Ĉina novjara festo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la ĉina kvartalo de Londono, feste dekorita por la ĉina novjara festo
la ĉina "kuireja dio"

La ĉina novjara festo (ĉine 春節 / 春节, vidu sube) aŭ luna novjaro konsideriĝas la plej grava festotago de la ĉina kulturo kaj laŭ la ĉina kalendaro komencas la novan jaron.

Tamen nek en la Popola Respubliko Ĉinio nek en Tajvano ĝi nuntempe situas ĉe la fakta jarkomenco, ĉar en ambaŭ ŝtatoj ekde la komenco da la 20-a jarcento uziĝas la gregoria kalendaro. Pro la tradicia lunsuna kalendaro la festo okazas dum la tago de novluno inter la 21-a de januaro kaj la 21-a de februaro.

La novjara festo celebriĝas unuavice en orienta Azio (Ĉinio, Tajvano, Vjetnamio, Koreio, Mongolio, ĝis la jaro 1873 ankaŭ en Japanio), aldone tamen ankaŭ tutmonde en regionoj kun grandaj nombroj da ĉindevenaj loĝantoj (Tajlando, Singapuro, Malajzio, Indonezio, Filipinoj, Bruneioj, okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko). Ofte temas pri festoj en la specife ĉinaj kvartaloj de grandaj urboj, la "Chinatowns", kiuj ofte pro sia politika, geografia kaj ankaŭ kultura distanceco de Ĉinio, aparte sekve de la kultura revolucio, evoluis proprajn novjarajn tradiciojn.

Ankaŭ aliaj etnaj grupoj kiel ekzemple mongoloj, koreoj, miaoj, vjetnamoj, butananojnepalanoj, kiuj influiĝis kulture, religie aŭ lingve pere de Ĉinio, transprenis certajn elementojn aŭ la daton de la ĉina novjara festo. La kutimoj do laŭ regionoj povas tre malsami. En Tibeto la novjara festo kutime festiĝas unu monaton post la celebrado en Ĉinio.

Temas pri plurgeneracia familia, parencara festo. Ĉar multaj ĉinoj laboras eksterlande, sed plej multaj familianoj troviĝas en Ĉinio (respektive Tajvano), kaj ankaŭ ene de Ĉinio pro la pli alta bezono je laboristoj ĉe la sudĉina marbordo multaj familioj estas dividitaj, ĉiujare okaze de la festo ekestas la tutmonde plej granda regula amasa vojaĝado. La ekster siaj hejmregionoj laborantaj ĉinoj kutime ŝparas siajn kompletajn feriotagojn, por okaze de la festo havi liberajn tagojn almenaŭ dum du semajnoj, se eble dum pli da tempo. Ĉar dum la festo en la hejmregiono priparoliĝas la familiaj interesoj kaj parte ofertatas novaj laborpostenoj, kromefiko de la amasa vojaĝado estas, ke en iuj jaroj ĝis triono de la festantaj ĉinoj ne plu revenas al la antaŭa laboro. Tiun faktoron la entreprenoj, konstruejoj kaj aliaj laborejoj en sudokcidenta Azio tute sobre antaŭvidas en siaj laborlokaj kalkuloj.

Lokaj nomoj[redakti | redakti fonton]

  • ĉine - 春節 / 春节 pinjine chūnjié, "printempa festo"; 農曆新年 / 农历新年, pinjine nónglì xīnnián; 過年 / 过年, pinjine gùo nián
  • koree - 설날 Seolnal, 구정 Gujeong
  • vjetname - Tết, Tết Nguyên Đán
  • japane - 旧正月 Kyūshōgatsu (ne festate en Japanio)

Dato[redakti | redakti fonton]

dato de la novjara tago jara nomo
5-a de februaro 2000 龍 jaro de la metala drako (庚辰 gēngchén 17)
24-a de januaro 2001 蛇 jaro de la metala serpento (辛巳 xīnsì 18)
12-a de februaro 2002 馬 jaro de la akva ĉevalo (壬午 rénwǔ 19)
1-a de februaro 2003 羊 jaro de la akva kapro (癸未 guǐwèi 20)
22-a de januaro 2004 猴 jaro de la ligna simio (甲申 jiǎshēn 21)
9-a de februaro 2005 雞 jaro de la ligna koko (乙酉 yǐyǒu 22)
29-a de januaro 2006 狗 jaro de la fajra hundo (丙戌 bǐnĝū 23)
18-a de februaro 2007 猪 jaro de la fajra porko (丁亥 dīnghài 24)
7-a de februaro 2008 鼠 jaro de la tera rato (戊子 wùzǐ 25)
26-a de januaro 2009 牛 jaro de la tera bovo (己丑 jǐchǒu 26)
14-a de februaro 2010 虎 jaro de la metala tigro (庚寅 gēngyín 27)
3-a de februaro 2011 兔 jaro de la metala leporo (辛卯 xīnmǎo 28)
23-a de januaro 2012 龍 jaro de la akva drako (壬辰 rénchén 29)
10-a de februaro 2013 蛇 jaro de la akva serpento (癸巳 guǐsì 30)
31-a de januaro 2014 馬 jaro de la ligna ĉevalo (甲午 jiǎwǔ 31)
19-a de februaro 2015 羊 jaro de la ligna kapro (乙未 yǐwèi 32)
8-a de februaro 2016 猴 jaro de la fajra simio (丙申 bǐngshēn 33)
28-a de januaro 2017 雞 jaro de la fajra koko (丁酉 dīngyǒu 34)
16-a de februaro 2018 狗 jaro de la tera hundo (戊戌 wùxū 35)
5-a de februaro 2019 猪 jaro de la tera porko (己亥 jǐhài 36)

