Ĉina arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉina jada ornamaĵo, kun desegnoj de drako kaj fenikso, de la fino de la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno (722–482 a.K.).
Komenca Aŭtuno, 13a jarcento, de pentristo de la Dinastio Song nome Ĉian Hsuan. La dekadencaj lotusfolioj kaj libeloj ŝvebantaj super stagnanta akvo estas probable kaŝa kritiko de la Mongola regado.[1]
Portreto de la Imperiestro Kublaj-Ĥano de la Dinastio Yuan.

Ĉina arto estas vidarto kiu, ĉu antikva aŭ moderna, originiĝis en aŭ estas praktikata en Ĉinio aŭ de ĉinaj artistoj. La Ĉina arto ankaŭ en la Respubliko Ĉinio (Tajvano) kaj tiu de transmaraj ĉinoj povas esti konsiderata parto de Ĉina arto se ĝi bazas sur la Ĉinaj heredo kaj kulturo. Komenca "ŝtonepoa arto" datas el la jaroj 10,000 a.K., ĉefe konsistanta el simpla ceramiko kaj skulptaĵoj. Post tiu komenca periodo de Ĉina arto, same kiel ĉe la Ĉina historio, ĝi estas tipe klasita laŭ la sukcedo de reganta dinastioj de Ĉinaj imperiestroj, plej el kiuj daŭris kelkajn centojn da jaroj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĉina arto havas plej verŝajne la plej aĝan kontinuan tradicion en la mondo, kaj estas markita de malofta grado de tia kontinueco ene, kaj konscie de, tiu tradicio; kaj mankas ekvivalento en la okcidenta dekadencaro kaj laŭgrada rekupero de klasikaj stiloj. La rimedoj kiuj estis kutime klasitaj en Okcidento ekde la Renesanco kiel ornamartoj estas tre gravaj en Ĉina arto, kaj multo el la plej fajna verkaro estis produktita en grandaj atelierojfabrikoj fare de ĉefe nekonataj artistoj, ĉefe ĉe la fako de Ĉina porcelano. Multo el la plej gravaj verkoj en ceramiko, tekstiloj kaj aliaj teknikoj estis produktita laŭlonge de daŭra periodo fare de variaj imperiaj faktorioj aŭ atelieroj, kiuj estis uzataj de la kortego same kiel por distribuo enlande kaj eksterlande je granda skalo por montri la riĉon kaj povon de la imperiestroj. Kontraste, la tradicio de inkakva pentrarto, praktikita ĉefe de fakul-funkciuloj kaj kortegaj pentristoj speciale de pejzaĝoj, floroj, kaj birdoj, disvolvigis estetikajn valorojn depende de la individua imagopovo kaj objektiva observado fare de la artisto, kio estis similaj al tiuj de Okcidento, sed delonge multe pli antaŭdataj je ties disvoviĝo en Ĉinio. Post la kontaktoj kun la okcidenta arto iĝis pli kaj pli gravaj el la 19a jarcento antaŭen, en ĵusaj jardekoj Ĉinio partoprenis per pliiĝanta sukceso en la tutmonda nuntempa arto.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Francisko Azorín, kiu fokusigas al arkitekturo, Ĉina arto estas De la ĉina lando. La arkitekturo esta stipa ĉarpenta stilo, kun multoblaj kurbaj tegmentoj, grandaj aleroj k. pintaj gabloj. Ŝtona fama verko estas la remparo, granda murego 2.500 km. lomga.[2] Kaj li indikas etimologion el Ĉing, propra nomo de antikva dinastio kaj araba Sin kaj persa Ĉin. Li krome aludas al la ĉina inko, nome Famigita inko uzata por desegni.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Early Autumn (29.1). Detroit Institute of Arts. Alirita 2008-12-18.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 51.
  3. Azorín, samloke.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Edmund Capon kaj Mae Anna Pang, Chinese Paintings of the Ming and Qing Dynasties, Catalogue, 1981, International Cultural Corporation of Australia Ltd.
  • Rawson, Jessica (eld). The British Museum Book of Chinese Art, 2007 (2nd edn), British Museum Press, ISBN 9780714124469
  • Sickman, Laurence, in: Sickman L & Soper A, "The Art and Architecture of China", Pelican History of Art, 3rd ed 1971, Penguin (now Yale History of Art), LOC 70-125675
  • MSN Encarta (Archived 2009-10-31)
  • The Columbia Electronic Encyclopedia
  • SHiNE Art Space Gallery

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]