Ĉina virina nacia teamo de futbalo
Aspekto
| Ĉinio | ||
|---|---|---|
| asocio | 中國足球協會 / 中国足球协会 Ĉina Futbal-Asocio | |
| konfederacio | AFC | |
| manaĝero | Li Xiaopeng | |
| golreĝino | Sun Ŭen (120) | |
| FIFA kodo | CHN | |
| unua matĉo | 1986 | |
| plej granda gajno | 1995 | |
| plej granda perdo | 2004 | |
| Virina Futbala Mondpokalo | ||
| aperoj | 5 (unua en 1991) | |
| plej bona rezulto | Finalo 1999 | |
| Azia Virina Futbal-Ĉampionado | ||
| aperoj | 12 (unua en 1986) | |
| plej bona rezulto | Ĉampiono okfoje | |
La ĉina virina nacia teamo de futbalo reprezentas sian landon, Ĉinion, en internaciaj turniroj de virina futbalado. Ĝi estas la oficiala nacia elekto de la Ĉina Futbal-Asocio - ĉine tradicie中國足球協會, simpligite 中国足球协会, pinjine Zhōngguó Zúqiú Xiéhuì. La teamo interalie en 1999 atingis la duan pozicion en la Virina Futbala Mondpokalo, kaj okfoje iĝis Azia Virina Futbal-Ĉampiono. En la Somera Olimpiko 1996 la teamo gajnis la arĝentan medalon.
