Tajvano en la Vintra Olimpiko 1972

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tajvano en la Vintra Olimpiko 1972
Vintra Olimpiko 1972 en Sapporo
Flagtenanto: 
Sportistoj 5 en 2 fakoj
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

La tajvana teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1972 en Sapporo havis 5 sportistojn. Ili partoprenis en 2 fakoj. La sportistoj atingis neniun medalon.

La Respubliko Ĉinio (ĉine 中華民國, pinjine: Zhōnghuá Mínguó), neformale pro la plej granda insulo kutime nomata Tajvano (ĉine 臺灣 aŭ 台灣; pinjine: Táiwān), en tiu jaro unuafoje partoprenis en vintra olimpiko, kaj rajtis tion en 1072 kaj 1976 ankoraŭ fari sub la nomo "Respubliko Ĉinio". Poste, la teamo ne revenus al la Olimpikoj ĝis 1984 kaj sub la nomo "Ĉina Tajpeo" pro obĵetoj de la Popola Respubliko Ĉinio super la politika statuso de Tajvano:

La Popola Respubliko Ĉinio, fine de sia "Kultura Revolucio", bojkotis la Olimpikojn pro la tajvana partopreno sub la nomo "Respubliko de Ĉinio". Inter la jaroj 1976 kaj 1979, oficiala komisiono de ambaŭ ĉinaj ŝtatoj eldisputis artefaritan novan ŝtatan nomon "Ĉina Tajpeo" por uzo en la estontaj tajvanaj teamoj en la olimpikoj - unuafoje teamo de "Ĉina Tajpeo" partoprenos en la Vintra kaj Somera Olimpiko 1984. Kunordigis la teamon la Tajvana Olimpika Komitato, oficiale ankoraŭ ĝis 1976 Olimpika Komitato de la Respubliko Ĉinio, ekde 1979 la Olimpika Komitato de Ĉina Tajpeo.

Sincere vidite, la tajvana teamo en la vintraj olimpikoj ĉiam estis malgranda kaj neniam ĝis nun ricevis medalon. Tial la vintrajn aperojn eblas konsideri pli simbolaj. Tamen, en someraj olimpikoj la tajvanaj teamoj jes ricevis medalojn kaj estis seriozaj konkursantoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]