Ĉinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Ĉinio (apartigilo), Ĉina Popola Respubliko kaj Respubliko de Ĉinio.
Ĉinio

Tradicia ĉinlingvo:   中國  Simpligita ĉinlingvo:   中国

Tradicia ĉinlingvo: 中國

Simpligita ĉinlingvo: 中国

Zhongwen.svg Tiu ĉi artikolo enhavas ĉinan tekston.
Sen taŭgaj subteniloj vi povas vidi demandsignojn, kvadratojn aŭ aliajn signojn anstataŭ ĉinaj karakteroj.

Ĉinio, aŭ Ĉinujo, estas vidita diversmaniere kiel antikva civilizo en Orienta Azio, kiu profunde kulture influis kelkajn najbarajn landojn kaj naciojn, aŭ kiel la modernaj nacioj kiuj estas daŭrigo de la civilizo.

Kun preskaŭ 4 000 jaroj da kontinua historio, Ĉinio estas unu el plej malnovaj civilizoj de la mondo.[1][2][3] Antaŭ la 19-a jarcento, ĝi posedis unu el la plej altnivelaj socioj kaj ekonomioj en la mondo,[4][5] sed en la civila malstabileco de ĝia fina dinastio, ĝi maltrafis la Industrian Revolucion kaj regresis en graveco. En la 19-a kaj 20-a jarcento, imperiismo kaj internaj militoj difektis la landon kaj ĝian ekonomion kaj alproksimiĝis la forfalo de imperia regulo.

En 1949, post la finiĝo de grava batalo en la Ĉina enlanda milito, aperis du ŝtatoj nomantaj sin "Ĉinio":

  • Flago de Tajvano La Respubliko de Ĉinio (RĈ), establita en 1912 en kontinenta Ĉinio, nun ofte Tajvano, regas super la insuloj de Tajvano kaj kelkaj periferiaj insuloj.

En la 1950-aj jaroj, ŝanĝo al ekonomiaj politikoj en Tajvano transformis la insulon en teknologio-direkte industriiĝintan ekonomion post periodo de altaj kreskigaj indicoj kaj rapida industriiĝo. En la Popola Respubliko en la 1970-aj jaroj okazis reformo nomata la "Kvar Modernigoj" - plibonigita agrikulturo, industrio, teknologio kaj defendo. Ĝi levis vivajn normojn kaj transformis la ŝtategon al rapide industriiĝanta monda superpotenco.[6][7] Malgraŭ tio, la ĈPR hodiaŭ ankoraŭ devas pritrakti la disiĝon inter riĉaj kaj malriĉaj ŝtatanoj, ekologia degenerado kaj serioza korupto.

Historie, la kulturo de Ĉinio etendiĝis trans Orienta Azio ĝenerale, kaj la ĉinan religion kaj skribsistemojn adoptis najbaraj landoj kiel Japanio, Koreio kaj Vjetnamio. Tra ĝia historio, Ĉinio estis la fonto de multaj gravaj inventaĵoj.[8] Ĝi havas ankaŭ unu el plej malnovaj skribsistemoj. Frua pruvo de homa setlado en la regiono estis trovita ĉe la Zhoukoudian-kaverno, unu el la plej fruaj sciataj specimenoj de Homo erectus, nun ofte nomata la Pekina Homo, kiu vivis proksimume antaŭ 300 000 ĝis 780 000 jaroj.[9]

Deveno de la vorto[redakti | redakti fonton]

La tradicia (supra) kaj simpliga(malsupra) ĉinaj karakteroj por "Ĉinio". La unua karaktero signifas "meza" aŭ "centra" kaj la dua karaktero signifas "lando".

Esperantaj nomoj[redakti | redakti fonton]

La esperanta vorto "Ĉinio", estas derivita orgine de Cin (چین), persa nomo por Ĉinio, kiu populariĝis en Eŭropo pro Marko Polo. Ĝi laŭvice estis derivita de la sanskrita vorto Cīna (चीन), uzita kiel nomo por Ĉinio jam en la jaro 150 p.K. [10]

Estas diversaj sciencaj teorioj koncerne al la deveno de ĉi tiu vorto. La tradicia teorio, proponite en la 17-a jarcento de la itala misiisto Martino Martini, estas ke "Ĉinio" devenas de "Qin" (秦 oni prononcas ĉin), por la Qin-dinastio, la unua dinastio de unuigita Ĉinio.[11] En la Mahabarato, la sanskrita vorto Cīna priskribas lokon apud Tibeto. Alia teorio estas ke ĉi tiu vorto estas derivita de Yelang, antikva reĝlando, kie estas nun Gŭiĝoŭo, kies loĝantoj nomas sin mem "Zina".[12]

En la frua Esperanto la kutima formo estis "Ĥinujo". La formoj "Ĉinujo" kaj "Ĉinio" forpuŝis ĉi tiun arĥaikan formon inter la du mondmilitoj. Al tio verŝajne kontribuis ankaŭ la tiam ĝenerala emo eviti la literon Ĥ, kvankam ĉi-okaze ĝi ne anstataŭiĝis per K kiel en la plej multaj aliaj okazoj.

Ĉinaj nomoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala nomo de Ĉinio ŝanĝiĝis kun ĉiu dinastio aŭ kun ĉiu nova registaro, la imperia registaro priskribis la nomon de sia imperia dinastio: la Imperio de la Granda Qing, Imperio de la Granda Ming, ktp. Tamen, la ofta nomo restis Zhōngguó (simpligite: 中国; tradicie: 中國; ankaŭ Chungkuo) tra dinastiaj ŝanĝoj. Tio ĉi tradukeblas kiel "Meza Reĝlando" aŭ "Centra Lando".

La nomo Zhōngguó unue aperis en la Klasiko de Historio (6-a jarcento a.K.) kaj estis uzita por priskribi la Zhou-dinastion, kiu kredis mem esti la centro de civilizo.

