Ĉinghŭa Universitato
Ĉinghŭa Universitato | ||
---|---|---|
La Malnova Pordego estas simbolo de Ĉinghŭa Universitato.
| ||
moto | 自强不息、厚德载物 Memdisciplino kaj socia devontigo | |
fondodato | 30-a de marto 1911 | |
Situo | ||
Geografia situo | 40° 0′ 0″ N, 116° 19′ 36″ O (mapo)40116.32666666667Koordinatoj: 40° 0′ 0″ N, 116° 19′ 36″ O (mapo) | |
retejo | https://www.tsinghua.edu.cn/en/ Oficiala retejo | |
Listoj | ||
Membro de: | ||
• TIME (Top Industrial Managers for Europe ) • Ligo de Naŭ Universitatoj • OpenPOWER Foundation • BRICS Universities League • arXiv • Double First Class University Plan • Plan 111 vd | ||
Filiita al: | ||
• Ministerio pri Eduko de Popola Respubliko Ĉinio • Projekto 985 • Projekto 211 vd | ||
Filioj: | ||
• Sinergetic Innovation Centre for Advanced Materials • Tsinghua University School of Life Sciences • Tsinghua University Department of Industrial Engineering vd | ||
| ||
Ĉinghŭa Universitato aŭ Tsinghua Universitato (en ĉina =清华大学) estas grava publika esplor-universitato en Pekino, Ĉinio, kaj membro de la Ligo C9 de ĉinaj universitatoj. Ĝi estas ankaŭ membro de la Duobla Unuaklasa Universitatplano, la Projekto 985 kaj la Projekto 211.[1][2] Ekde sia establado en 1911, ĝi produktis multajn elstarajn estrojn kaj gravulojn en scienco, inĝenierado, politiko (kiel la regantoj Ĵu Ronĝi, Hu Jintao kaj Xi Jinping), negocoj, akademio kaj kulturo.[3][4]
Ĉinghŭa Universitato estis rangigita la 15a plej bonkvalita universitato en la mondo fare de QS World University Rankings,[5] kaj la 1a en Azio fare de THE Asia University Rankings kaj de U.S. News and World Report.[6][7]
Nun ĝi servas por pli ol 50 000 studentoj kun pli ol 3 500 profesoroj.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ "Best universities in China 2018", Times Higher Education, 6a de Septembro 2017.
- ↑ World University Rankings. Alirita 15a de Julio 2015.
- ↑ Bo, Zhiyue, "The Rise of a New Tsinghua Clique in Chinese Politics", The Diplomat. Kontrolita 2018-06-29. (en-US)
- ↑ "How 'China's MIT' drives the country's technology ambitions", South China Morning Post. Kontrolita 2018-06-29. (angle)
- ↑ Tsinghua University (angle) (2015-07-16). Alirita 2020-10-21.
- ↑ Tsinghua University ranked No 1 in Asia-Pacific in first for China (angle) (2019-02-21). Alirita 2020-12-01.
- ↑ US News & World Report Best Global Universities Rankings: 2022 Best Global Universities in Asia. Alirita 26a de Oktobro 2021.