Ĉina Tajpeo en la Somera Olimpiko 2004
Aspekto
Ĉina Tajpeo (Tajvano) en la Somera Olimpiko 2004 | ||||
Somera Olimpiko 2004 en Ateno | ||||
Flagtenanto: | Chen Chih-Yuan | |||
Sportistoj | 89 en 14 fakoj | |||
Medaloj rango: 31 |
Oro 2 |
Arĝento 2 |
Bronzo 1 |
Sume 5 |
La tajvana teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2004 en Ateno havis 89 sportistojn. Ili partoprenis en 14 fakoj. Flagtenanto de la tajvana teamo estis Chen Chih-Yuan. La sportistoj atingis 2 orajn, 2 arĝentajn kaj unu bronzan medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 31-an rangon.
La ŝtata nomo "Ĉina Tajpeo" ĉi-tie uzata estas fakte artefarita kaj diplomatie inter la jaroj 1976 kaj 1979 pridisputata nomo por la lando kutime nomata Tajvano (ĉine 臺灣 aŭ 台灣; pinjine: Táiwān), antaŭe konata kiel Formozo, oficiale Respubliko Ĉinio (ĉine 中華民國, pinjine: Zhōnghuá Mínguó). Kunordigis la teamon la Tajvana Olimpika Komitato, oficiale la Olimpika Komitato de Ĉina Tajpeo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (ĉine kaj angle)
|