La uzo de Zhōngguó implicis aserton de politika legitimo kaj Zhōngguó estis uzita ofte de dinastioj, kiuj konsideris sin mem kiel la sola rajta posteulo de la antaŭaj ĉinaj dinastioj. Ekzemple, de 1127–1279 kaj la Jin-dinastio kaj la suda Song-dinastio asertis esti Zhōngguó. [13]

Zhōngguó estis uzita kiel ofta nomo por la Respubliko de Ĉinio (Zhonghua Minguo) post ĝia establo en 1912. Post kiam la komunistoj akiris regon de Ĉinio en 1949, ili establis la Ĉinan Popolan Respublikon (ĈPR). Rezulte, la ĈPR estas nun ofte konata kiel "Ĉinio" aŭ "Zhōngguó". La Respubliko de Ĉinio nuntempe estas ofte nomata "Tajvano".

Modernaj signifoj[redakti | redakti fonton]

En moderna lingvaĵo, "Ĉinio" havas tre diversajn signifojn laŭ la kategorioj de historio, etneco, geografio, kaj politiko. De historia starpunkto, "Ĉinio" temas pri la kontinua sistemo de dinastioj kaj reĝlandoj, kiuj komencis proksimume kun la Xia-dinastio kaj daŭras nuntempe kun la Ĉina Popola Respubliko kaj la Respubliko de Ĉinio. Etne, "Ĉinio" temas pri nacio de 56 etnoj, kiuj laŭ la ŝtata ideologio formu koheran tutaĵon, la ideo de Zhōnghuá Mínzú (中华民族), kiu estas simila en signifo al la Esperanto vorto ĉino. Geografie, "Ĉinio" estis uzita por priskribi vastan regionon en Orienta Azio, kiu limiĝas per la Himalajo sude, la mez-aziaj stepoj okcidente, Siberio kaj Mongolio norde, kaj la Pacifiko oriente. Politike, Ĉinio temas pri la du sendependaj registaroj de la ĈPR kiu regas Ĉefteran Ĉinion sed ne la insulo de Tajvano, kaj la Respubliko de Ĉinio kiu regas la insulo de Tajvano sed ne Ĉeftera Ĉinio. Ambaŭ asertas, sed ne havas, politikan regon super tuta Ĉinio. Makao, Honkongo kaj Tibeto estas politike parto de la ĈPR, sed por etno-historiaj kialoj ne rigardas sin kiel vere parto de Ĉinio. Sekve, la difino de Ĉinio povus estigi konflikto en tielaj lokoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Ĉinio.
Muzea kopio de la kranio de "Pekina Homo"
Muzea kopio de la kranio de "Pekina Homo"
Qin Shihuangdi, unua imperiestro de unuigita Ĉinio
Qin Shihuangdi, unua imperiestro de unuigita Ĉinio
Longquan porcelanaj pecoj de la 10-a – 11-a jarcento dum la Song-dinastio
Longquan porcelanaj pecoj de la 10-a – 11-a jarcento dum la Song-dinastio
Turo de la Malpermesita Urbo ĉe nokto; la palaco estis la loĝejo por la imperia familio de la Ming-dinastio ĝis la falo de la Qing-dinastio en 1912.
Turo de la Malpermesita Urbo ĉe nokto; la palaco estis la loĝejo por la imperia familio de la Ming-dinastio ĝis la falo de la Qing-dinastio en 1912.
Pu Yi, la lasta imperiestro de Ĉinio
Pu Yi, la lasta imperiestro de Ĉinio

Antikva Ĉinio estis unu el la plej fruaj centroj de homara civilizo. Ĉina civilizo estis ankaŭ unu el la malabunda, kiu inventis skribsistemon.[8] La aliaj estas Mezopotamio, la Induso-civilizacio, la majaoj kaj alia Mezamerikaj civilizoj, la Minoa civilizo de antikva Grekio kaj Antikva Egiptio.[14]

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Arkeologia montriĝo sugestas, ke la plej fruaj homedoj en Ĉinio estis datita de 250 000 al 2,24 milionoj da jaroj antaŭe.[15] La kaverno ĉe Zhoukoudian en Pekino havas fosiliojn (pekina homo), kiuj estas datitaj ĉe inter 300 000 ĝis 780 000 jaroj.[9] La plej frua montriĝo de plene moderna homo en Ĉinio originas de Liujiang gubernio en Gŭangŝio, kie kranio estis trovita kaj datita ĉe proksimume 67 000 jaroj antaŭe. Kvankam multe da polemikoj daŭras super la datado de la Liujiang restaĵoj,[16][17] parta skeleto ĉe Minatogawa en Okinavo Japanio estis datita ĉe 16 600 aŭ 18 250 jaroj antaŭe, tiel modernaj homoj verŝajne atingis Ĉinion antaŭ ol tiu tempo.[18]

Dinastia imperio[redakti | redakti fonton]

Laŭ ĉina tradicio, la unua dinastio nomiĝas Xia (ĉ. 2100–1600 a.K.), sed ĝi estis konsiderita mita ĝis sciencaj elfosaĵoj trovis frue bronzepokaj ejoj ĉe Erlitou en Henano en jaro 1959.[19] Arkeologoj poste malkovris urbajn ejojn, bronzaj artefaktoj kaj tomboj en Xia-aj lokoj (laŭ antikvaj historiaj tekstoj), sed ĝi estas neebla konfirmi, ke ĉi tiuj restaĵoj estas de la Xia sen skribaj rekordoj de la periodo.

La unua ĉina dinastio kiu lasis historiajn rekordojn, la feŭda Shang-dinastio (ĉ. 1600–1046 a.K.), loĝis laŭ la Flava Rivero en orienta Ĉinio de la 17-a al la 11-a jarcento a.K. La orakola osta skribo de la Shang reprezentas la plej malnovajn formojn de ĉina skribo trovita kaj la rekta prapatro de modernaj ĉinaj karakteroj uzita tra Orienta Azio.

La Shang estis venkata de la Zhou-dinastio (ĉ. 1045–256 a.K.), la plej longa dinastio en ĉina historio, kvankam ili tenadis centran aŭtoritaton nur ĝis la 5-a jarcento, kiam lia forto estis erozita malrapide de feŭda militlordo. Multaj sendependaj statoj poste elaperiĝis de la malfortigita Zhou stato kaj kontinue kondukis militon kun ĉiu alia en la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno. Je la tempo de la Periodo de Militantaj Regnoj estis sep potencaj suverenaj statoj, ĉiu kun ĝia propra reĝo, ministerio kaj armeo. Poste, la Qin stato sukcese konkeris la aliajn statojn, kaj centra aŭtoritato estis restarigita.

