Ĉina kosmostacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
skema bildigo pri la planata fina kosmostacio
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri kosmostacioj

La Ĉina kosmostacio, ankaŭ nomata Tiangong (ĉine 天宫, pinjine: Tiāngōng; laŭvorte 'Ĉiela Palaco') estas kosmostacio de la Ĉina Popola Respubliko metita en malaltan terorbiton inter 340 kaj 450 kilometroj super la tera surfaco. La Kosmostacio Tiangong, post kiam kompletigita, estos proksimume kvinono de la maso de la Internacia Kosmostacio kaj proksimume la grandeco de la malfunkciigita rusia kosmostacio Mir. La Tiangong atendeble havos mason inter 80 kaj 100 tunoj. Operacioj estos kontrolataj de la Pekina Aerospaca Flugokontrola Centro en Ĉinio. La kerna modulo, la Tianhe ("Harmonio de la Ĉieloj", en la apuda skema bildo montrata ruĝe), lanĉiĝis la 29-an de aprilo 2021. La 21-an de junio 2021 triopa skipo sukcese unuafoje atingis la ĉinan kosmostacion.

La konstruado de la stacio markas la trian fazon de la programo Tiangong, bazante sur la sperto akirita de ĝiaj antaŭuloj, Tiangong-1 kaj Tiangong-2. Ĉinaj gvidantoj esperas, ke esploroj faritaj sur la stacio plibonigos la kapablon de esploristoj fari sciencajn eksperimentojn en la spaco, preter la daŭro ofertita de la ekzistantaj spacaj laboratorioj de Ĉinio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]