Ĉina Tajpeo en la Somera Olimpiko 2016
Etoso
Ĉina Tajpeo (Tajvano) en la Somera Olimpiko 2016 | ||||
Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro | ||||
Flagtenanto: | Isheau Wong (malfermo) Hsu Shu-ching (fermo) | |||
Sportistoj | 57 en 18 fakoj | |||
Medaloj rango: 50 |
Oro 1 |
Arĝento 0 |
Bronzo 2 |
Sume 3 |
La tajvana teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro havis 57 sportistojn. Ili partoprenis en 18 fakoj. Flagtenanto de la tajvana teamo estis Isheau Wong dum la malferma ceremonio respektive Hsu Shu-ching dum la ferma. La sportistoj atingis unu oran 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 50-an rangon.
La ŝtata nomo "Ĉina Tajpeo" ĉi-tie uzata estas fakte artefarita kaj diplomatie inter la jaroj 1976 kaj 1979 pridisputata nomo por la lando kutime nomata Tajvano (ĉine 臺灣 aŭ 台灣; pinjine: Táiwān), antaŭe konata kiel Formozo, oficiale Respubliko Ĉinio (ĉine 中華民國, pinjine: Zhōnghuá Mínguó). Kunordigis la teamon la Tajvana Olimpika Komitato, oficiale la Olimpika Komitato de Ĉina Tajpeo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (ĉine kaj angle)
|