La unua vera unuigita ĉina dinastio estis la Qin-dinastio (221–206 a.K.), establita de Qin Shihuangdi, reĝo de la Qin stato. Qin Shihuangdi proklamis sin la "Unua Imperiestro" kaj faris multajn reformojn en la imperio, precipe la normigado de la ĉina lingvo kaj mezuroj. La dinastio daŭris nur dek-kvin jarojn, ĉar ĝia severa leĝismaj kaj absolutismaj politikoj baldaŭ kaŭzis vastan ribelon.

La Han-dinastio regis Ĉinion inter 206 a.K. kaj 220 p.K., kaj kreis daŭrantan hanan kulturan identecon. La Han-dinastio vastigas la limojn de la imperio atingi Koreion, Vjetnamion, Mongolion kaj Centran Azion, kaj ankaŭ establis la Silkan Vojon en Centra Azio.

Post la disfalo de la Han-dinastio, alia periodo de malunueco sekvis, inkluzive de la kavalireca periodo de la Tri Regnoj. Dum tiu ĉi periodo, rilatoj estis malfermitaj kun Japanio, kaj la ĉina skribsistemo estis enkondukita tien. Ĉinio estis reunuigita por mallonga periodo sub la Sui-dinastio (581–618), tamen la Sui estis efemera post malsukceso en milito kun la korea regno de Kogurjo, kiu malfortigis ĝin.

Sub la sekvantaj Tang (618 – 907) kaj Song (960 – 1279) dinastioj, ĉina teknologio kaj kulturo atingis ĝian altpunkton. La Tang estis ĉe la alto de potenco ĝis la mezo de la 8-a jarcento, kiam la Ribelo de An Shi detruis la prosperon de la imperio. La Song dinastio estis la unua registaro historie eldoni paperan monon kaj la unua ĉina imperio establis konstantan mararmeon. Inter la 10-a kaj 11-a jarcentoj, la loĝantaro de Ĉinio duobligis en grandeco. Ĉi tiu kresko resultis el vastigita riza kultivo en centra kaj suda Ĉinio kaj la produktado de abundaj manĝaĵoj superfluoj.

Ene de ĝiaj landlimoj, la Song-dinastio havis loĝantaron de kelkaj 100 milionoj da loĝantoj. Estis kulture riĉa periodo por filozofio kaj la artoj. Pejzaĝismo kaj portretismo estis alportita al novaj niveloj de matureco kaj komplekseco post la Tang-dinastio, kaj abunda riza kulturo kaj plia manĝaĵo. Filozofoj kiel Zhu Xi revigligis Konfuceismon kun nova raportado, inspiris budhismaj idealoj kaj emfazis novan organizon de klasikaj tekstoj, kiu kreis la kerna doktrino de Novkonfuceismo.

La Jŭan-dinastio (1271–1368) estis establita de la mongola imperiestro Kublajĥano en jaro 1271, kaj la lasta restaĵo de la Song-dinastio estis konkerita al la Jŭan en 1279. La imperio tiam estis la plej vasta lando en la mondo, atingis ĝis Eŭropo. Estis tiutempe ke venecia esploristo Marko Polo onidire estas veturinta al Ĉinio, kunveninta Kublajĥano-n kaj alportanta pli grandan konon de Orienta Azio al Eŭropo. Kamparano nomiĝis Ĵu Juanĵang renversis la mongolan Jŭan-dinastion en 1368 kaj fondis la sekvan ĉinan Ming-dinastion.[20]

La Ming-dinastio (1368–1644) estis ora epoko en Ĉinio, kiu havis tiutempe unu el la plej fortaj mararmeoj en la mondo, riĉa kaj prospera ekonomio kaj vigliĝo je arto kaj kulturo. Ming-dinastiaj filozofoj cetere kritikigis kaj vastigis Novkonfuceismon kun ideoj de individuismo kaj denaska moraleco, kiu havus treegan efikon sur japana kulturo. Ankaŭ dum ĉi tiu periodo Ĉeng He esploris grandan parton de la sciata mondo kun giganta imperia ŝiparo, atingis ĝis suda Afriko kaj eble eĉ pli fore. Frue en la Ming-dinastio, la ĉefurbo de Ĉinio estis movita de Nankino al Pekino, kaj Joseon Koreio ankaŭ fariĝis vasala stato de Ĉinio kaj adoptis ĝia Novkonfuceisma burokratia strukturo.

En 1644 Pekino estis maldungita de koalicio de ribelulaj fortoj sub Li Zicheng, negrava Ming oficialulo, kiu fariĝis gvidanton de la kamparana ribelo. La lasta Ming imperiestro faris suicidon kiam la urbo falis. La manĉura Qing-dinastio tiame aliancis kun la lastatempa Ming generalo Wu Sangui kaj renversis efemeran regulon de Li Zicheng, kaj poste prenis regon de Pekino, kiu fariĝis la nova ĉefurbo de la Qing-dinastio manĉua.

La Qing-dinastio (1644–1911) estis la lasta dinastio sur ĉina tero. En la 19-a jarcento la Qing-dinastio estis multfoje kaj longe invadita de imperismaj landoj, ĉefe de Anglio, Francio, Germanio, Rusio kaj Japanio. Opio produktita de brita kolonia Barato estis devigita al Ĉinio, kaj la Unua kaj Dua Opia Milito kun Britio malfortigis la regon de la imperiestro. Anglio kaj Francio invadis Ĉinion je la 2-a Opia Milito (1856–1860) kaj detruis la faman Imperia Ĝardeno. La sekve Traktato de Tjanĝino en 1856 kaj la Pekinaj Kongresoj de 1860, sub kiu Ĉinio estis devigita malfermi pli da ĝiaj havenoj al fremdlanda investo kaj ŝipoj kaj Hongkongo estis cedita al Britio, pli grande vundis la danĝere malforta imperio. Tiel, la "neegalaj traktatoj sistemo" estis establata. Pezaj kompensaĵoj devis esti pagataj de Ĉinio kaj pli da teritorio kaj rego estis transprenita de la fremduloj.[21] Eŭropa imperiismo estis katastrofo por Ĉinio.

