Ĉina naciismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Studentoj kolektiĝas en Pekino dum la movado de la 4-a de majo.

Ĉina naciismo (en simpligita ĉina: 中国民族主义; en tradicia ĉina: 中國民族主義; en pinjino: Zhōngguó mínzú zhǔyì) estas formo de naciismo enradikiĝinta kaj en la Popola Respubliko Ĉinio kaj en la Respubliko Ĉinio, kiu asertas, ke la ĉina popolo estas nacio kaj promocias la kulturan kaj landan unuecon de ĉiuj ĉinoj. Ĝi estas tre diferenca al la Hana naciismo, kiu konsideras, ke pure Han-ĉinoj estas superaj al aliaj ekzistantaj etnoj (tipe minoritatoj) en Ĉinio. Laŭ la idealoj de la Tri Principoj de la Popolo de Sun Yat Sen, Ĉina naciismo estu formo de Civita naciismo konstruita sur unuigema valoro, sed tio estis nek agnoskita nek aplikita de sukcedantoj.

Ĉinaj naciismaj estroj Ĉiang Kai-ŝek (maldekstre) kaj Dro. Sun Yat-sen (dekstre).

La Ĉina naciismo aperis fine de la Dinastio Qing (1636–1912) reage al la humiliga malvenko en la Unua ĉina-japana milito kaj en la invado kaj rabado de Pekino fare de la Alianco de la ok nacioj. Ambaŭkaze, la sekvo devigis Ĉinion pagi financajn reparaĵojn kaj garantii specialajn privilegiojn por eksterlandanoj. La tutlanda bildo de Ĉinio kiel supera Ĉiela Imperio kiel la centro de la universo estis detruita, kaj last-momentaj klopodoj por modernigi kaj plifortigi la malnovan sistemon estis malsukcesaj. Tiuj last-momentaj klopodoj esti ple bone ekzempligitaj de Liang Kiĉao, malfrua Qing reformisto kiu malsukcesis reformi la Qing regadon en 1896 kaj estis poste elpelita al Japanio, kie li eklaboris por ideoj de Ĉina naciismo.

La sekvoj de la Unua Mondmilito kontinue formis la enhavon de la Ĉina naciismo. Kvankam Ĉinio estis aliĝinta al la Aliĝintaj Potencoj, Ĉinio estis denove severe humiligita de la Traktato de Versajlo de 1919 kiu transigis la specialajn privilegiojn kiujn iam havis Germanio al la Japana Imperio. Tio rezultis en la Movado de la 4-a de majo de 1919, kiu disvolvigis tutlandajn protestojn kiuj konsistigis la plifortigon de la Ĉina naciismo. Grand-skalaj militkampanjoj estritaj de la Kuomintango dum la Epoko de Militsenjoroj estis plifortigintaj provincajn militsenjorojn kaj akre reduktis specialajn privilegiojn por eksterlandanoj kiuj helpis pliajn plifortigojn kaj pligrandigis sentojn de la ĉina nacia identeco.

Post la Imperia Japanio estis venkitaj en la Dua Mondmilito, la Ĉina naciismo denove rekuperiĝis kiam Ĉinio rekuperis perditajn teritoriojn iam perditaj al Japanio, kiel Manĉurio kaj Tajvano. Tamen, la Ĉina Enlanda Milito, (kiu estis prokrastita pro la Japana invado) pluiĝis, damaĝe al la bildo de unuigita ĉina identeco. La komunistoj estis venkintaj en 1949, kiam la Kuomintango retiriĝis al Tajvano. Kun Mao Zedong, la Ĉina Komunista Partio ekuzis la ĉinan naciismon kiel politika ilo. Uzante ĉinan naciismon, la Ĉina Komunista Partio eksubpremadis separatismajn kaj secesionismajn sintenojn en Tibeto kaj inter Ujguroj, nome Tjurka minoritato en la for-okcidenta provinco Ŝinĝango, afero kiu pluas ankoraŭ. Nuntempe, speciale pro la ŝanĝo de la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio, la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de la Popola Respubliko Ĉinio ofte citas ideojn de Ĉina naciismo responde al gazetara demandaro prie.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]