Ĉindasvinto
| Flavius Chindasvindus Rex rex Visigothotum (563-653) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Ikonografia bildo de Ĉindasvinto, sukcedinto de la reĝo Tulgo, Prado-Muzeo.
| |||||
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 563 en Iberia duoninsulo | ||||
| Morto | 30-a de septembro 653 en Monaĥejo San Román de Hornija, Provinco Valadolido, Kastilio kaj Leono | ||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Reciberga (en) | ||||
| Infanoj | Recesvinto, Ervigio, Teodofredo (en) | ||||
| Parencoj | Favila (mul) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | suvereno | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ĉindasvinto aŭ Flavius Chindasvindus Rex estis visigota reĝo de Hispanio, de 642 ĝis sia morto en 653. Li sukcedis Tulgon, de kiu li prenis la tronon per puĉo. Li estis elektita de la nobeloj kaj sanktoleita de la episkopoj la 30-an de aprilo 642.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Malgraŭ sia granda aĝo (li jam estis 79-jaraĝa kaj veterano de la Leovigildaj kampanjoj kaj la religiaj ribeloj post la devigitaj konvertiĝoj al la Arianismo) lia tirana kaj kruela karaktero igis la sacerdotaron kaj nobelaron submetiĝi al li pro timo de ekzekuto kaj ekzilo.

Li plifirmigis sian kontrolon per antaŭmalhelpado de supozebla ribelo: en mallonga tempodaŭro li ekzekutis pli ol 200 gotojn el la plej noblaj familioj kaj 500 pliajn el la malgranda nobelaro. Krome, li aranĝis la forpelon de multaj eblaj kontraŭuloj kaj la konfiskon de iliaj posedaĵoj.
Ĉio ĉi okazis antaŭ ol iu ajn ribelo efektive okazis kaj sen ia ajn enketo aŭ proceso aŭ, cetere, fakta kredo, ke ribelo estis baldaŭ okazonta.
La Sepa Koncilio de Toledo, okazinta la 16-an de oktobro 646, konsentis kaj subtenis liajn agojn, plifortigante la punojn aplikitajn al tiuj, kiuj ribelis kontraŭ la reganto kaj etendis ilin eĉ al membroj de la sacerdotaro.
Sufokante ĉian opozicion, li alportis pacon al la regno kaj ordogradon nekonatan antaŭe. Por daŭrigi sian heredaĵon, li kronigis sian filon Recesvinto, laŭ instigo de Braŭlio de Zaragozo (585-651), kunreĝo la 20-an de januaro 649 kaj provis establi, kiel multaj faris antaŭe, heredan monarkion. Lia asociita filo estis ekde tiam la vera reganto de la visigotoj, prezidante en la nomo de lia patro ĝis 653, la mortojaro de Ĉindasvinto.
Malgraŭ la vigla kaj militema naturo de siaj politikaj agadoj, Ĉindasvinto estas registrita en religiaj analoj kiel granda bonfaranto de la eklezio, donacante multajn terojn kaj donante privilegiojn al klerikoj.
Li plibonigis la publikajn terposedaĵojn per la konfiskitaj havaĵoj de la senposedigita nobelaro kaj ankaŭ per plibonigitaj impostadometodoj. En la milita kampo, li entreprenis kampanjojn kontraŭ ribelemaj eŭskoj kaj luzitananoj.
Li nuligis la kontraŭjudajn leĝojn de sia antaŭulo, Tulgo, kaj ĉesigis politikojn devigantajn judojn konvertiĝi al kristanismo aŭ elmigri. Tamen, li ja devigis la leĝon, ke ĉiuj kristanoj partoprenantaj judajn tradiciojn estu mortigitaj. Oni kredas, ke tio celis ĉesigi konvertiĝojn al judismo.
Li promulgis multajn leĝojn traktantajn civilajn aferojn. Kun la helpo de Braŭlio, episkopo de Zaragozo, li komencis la ellaboradon de teritoria leĝkodo por kovri kaj la gotajn kaj la hispan-romiajn loĝantarojn.
Skizo de tiu verko, la Liber Iudiciorum, estis promulgita en la dua jaro de lia regado. Tiu verko estis plibonigitan dum la resto de lia regado kaj estis finita de lia filo en 654. En 643 aŭ 644 ĝi anstataŭis kaj la Brevieron de Alariko uzatan de la indiĝenoj kaj la Kodekson de Leovigildo uzatan de la gotoj.
Laŭ Edward Gibbon, dum lia regado, islamaj rabatakantoj komencis ĉikani Iberion: "Jam en la tempo de Otmano (644–656), iliaj pirataj eskadroj detruis la marbordon de Andaluzio". Tamen, ĉi tiu interpreto prezentas problemon malfacile supereblan: la islamaj Raŝidunoj ankoraŭ luktis por konkeri Tripolitanion en la nuna Libio.
Ĉindasvinto pasigis la lastajn jarojn de sia vivo, kiel tiom da mezepokaj monarkoj faris, en agoj de pieco por lia senmorta animo. Li komisiis Sanktan Fruktuozon de Braga konstrui la monaĥejon de San Román de Hornija ĉe la Doŭro, kun la intenco havi ĝin enhavanta sian tombon. Liaj restaĵoj ripozas tie apud tiuj de lia edzino, Riciberga (605-646). Tamen, Eŭgeno la 2-a, episkopo de Toledo, eldonis juĝon pri la vivo de ĉi tiu reĝo skribante la jenan surskribon:
|
Heredaĵo
[redakti | redakti fonton]Ĉindasvinto estis sukcedita de sia plej aĝa filo, Recesvinto, kiu daŭrigis liajn reformojn. Pli juna filo, Teodofredo (645-702), estis blindigita de Vambo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]| Antaŭe: | Ĉindasvinto | Poste: |
|---|---|---|
| Tulgo (639-642) | 17-an de aprilo 642 - 30-an de septembro 567 | Recesvinto (20-an de januaro 649 - 1-an de septembro 672) |