La malfortigo de la Qing reĝimo kaj la malhonoro de la neegalaj traktatoj instigis la Tajpinga ribelo, kiu daŭris de 1851 ĝis 1862. Ĝi estis gvidata de Hong Xiuquan, kiu estis influata parte de idiosinkrazia interpreto de kristanismo. Hong kredis lin mem esti la filo de Dio kaj la pli juna frato de Jesuo. Kvankam la Qing fortoj estis poste venkinta, la civila milito estis unu el la plejsanga en homa historio, kun inter 20 milionoj da viktimoj (pli ol la totala nombro de mortiĝoj en la Unua mondmilito). Aliaj seriozaj ribeloj sekvis.

En la 19-a jarcento, koloniismo estis ĉe ĝia alto kaj ekis la granda ĉina diasporo. Ĉirkaŭ 35 milionoj da ĉinoj vivas en Sudorienta Azio hodiaŭ resulte.[22] La malsatego en 1876–79 mortigis inter 9 kaj 13 milionoj en norda Ĉinio.[23] De 108 a.K. al 1911 p.K., Ĉinio spertis 1,828 malsategojn,[24] aŭ unu jare, t.e. dum la imperio.[25]

Dum Ĉinio estis turmentata de kontinua milito, Meiji Japano sukcesis en rapida modernigo, kaj japanaj militistoj rigardis avide je Koreio kaj nordorienta Ĉinio. Ĉe la peto de la korea reĝo, la ĉina registaro sendis trupojn por helpi subpremi ribelon en 1894. Tamen, Japanio ankaŭ sendis trupojn al Koreio. Tio igis la Unua japana-ĉina milito, kiu rezultis perdon de Ĉina influo en la Korea duoninsulo kaj la cedo de Tajvano al Japanio.

La Guangxu Imperiestro en 1898 provis fari la imperion kiel moderna konstitucia monarkio laŭ la stilo de Meiji Japano, sed estis oponita de la Imperiestrino Ciŝji, kiu gvidis en puĉon kaj metis la Imperiestro sub hejmaresto. La Boksera ribelo en jaro 1900 kontraŭ fremdlandanoj en Pekino streĉis la lando eĉ pli grande.

De la frua 20-a jarcento, amasaj civilaj malordoj komenciĝis, kaj petoj por reformo kaj revolucio estis aŭdata tra la lando. Imperiestro Guangxu mortis, ankoraŭ sub hejmaresto, en 1908, suspekte nur unu tago antaŭ la morto de Imperiestrino Ciŝji. La sekvulo de Ciŝji estis elektata, lia dujara nevo Pu Yi, kiu fariĝis la Xuantong Imperiestro. Edzino de Guangxu, Longyu, tiame fariĝis regentinon, sed estis devigita signi la abdikon de Pu Yi post respublika puĉo en 1912, finante du mil jarojn da ĉina dinastia imperio.

Respubliko de Ĉinio (1912–49)[redakti | redakti fonton]

Flago de la Qing-dinastio
Flago de la Respubliko de Ĉinio
Suno Yat-sen kaj Chiang Kai-shek ĉe la fondaĵo de la Whampoa Militista Akademio. Flagoj de la Respubliko de Ĉinio kaj Kuomintango
Mapo de Respubliko de Ĉinio presita de Rand McNally & Co, en la jaro 1914.

Je la 1-a januaro 1912, la Respubliko de Ĉinio estis establita, finigante la Qing-dinastio. Sun Jatsen de la Kuomintango (la KMT aŭ Naciista Partio) estis proklamita provizora prezidanto de la respubliko. Tamen, la prezidanteco estis poste donita al Yuan Shikai, eksa Qing generalo, kiu certigis la transiron de la tuta Beiyang Armeo de la Qing al la revolucio. En 1915, Yuan proklamis sin "Imperiestro de Ĉinio", sed estis devigita abdiki kaj reveni la staton al respubliko kiam li konsciis, ke ambaŭ la popolo kaj liaj propraj Beiyang Armeo estis kontraŭ li.

Post la morto de Yuan Shikai en 1916, Ĉinio estis politike diŝiĝa, kun internacie agnoskita, sed preskaŭ senpova nacia registaro en Pekino. Militlordoj en diversaj regionoj ekzercis realan regon super iliaj respektivaj teritorioj. En la lasta 1920-aj jaroj, la Kuomintango, sub Ĉiang Kai-ŝek reunuiĝis la lando sub ĝia propra rego. La Kuomintango movis la ĉefurbon al Nankino kaj efektivigis "politikan tutoron", meza etapo de politika evoluado skizita en Sun Yat-sen por transformi Ĉinion en moderna, demokrata stato. Efike, la politiko tutoro signifis unu-partia regulo de la Kuomintango.

Flago de la Respubliko de Ĉinio

La Dua japana-ĉina milito (1937-1945) (parto de la Dua mondmilito) devigis maltrankvilan aliancon inter la Naciistoj kaj la Komunistoj, kaj kaŭzis ĉirkaŭ 20 milionoj da ĉinaj civilaj mortoj.[26] Kun la kapitulaco de Japanio en 1945, Ĉinio estis venkinta lando, sed financo elĉerpiĝis. Pro la malfido inter la Naciistoj kaj la Komunistoj okazis ree la Ĉina enlanda milito. En 1947, konstitucia regularo estis reestablita de la Kuomintango, sed la daŭranta civila milito igis efektivigo de la naciista konstitucio neebla en Ĉeftera Ĉinio.

Du ŝtatoj elmergiĝas (1949–nun)[redakti | redakti fonton]

Flago de la Popola Respubliko de Ĉinio

Post la venko en la Ĉina Interna Milito, la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) gvidita de Mao Zedong akiris regon de plejparto de la Ĉeftera Ĉinio. Je la 1-a de oktobro 1949, ili establis la Ĉinan Popolan Respublikon. La centra registaro de la Kuomintango gvidita de Chiang Kai-shek retiriĝis al la insulo Tajvano kaj kelkoj da pli malgrandaj insuloj kiel Kinmen kaj Matsu.

Mao Zedong proklamante la establon de la Ĉina Popola Respubliko en 1949.

En la 1950-aj jaroj okazis la Granda Saltego kaj en la sekvaj 1960-aj jaroj la Kultura Revolucio. La Granda malsatego rezultis proksimume 30 ĝis 36 milionojn da mortoj.[27]Post la morto de la unua generacio de gvidantoj de la Komunista Partio kiel Mao Zedong kaj Zhou Enlai, la ĈPR komencis efektivigantan serion da politika kaj ekonomia reformoj rekomenditaj de Deng Xiaoping. Poste ekde la 1990-aj jaroj rapidas la ekonomia evoluado en la ĉeftera Ĉinio.