Ĉar la ĉina kalendaro kontraste al la gregoria kalendaro estas lunsuna kalendaro, la ĉina novjaro ĉiam okazas je alia tago. Al ĝi kontrastas la je la gregoria kalendaro orientita "okcidenta novjara festo" (新, pinjine Xīnnián).

La ĉina kaj ankaŭ la vjetnama (Tết Nguyên Đán) novjaraj festoj okazas dum la dua novluno post la vintra solstico, do inter la 21-a de januaro kaj la 21-a de februaro. En la tre maloftaj kazoj, ke enŝovita monato devus esti aldonita antaŭ la dekunua aŭ dekdua monato de la antaŭa jaro, la dato povus ŝoviĝi al la tria novluno post la vintra solstico. Tio, se entute, okazos dum la jaro 2033. Tamen laŭ la ĉina tradicio ĝis nun ankoraŭ neniam la unua, dekunua aŭ dekdua monato estis duobligitaj, kaj ne ĉiuj ĉinoj konsentas pri la aldono de enŝovita monato tiujare.

Al la novjara festo laŭ la ĉina astrologio ligiĝas la cikla ŝanĝo inter la dekdu diversaj "teraj branĉoj": La 7-a de februaro 2008 komenciĝis la ĉina jaro de la ratoshŭ. Aldone pro la kombino kun la dek "ĉielaj trunkoj" ekestas 60-jara ciklo. Aktuale temas pri la ĉiela trunko "tero kaj Yáng" 戊 . La jaro de la rato komenciĝinta la 7-an de februaro 2008 estis la jaro 戊子 wùzǐ (numero 25) de la 78-a sesdekjara ciklo kaj entute la jaro 4705 de la ĉina kalendaro.

Mitologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ antikva legendo, hommanĝanta monstro ĉiujare venis el la montaro (aŭ laŭ alia legenda variaĵo el la oceano), por mortigi kaj manĝi homojn post la tutvintra dormo. Por protekti sin kontraŭ la "jara monstro" (年獸 / 年兽, pinjine Niánshòu), la homoj bruis, flamigis fajrojn kaj kolorigis ĉion ruĝe, ĉar la monstro laŭdire timu la ruĝan koloron kaj laŭtan bruon. La forpelo de la monstro nomatas „Guònián“, "foriro de la jara monstro" (過年 / 过年), kio celas la foriron de la malnova jaro.

"leona danco" dum la ĉina novjara festo en Novjorko dum 2008

La legendo pri "leona danco" (舞龍 / 舞龙, pinjine Wǔlóng, signifo fakte "draka danco"), kiu aparte celebriĝas dum la novjara festo, temigas antikvan imperiestron de la dinastio Qing, kiu nomiĝis Qianlong (Ch'ian Lung). Iun nokton la imperiestro havis strangan sonĝon. Li sonĝis pri mita estaĵo, el kies kapa centro elstaris korno kaj kiu staris vidalvide de la imperiestro. Tiu sentis timon, la kreaĵo tamen nur rigardis lin kaj post mallonga ekbrilo de la okuloj malaperis. La imperiestro tuj post la vekiĝo vokis siajn klerulojn kaj servistojn, kaj komencis esplori la signifon de la sonĝo kaj de la estaĵo. Liaj subuloj fine venis al la konkludo, ke povus temi pri leono kaj ke la mita estaĵo volis komprenigi al la imperiestro, ke ĝi samrangus kun li. Sekve la imperiestro nomis tiun leonon Ruiŝi (瑞狮 / 瑞獅, pinjine ruìshī, "leono de feliĉo"), kaj ĉe la enirejoj de multaj ĉinaj palacoj kaj temploj ekde tiam staras ŝonaj gardaj leonoj. Iom poste la loĝantoj de la urbo Lingnan en la provinco Guangdongo kreis novan leonon, kiun ili tamen nomis Fuŝan Ŝi. Por vivigi tiun leonon, diversaj reprezentantoj de batalaj artoj eksperimentis per variaj koreografioj de dancaj paŝoj. Tiel iom post iom ekestis propra formo de danco, kiu ĝis la nuntempo restis konata sub la nomo "leona danco".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]