Ĉinia sito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉinia sito
Ĉinia sito
Ĉinia sito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sitedoj Sittidae
Genro: Sitta
Specio: S. villosa
Sitta villosa
(Verreaux, 1865)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĉinia sito estas eta paseroforma birdo. Ĝi apartenas al sita genro. Simile kiel aliaj membroj de sitedoj (krom roka sito kaj persia sito) ĝi loĝas en arbaraj aŭ arbar-similaj teritorioj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas nemigranta birdo. Ĝi loĝas en zono de meza Ĉinio ĝis Pacifiko tra norda kaj suda Koreo.

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Ĝi manĝas insektojn.

Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas kapablecon, kiel aliaj sitoj - grimpi "kaposuben" sur la trunkoj de arboj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Grandeco de la birdo estas inter 6,3 -7,5 cm. Iom ete malpligranda ol parenca Junana sito. Koloraĵo: La korpo de la birdo estas griza supre kaj blanka sube kaj bruneca plej sube. Kapo estas nigra (nur viro) kun nigra okulstrieto. Inter ili super okulo estas blanka supraokula strieto. Vangoj estas blankaj.

Rilatoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas parenca kun aliaj "supercilaj" (havantaj blankajn superokulajn strietojn) sitedoj - S. ledanti, S. whiteheadi, S. canadensis, S. yunnanensis kaj S.kruperi.

Libroj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.