Post-1978-aj reformoj en la ĉeftera Ĉinio gvidis al iom da malstreĉiĝo de rego super multaj areoj de socio. Tamen, la ĈPRa registaro ankoraŭ havas preskaŭ absolutan regon en la politiko, kaj ĝi kontinue serĉas forigi, kion ĝi perceptas kiel minacoj al la socia, politika kaj ekonomia stabileco de la lando. En 1989, la protestoj en Tian An Men Placo okazis. En 1997, Honkongo revenis denove al Ĉinio de Britio; kaj en 1999, Makao same de Portugalio.

Ekde 1949, la ĉeftera Ĉinio estas administrita de la Ĉina Popola Respubliko — unu-partia rego sub la gvidantaro de la Ĉina Komunista Partio—dum la insulo Tajvano kaj ĉirkaŭaj insuloj estas administritaj de la Respubliko de Ĉinio — demokrata multi-partia politiko. Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, ambaŭ statoj asertis, ke ĝi estas la unika laŭleĝa reganto de tuta Ĉinio. Post la Kuomintang-a retiriĝo al Tajvano en 1949, la Respubliko de Ĉinio daŭrigis oficialajn diplomatiajn rilatojn kun plejpartoj da landoj en la mondo, sed de la 1970-aj jaroj, la Ĉina Popola Respubliko akiris la plimulte da internaciaj diplomatiaj rilatoj.

En 1971, sub la UNa rezolucio 2758, la reprezentantoj de Chiang Kai-shek ĉe la Unuiĝintaj Nacioj estis elpelitaj de la interregistaraj organizoj. Kun la elpelo de la reprezentantoj de Respubliko de Ĉinio, la reprezentantoj de la Ĉina Popola Respubliko estis invititaj alpreni seĝon de Ĉinio je la UNa Sekureca Konsilio, la UN Ĝenerala Asembleo kaj aliaj konsilioj kaj agentejoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Pli lastaj provoj de la Respubliko de Ĉinio ree aliri al UN okazis. Tio ĉi estis barita de la Ĉina Popola Respubliko, kiu havas vetoan potencon en la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, aŭ malakceptita de la Unuecaj Nacioj Sekretariejo aŭ la komitato de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj respondeca pri tagordo de la Ĝenerala Asembleo.[28]

Nun la Respubliko de Ĉinio ne formale rezignis ĝian aserton pri sia aŭtoritato al Ĉinio, eĉ ne ŝanĝis siajn oficialajn mapojn, kiu inkludas la ĉefteran Ĉinion kaj la eksteran Mongolion.

Tamen, la RĈ ne faris ajnajn formalajn agojn ŝanĝi la nomon, flagon aŭ nacian himnon de la stato. Kiam li estis elektita kiel prezidanto, Ma Ying-jeou(Kuomintango) asertis ke, konstitucie, la ĉeftera Ĉinio estas la parto de la Respubliko de Ĉinio.[29] La Ĉina Popola Respubliko asertas same, ke ĝi estas la unika laŭleĝa reganta aŭtoritato de tuta Ĉinio, kiu, de la oficiala vidpunkto de la Ĉina Popola Respubliko, inkludas la insulon Tajvano.

Je la 50 jaroj, ambaŭ la Respubliko de Ĉinio kaj la Ĉina Popola Respubliko uzis diplomatian kaj ekonomian rimedon konkurenci por la internacia agnosko. Ĉar plejparto da internaciaj, interregistaraj organizoj observas la Unu-Ĉinia politikon de la Ĉina Popola Respubliko, la ĈPR estis kapabla premadi organizojn, kiel la Monda Sano Organizo kaj la Internacia Olimpika Komitato, rifuzi al oficiale agnoski la Respublikon de Ĉinio. Pro la Unu-Ĉinia politiko, landoj en la mondo estas premaditaj rifuzi aŭ tranĉi de diplomatiaj rilatoj kun la Respubliko de Ĉinio. Rezulte, 22 landoj de UN-membreco nuntempe daŭrigas oficialajn diplomatiajn rilatojn kun la Respubliko de Ĉinio, dum la vasta plimulto da UN-membroŝtatoj daŭrigas oficialajn diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko.

La Renkontiĝo Xi–Ma 2015 estis okazaĵo historie senprecedenca, kiam la ŝtatestroj de la Respubliko de Ĉinio (Ma Ying-jeou) kaj de la Popola Respubliko de Ĉinio (Xi Jinping) rekontiĝis en Singapuro je la 7-a de novembro 2015.[30].

Teritorio kaj medio[redakti | redakti fonton]

Teritoriaj ŝanĝoj de Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Teritoriaj ŝanĝoj inter malsamaj dinastioj en la historio de Ĉinio.
Kompara mapo deklarita teritorio de Ĉina Popola Respubliko kaj Respubliko de Ĉinio

Antaŭ la moderna socio ne ekzistis la teritoria divido kun la moderna teritoria, tamen oni vivis en la centra sfero de Ĉinio ĉirkaŭ la Flava Rivero baseno laŭ gentoj. Tie Huaxia gento agadis,ankaŭ Dongyi,Baiyue,Chu,Qiang,tibetano, ktp. Ekde Xia-dinastio, dinastio regule komencis. Kaj sekve de la Shang-dinastio kaj Zhou-dinastio, la teritorio plivastiĝis al la baseno de Jangzio. La unuiĝo de Qin-dinastio bazis kiel ĉefa kerna fundamento de Ĉinio kaj plivastigis la teritorion al Zhu Rivera baseno.Han-dinastio kaj la okcidenta Jin submetigis la Okcidentan Regionon al la regado de suvereno de la centra registaro. Sekve Ĉinio estis la longa disiĝa periodo norde kaj sude Sudaj kaj Nordaj Dinastioj. La disiĝa situacio je 100 jaroj finiĝis ĝis Sui-dinastio. Pro prospero kaj civilizacio, Tang-dinastio plivastigis la teritorion okcidenten ĝis la Meza Azio kaj norden ĝis la Ekstera Ĥingan-Montĉeno (Stanovoy Montĉeno). Kaj multaj landoj venis por tributi. Post la milita ĥoaso dum Kvin dinastioj kaj Dek regnoj,la teritorio de la Norda Song malvastiĝis. Yuan-dinastio ekregis Mongolion, Tibeton,Xinjiang-n kaj la parto de Siberio ĝis Eŭropo. La teritorio de Ming-dinastio malvastiĝis ree. Qing-dinastio denove regis Mongolion,Xinjiang-n kaj Tibeton kiel la nuna teritoria formo de Ĉinio. Poste pro la malforto de Qing-dinastio kaj multfoje invadita de eksterlandoj. Ĉinio perdis grandskalon da landteron, inkluzive de la nordo de Heilongjiang Rivero (Amuro) kaj la oriento de Wusuli Rivero kaj insulo Saĥaleno. Post la fondiĝo de Respubliko de Ĉinio, la ekstera Mongolio sendependiĝis je 1924, kiu malvastigis la teritorian nordon de Ĉinio ree. Respubliko de Ĉinio ne agnoskas tion ĝis nun,sed Ĉina Popola Respublko agnoskas tion sub premo de Stalino.

