Ĉina tetrao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉina bonazio)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉina tetrao
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonedoj Tetraonidae
Genro: Bonasa
Specio: B. sewerzowi
Bonasa sewerzowi
(Przewalski], 1876)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
vdr

La Ĉina tetrao, Ĉina bonazio, Nigrabrusta tetraoĈina avelkolora tetro (Tetrastes sewerzowiBonasa sewerzowi) el la ordo de kokoformaj birdoj kaj familio de tetraonedoj vivas en la provincoj Gansu, Ĉinghaj kaj Siĉuano de Ĉinio. Ĝi estas tre proksime rilata al la Bonazio.

Temas pri specio de loĝantaj birdoj kiuj loĝas en montarbaroj de koniferoj aŭ miksitaj de centra Ĉinio.

Tiu birdo ricevis nomon laŭ rusa esploristo kaj naturalisto, Nikolai Alekseeviĉ Severtzov.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas same granda kiel kolombo. Tiu birdo estas tre simila laŭ aspeko al la Bonazio krom malpli blanka strieco en kapo kaj kolo.

La maskla birdo havas striecan kapon, nigrajn plumojn ĉe la naztruoj, biankan frunton kun nigraj plumpintoj, malhelbrunajn okcipiton kaj verton punktitajn per verdgrizaj makuletoj kaj brunajn orelplumojn. Ĝi havas ĉe la supra korpo brunajn plumojn kun nigraj makuloj transversaj. La plumpinto estas grizeta. La vosta plumaro estas nigrecbruna kun blankaj transversaj makuletoj kaj plumpintoj, la paro da centraj vostoplumoj estas kaŝtankolora kun 7-8 nigraj, brunblankaj transversaj makuletoj paralele vicigitaj, kaj ĝuste pro tio oni nomas ĝin Vostomakula tetro. La primaraj flugplumoj estas malhelbrunaj kun rando bruneta; ankaŭ la akcesoraj flugplumoj estas malhelbrunaj, sed kun larĝaj kaŝtankoloraj transversaj makuletoj kaj helbruna plumrando. La mentono kaj gorĝo estas nigraj, la brusto kaj ambaŭ flankoj de la korpo estas kaŝtankoloraj kun diversaj makuletoj, la abdomena plumaro estas ornamita per okulfrapaj nigraj kaj blankaj transversaj makuloj.

La femala birdo aspektas kiel la maskla, sed sen nigraj plumoj ĉe la naztruoj kaj nigraj mentono kaj gorĝo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Ĉinaj avelkoloraj tetroj vivas en altaj montregionoj 3 200-3 800 m super la marnivelo, kie kreskas cipresoj, ruĝaj alnoj (Alnus japonica), betuloj kaj aliaj arboj, kaj ankaŭ hamamelido (Hamamelis mollis), graminacoj, legumenacoj kaj musko. Ili emas agi en aŭtuno 30-50-ope. La birdoj kutime loĝas inter rododendroj. Ili manĝas burĝonojn, junajn foliojn, radikojn kaj semojn de graminacoj kaj herboj.

En junio la birdoj komencas pariĝon. Ili konstruas neston surtere; ĉe arboradiko, el musko kaj malmulte da plumoj. La gebirdoj kovas ĉiufoje 4-6 ovojn, kiuj estas flavaj kun iom da bruno kaj punktecaj per kaŝtankoloraj makuloj. La ovo pezas ĉ. 20 g. La kovadon plenumas la birdino kaj virbirdo.

La ĉina avelkolora tetro estas tre rara porapreza birdo.