; kaj aranĝas akademiajn konferencojn.

La organizo formiĝis el la Ĉina Societo de Neŭro-Psikiatrio, fondita en 1951. El ĝi estiĝis la Ĉina Societo de Psikiatrio kaj Ĉina Societo de Neŭrologio en 1994. Ekde tiam, sinsekvaj komitatoj prizorgis la organizon, nuntempe la 3a Komitato, kiu komenciĝis en 2003, kies prezidanto estas Dongfeng Zhou. La CCMD nun havas sian trian revizion.

La oficiala gazeto de la ĈPS estas la Ĉina Ĵurnalo pri Psikiatrio (《中华精神科杂志》). La Societo estas membro de la Monda Psikiatria Asocio.