La novemisiita oficiala mapo de Respubliko de Ĉinio je 1988 ankoraŭ prenas la eksteran Mongolion kiel la parto de Ĉinio.

Nun Ĉinio havas:24 provincoj,5 aŭtonomaj regionoj, 4 municipoj, 2 Specialaj administraj regionoj, inkluzive de Tajvano, Penghu, Kinmen, Matsu.

Geografio kaj klimato[redakti | redakti fonton]

Satelita foto
Riza kampo sur terasoj,
en Junano
Neĝa montaro en Diqing,
en Junano

Ĉinio havas varian topografion plejparte kun altebenaĵoj kaj montoj en la okcidento, kaj ebenaĵo en la oriento.

Ĉefaj riveroj de okcidenta al oriento fluas, plejparte al la Pacifika Oceano; inter la grandaj riveroj nur Yarlung Zangbo (Bramaputro) fluas al la Hinda Oceano. La ĉefaj riveroj fluantaj al la Pacifika Oceano estas, de nordo al sudo: Heilongjiang (Amuro), nordoriente; Huang Ho (Flava Rivero), nord-centre; Jangzio (Blua Rivero), centre; Zhu Jiang (Perlorivero), sudoriente; Lancangjiang (Mekongo) sude.

En la oriento, laŭ la marbordoj estas la Flava Maro kaj la Orienta Ĉinio Maro estas vasta kaj densa aluvia ebenaĵo. En la nordo estas la Interna mongola altebenaĵo, herboriĉa ebenaĵo povas esti vidita. En la suda Ĉinio superregas montetoj kaj malaltaj montĉenoj. En la centra-oriento estas la deltoj, kie du gravaj riveroj de Ĉinio, la Flava Rivero kaj Jangzio.La plejparto da semotaŭga grundo de Ĉinio situas laŭ ĉi tiuj riveroj kaj tie estis la centro de gravaj antikvaj civilizacioj de Ĉinio. Aliaj gravaj riveroj inkluzivas la Perlan Riveron, Lancangjiang, Yarlung Zangbo kaj Heilongjiang. Yunnan Provinco estas konsiderita parto de la Granda Mekonga Subregiono, kiu ankaŭ inkludas Birmon, Laoson, Tajlandon, Kamboĝon kaj Vjetnamion.[31] Mekongo(nomite:Lancangjiang en Ĉinio) estas la internacia rivero.

La ĉefaj geografiaj trajtoj kaj regionoj de Ĉinio.

Troviĝas la plej alta montaro de la mondo Himalajo, kie estas plej alta pinto de terglobo Ĉomolungmo. La nordokcidento ankaŭ estas altebenaĵo kun pli da senpluva gobio kiel la Taklamakano dezerto, kiu estis vasta.

La paleozoika formacio de Ĉinio, nur escepte de la supra parto de la karbonia sistemo, estas maro, dum la Mezozoika kaj terciaraj tavoloj sedimentiĝis estuaro kaj sensala akvo,jen la tera origino. .

La klimato de Ĉinio varias tre. La somera temperaturo tage en la norda zono estas pli ol 30 Celsia gradoj kaj la vintra frosta severeco. La centra zono estas kontinenta klimato kun tre varma somero kaj malvarma vintro. La suda zono estas subtropika klimato kun tre varma somero kaj milda vintro.

Vidu artikolon Orient-himalajaj foliaj kaj koniferaj arbaroj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Centoj da gentoj ekzistis en Ĉinio dum sia historio. La plej granda gento en Ĉinio estas la Han.

Pliol tri jarmiloj, antaŭe multaj gentoj en Ĉinio estis ĉinigaj en Han identeco, kiu draste vastigis la grandecon intertempe en la Hanoj. Tamen, ĉi tiuj asimiloj kutime estas nekompletaj. Iuj ankoraŭ tenas siajn dialektojn kaj kulturojn resti en diversaj regionoj de Ĉinio. Pro tio ĉi, multaj Hananoj idente daŭrigis siajn lingvojn, kaj samtempe kultura tradicio ankoraŭ estas identiganta kiel same.

Pluraj naciecoj ankaŭ draste formis Hanan kulturon, ekz. la manĉura vestaĵo ĉipao fariĝis la "ĉineca" post la 17-a jarcento, anstataŭ la antaŭa han-stilo da vesto kiel la Hanfu. La moderna termino Ĉinia Nacio (Zhonghua Minzu) signifas la tutajn naciojn de Ĉinio.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

De mil jaroj, Ĉinio estas la lando kun la plejmulte da loĝantoj en la mondo.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Demografio de Popola Respubliko Ĉinio.

De 1950, loĝantoj grande multiĝas. Laŭplana gravedigo komenciĝis je la fino de 70 jaroj. Loĝantara strukturo altigas laborforton parte je alta nivelo da rilatumo en totola sumo de [32]: seksa malekvilibro, manko de laborforto por estonteco kaj loĝantara maljuniĝo kaj aliaj sociaj problemoj. Loĝantaro estas 1 358 560 000 en la interna landtero de Ĉinio je la 31-a de decembro 2008, novaj naskuloj je 1 600 milionoj, neta pliigo je 8 milionoj, loĝantara natura kreska procento je 0,9%.

