Ĉina monero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La plej frua ĉina mono estis konko kaj post tio aperis metala mono. En la periodo de Printempo kaj Aŭtuno (770-476 a.K.) la metala mono iom post iom anstataŭis la konkan. Tiam pro milita separatismo Ĉinio estis dividita en dekkelkajn malgrandajn regnojn. Ĉiu el ili havis la rajton emisii monon. Tial en diversaj lokoj de Ĉinio cirkulis metala mono en formoj ŝpata, glava, ovala kaj ronda.

En la periodo de Printempo kaj Aŭtuno agrikultura produktado multe progresis en la meza baseno de la Flava Rivero. Bronza ŝpato estis prenata kiel ekvivalento en interŝanĝo de varoj. Poste, surbaze de tio aperis la plej frue muldita mono - ŝpatforma monero. Sur la plej frua ŝpatforma monero estis mulditaj ideogramoj, ciferoj, ĉielaj feno-menoj aŭ signoj. Ĝi iom post iom maldikiĝis kaj platiĝis kaj surhavis loknomon kaj valoron. El tio videblas, ke la ŝpatforma monero fariĝis pli taŭga por cirkulo. Ĝi fariĝis pli leĝera, malgranda kaj glata. Komence ĝi pezis 35 g. kaj poste ĉ.10 g. kaj ĝiaj anguloj pli kaj pli malakutiĝis.

Glavforma monero estas bronza kun ringo sur la pinto de la tenilo. Tia mono naskiĝis tiutempe en Qi-regno en la malsupra baseno de la Flava Rivero kaj poste cirkulis ankaŭ en la nordaj regnoj Yan kaj Zhao. La mono muldita de Yan-regno portas ideogramon signifantan "brilo". La nombro de tiaj moneroj nun trovitaj estas la plej granda. La vasta cirkulado kaŭziĝis de la potenco de Yan-regno. Historiaj materialoj konigas, ke en 284 a.K. ĝia armeo venkis tiun de Qi-regno, okupis la grandan parton de la teritorio de Qi, tiam ankaŭ Qi-regnanoj muldis kaj uzis tian monon. Kaj ankaŭ Zhao-regno, najbara al Qi kaj Yan, por la komerca bezono muldis ĝin. Nun tia mono estas elterigita ne nur en nordorientaj provincoj de Ĉinio, sed ankaŭ en Koreio kaj Japanio.

Ovala monero kaj ora mono cirkulis en Chu-regno sude de la Flava Rivero. La ovala monero estas bronza kaj konkforma. Tiam estis tre malfacile havigi al si konkon, kaj plie, konko estis ĉefa mono en Chu-regno. tial en iuj komercaj lokoj oni faris ovalan moneron el bronzo kun intajlo sur la fronta flanko. La ovala monero kun intajlaĵoj kaj truoj impresas kiel stranga vizaĝo, tial oni nomas gin ankaŭ monero de diabla vizaĝo. La ora mono fakte estas ora ingoto peza je ĉ. 250 g. kies 90% estas pura oro. Ĝenerale, oni hakis ĝin en malgrandajn pecojn laŭ bezono kaj poste pesis ilin por pagi. Jen la plej frua ora mono kun difinita formo en Ĉinio.

En la malfrua periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) aperis ronda monero kun truo en la mezo. Ĉi estis pli facile portebla ol la ŝpatformakaj aŭ glavformaj, tial ĝi rapide cirkulis tuj post sia apero. Ĝi estis la lasta montipo antaŭ Qin-dinastio (221-206 a.K.). Pro malsameco de la muldejoj tia monero estas malsamdika kaj malsampeza, sur ĝi legiĝas ideogramoj montrantaj muldejon kaj valoron.

Ne estas notoj pri mono en la libroj pri la periodo de Printempo kaj Aŭtuno, ĉar tiutempe la ŝtatofícístoj kaj aristokratoj ne uzis monon, kin cirkulis nur inter la ordinaraj popolanoj. En la periodo de Militantaj Regnoj industrio kaj komerco estis ne plu monopoligitaj de aristokratoj kaj mono ludis pli kaj pli grandan rolon. Tiam oni uzis valorajn metalojn por interŝanĝi ilin kontraŭ valoraj kaj luksaj objektoj aú granda kvanto da varoj, sekve de tio multe da valoraj metaloj ekfunkciis kiel mono vaste cirkulanta kaj en historiaj libroj ofte legeblas, kiel aristokratoj elspezis multe da oro. Tiam bronza mono estis vasta uzata de la ordinaraj popolanoj. En la ĉefurboj de pluraj regnoj arbare staris vendejoj de vinoj, ŝuoj, rizo, ĉevaloj kaj oraĵoj. El historiaj dokumentoj ni sciiĝis, ke tiam 10 litroj da milio kostis 30 monerojn kaj 1.5 kg da kanabo—10 monerojn kaj unu ŝafo - 250 monerojn.

En 221 a.K. la Unua Imperiestro de Qin-dinastio unuigis Ĉinion. Por firmigi la centralizismon li unuigis la skriblingvon kaj mezursistemon pri longo, volumeno kaj pezo kaj abolis la komplikajn sistemojn de mono praktikatajn en diversaj regnoj. Surbaze de la ronda monero uzata en Qin-regno, li unuigis la uniton kaj formon de la ĉina mono. Li difinis, ke la ora monero estu supera, uzata en la rondo de regantoj kaj la bronza monero estu ordinara kun ideogramoj signifantaj "Duona Taelo". La monero estas ronda kun kvadrata truo en la mezo. De tiam la rondaj bronzaj nioncroj kuli kvadrata truo cirkulis 2000 jarojn en Ĉínío kaj estis anstataŭitaj de maŝinfaritaj kupraj moneroj nur en la 19-a jarcento.

Antaŭ Qin-dinastio la truoj de moneroj plejparte estis rondaj. Dum tiu de la monero kun ideogramoj "Duona Taelo" estis kvadrata, tio estas granda ŝangiĝo. La antikvaj ĉinoj opiniis, ke la ĉielo estas ronda kaj la tero kvadrata. La bronza monero en ronda formo kaj kun kvadrata truo aludas la ĉielon kaj teron. Oni diris, ke la Unua Imperiestro de Qin-dinastio muldigis la ĉielan volon kaj imperiestrecon en la monero: la ronda formo aludas la ĉielan volon kaj interna kvadrato imperiestrecon. Por faciligi portalon oni ŝnure interligis tiajn monerojn kaj portis ilin sur la talio.