Nacioj[redakti | redakti fonton]

Ĉinio estas lando kun multaj nacioj. La plej multnombraj nun estas hanoj, tibetanoj, manĉuroj, mongoloj, ujguroj, hujoj kaj ĝŭangoj. Oficiale sume temas pri 56 nacioj. Hanoj estas la ĉefa parto da nacio, kiu estas dissemita vaste tutlande, ĉefe amasige je la nordoriento, la Norda Ĉinio, la orienta Ĉinio, la Sudcentra Ĉinio, Gansuo, Ŝanŝio, Junano, Gŭiĝoŭo, Siĉuano, Ĉongĉingo ktp. Laŭ la statistiko de la Kvina Ĝenerala Popolnombrada Esplorado de Popola Respubliko de Ĉinio, en 2000 la loĝantara sumo de Ĉinio (inkluzive de la Ĉeftero de Ĉinio, Hongkongo kaj Makao) estis 1,29533 miliardoj. El ili 91,59 procentaĵoj estis hanoj kaj la aliaj 55 nacioj estas nomataj “nacimalplimulto”. El la ĉefaj nacimalplimultoj, tibetanoj loĝas ĉefe en Tibeto, Ĉinghajo, Siĉuano kaj Junano, manĉuroj ĉefe en la nordoriento kaj en multaj urboj de Ĉinio, mongoloj ĉefe en Interna Mongola Aŭtomona Regiono, ujguroj ĉefe en Ŝinĝango, hujoj ĉefe en Ningŝjao kaj ĝŭangoj ĉefe en Gŭangŝio. Aliaj nacimalplimultoj, ekz. mjaŭoj, kazaĥoj k. a. vivas en malsamaj lokoj de la lando.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Antikva Ĉinio havis disvolvitan agrikulturan ekonomion,kiu skalo estis ĉe la kapo en la mondo dum longa historia periodo.Historie, la ekonomio de antikva Ĉinio havis saman ciklon kun dinastiaj prospera kaj malprospera pro ŝanĝoj de natura medio kaj influoj de militoj.

Komence de Ming-dinastio, estis permesita komerci ŝipe foren al la oriento kaj la okcidento. De Qing-dinastio, Ĉinio firme defendis agrikulturan ekonomion, tamen tiam la okcidento jam realigis la Industrian Revolucion. Ĉina ekonomio postiĝis post la okcidento. De Opia Milito, la konservativa agrikultura ekonomio de Ĉinio renkontis grandan defion el la okcidento.

Ĉinio imitis disvolvitan procezon de la okcidenta industrio,kiu jam glate disvolvis de la fondiĝo de Respubliko de Ĉinio ĝis la komenciĝo de la milito inter Ĉinio kaj Japanio, malgraŭ pro diversaj ĝenaĵoj enlandaj kaj eksterlandaj dume. Post la finiĝo de la militoj inter Ĉinio kaj Japanio kaj la Ĉina civila milito,Ĉinio ekhavis longan kaj pacan disvolvitan periodon.

La ekonomio en la ĉeftero de Ĉinio estis planita ekonomio laŭ Sovetio je la fondiĝa komenco de Popola Respubliko de Ĉinio. La registaro rekvizicie aĉetis agrikulturaĵojn je malalta prezo por konstrui pezan industrion. La planita ekonomio de Mao Zedong estis la pinto je la saltega periodo, kiu suferis grande. Tio havis severan influon je ekonomia disvolvo, ĉe por Kultura Revolucio poste. Ekde la 1980 jaroj, Deng Xiaoping komencis la reformon,kiu prenas socialisman marketan ekonomion kaj reformis ekonomian sistemon. De 2008, MEP superas 44000 milionojn da usona doloro. Nun Ĉinio estas la tria ekonomia lando en la mondo. Oni ĝenerale opinias,ke Ĉinio nun estas plejrapide disvolviĝanta ekonomia ento tutmonde, sed pokapa malneta nacia produkto ankoraŭ estas je meza nivelo de la mondo. Kresko de ekonomio ĝenerale estas komercado al eksterlandoj je marborda region.

Hongkongo kaj Tajvano sub regado de Respubliko de Ĉinio estis du el kvar draketoj de Azio je 1970 jaroj. La ekonomia disvolvo en Tajvano dependas komercadon kun Japanio, Usono kaj aliaj okcidentaj landoj. La averaĝa kreskprocento de Tajvana ekonomio estas super 9% de la komenco de 1970 jaroj ĝis la Financa Krizo de Azio de 1990 jaroj. Hongkongo estas la ĉefa komerca fenestro al eksterlandoj de la fondiĝo de Popola Respubliko de Ĉinio de 1949 ĝis la 1980 jaroj.

La ekonomia rilato inter la ĉeftero de Ĉinio,Hongkongo, Makao kaj Tajvano estas nedisigebla pli kaj pli en la ekonomia tut-terglobigo.

Multaj analizistoj asertas ke Ĉinio estas unu el la eminentaj ekzemploj de ŝtata kapitalismo en la 21-a jarcento.[33][34]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĉina kulturo.
Peiligang-kulturo estas kulturo de frupeiroda neolitiko en Ĉinio,malkovrita en Peiligang vilaĝo de Xinzheng en provinco Henano

Ĉina kulturo,alinome Huaxia Kulturo, Huaxia Civilizacio, estas unu el la plej antikvaj civilizacioj tutmonde, kun jam 5000 jaraj historioj, estas ankaŭ plej longe kontinua civilizacio. Flava Rivera Baseno de la centra Cinio estas la regiono de kerna fonto por la ĉina kulturo. Yan Di (imperiestro Yan) kaj Huang Di (imperiestro Huang) fudamentis la Ĉinan kulturon, kiu maturiĝis tra la evoluo en la periodoj Yao (尧),Shun (舜),Yu (禹) kajXia, Shang, Zhou ktp. Helpe de arkeologio en la frua 21-a jarcento, en la baseno de Flava Rivero estis malkovritaj la antikvaj restaĵoj de Peiligang-a kulturo kaj Jiahu-a kulturo de la frua periodo de Neolitiko, Yanshao-kulturo de Neolitiko kaj Longshan-kulturo en la malfrua periodo de Neolitiko. Erlitou-kulturo transpasinte Neolitikon kaj Bronzepokon. Ekde 10000 jaroj antaŭ nia erao ĝis 7000 jaroj antaŭ nia erao, la baseno de Flava Rivero jam eniris en la primitivan klanan socion de la primitiva agrikulturo, brutobredo, kaj metio ĉefe, kaj fiŝado krome. La skribaj simboloj malkovritaj tie similas kiel Orakola Osta Skribo de 3000 jaroj antaŭ nia erao malkovrita en Anyang de provinco Henano. Tre famaj kulturoj ankaŭ estas Hemudu-kulturo kaj Sanxingdui-kulturo.

La ortodoksa Ĉina kulturo havas ideon honori imperiestron kaj malhonori ĉirkaŭlandon. La normo ne je gento, sed je kulturo. Se viro (aŭ virino) akceptas Huaxia-kulturon, li (aŭ ŝi) rajtas edz(in)iĝi en Ĉina kulturo. Tiu ĉi ideo igas Ĉinan kulturon granda kaj unueca.[35]

Ĉina kulturo disvastiĝis sekvinte super la centrlandan imperion, precipe post la unuiĝo de dinastio Qin. En la longa historia evoluo, Ĉina civilizacio kununuiĝis kun diverslokaj kulturoj, eĉ kun la kulturo de nomada gento en la nordo.

Wang Yangming, tre influa Nov-Konfuceano

Konfuceismo estis la oficiala filozofio dum historio de plejparto de Imperia epoko de Ĉinia historio, kaj majstreco de konfuceaj tekstoj estis la primara kriterio por eniro en la imperia burokratismo. Tradiciaj valoroj de Ĉinio estis derivitaj de diversaj versioj de Konfuceismo; nombro de pli da absolutismaj trostreĉiĝoj de penso ankaŭ estis influa, kiel juristo (filozofio).

Estis ofte konflikta inter la filozofioj, ekz. la Nov-Konfuceismo de Song-dinastio kredis, ke juristo devias de la originala spirito de Konfuceismo. Ekzamenoj kaj meritokratio restas tre valorecaj. En lastatempaj jaroj, nombro de Nova Konfuceismo (ne esti konfuzita kun Nov-Konfuzeismo) rekomendis, ke demokrataj idealoj kaj homaj rajtoj estu tre kongruaj kun tradiciaj konfuceaj "aziaj valoroj".[36]

Kun la altiĝo de eŭropa ekonomia kaj militista potenca komenco en la mezo de 19-a jarcento, ne-ĉinaj sistemoj de socia kaj politika organizo akiris adeptojn en Ĉinio. Je tiuj valoroj, reformistoj estis tute malakceptitaj pro kultura heredaĵo de Ĉinio, dum aliaj serĉis kombini la fortojn de ĉina kaj eŭropa kulturoj. En esenco, la historio de la 20-a jarcenta Ĉinio estas unu el eksperimentado kun novaj sistemoj de socio, politiko kaj ekonomio, kiuj permesus por la reintegrigo de la nacio en la maldormo de la dinastia disfalo.

La tradicia Ĉina kulturo profunde influas najbarajn landojn,ekz. Japanio, Koreio, Vjetnamio ktp, kaj ĝi ĉerpis el eksteraj kulturoj. Budaismo el antikva Hindio estis ĉefa ekzemplo. Ekde Opia Milito, la tradicia Ĉina kulturo havis severan konflikton kun Eŭropa civilizacio.

Tajvano, Hongkongo kaj Makao bone konservas la Ĉinan kulturon.

Artoj, esplorado kaj literaturo[redakti | redakti fonton]

Bambua libro-kopio de Sun Tzu-a La Arto de Milito.

Ĉina skribo havis variajn stilojn dum ĉina historio. Pli da dek mil da antikvaj skribaj dokumentoj ankoraŭ ekzistas, de orakolaj ostoj al ediktoj de Qing-dinastio. Ĉi tiu literaturo emfaze influis la ĝeneralan percepton de kultura rafineco en Ĉinio, ekz. la vidpunkto ke ĉinia kaligrafio estis pli alta arto ol pentraĵo aŭ dramo. Manuskriptoj de la klasikaĵoj kaj religiaj tekstoj (plejparte de konfuceano, taoisto kaj budaisto) estis manskribitaj per peniko.

Kaligrafio poste fariĝis komercata, kaj la skribaĵoj de famaj artistoj fariĝis estimataj posedaĵoj. Ĉina literaturo havas longan pasintecon; la plej frua klasika laboro en Ĉino, la Yijing (易经) aŭ Libro de Ŝanĝojdatis je ĉirkaŭ 1000 a.K. Vigla filozofio dum la Periodo de Militantaj Regnoj elproduktis tiajn rimarkindajn laborojn kiel konfuceaj La Analektoj kaj Laozia Tao Te Ching. Dinastiaj historioj estis ofte skribataj, komencis kun Sima Qian Registroj de la Historiografio, kiu estis skribita de 109 a.K. al 91 a.K.

Laŭ La Rivero Dum Serena Festo la ĉefurbo de Song-dinastio Dongjing Bianliang (nuna Kaifeng en provinco Henano)

Tang-dinastio spertis poezian floradon. Kvar Grandaj Klasikaj Romanoj de ĉina literaturo estis skribataj dum la Ming kaj Qing dinastioj. Tipografio movebla estis evoluigata je Song-dinastio. Song-dinastio estis ankaŭ periodo de granda scienca literaturo kaj vidis la kreon de laboroj kiel Su Song-a Xin Yixiang Fayao kaj Shen Kuo-a Sonĝaj Basenaj Eseoj. Estis ankaŭ grandegaj laboroj de historiografio kaj granda enciklopedio, kiel Sima Guang-a Zizhi Tongjian de 1084 p.K. aŭ la Kvar Grandaj Libroj de Song plene kompilitaj kaj redaktitaj je la 11-a jarcento.

De jarcentoj, religia kaj socia progreso en Ĉinio povus esti atingita alte tra la imperiaj ekzamenoj, kiu gvidis al la kreo de meritokratio, la sukceso estis havebla nur al viroj, kiuj povus havigi testan preparon. Imperiaj ekzamenoj postulitaj rilatis pri eseoj kaj majstreco de la konfuceaj klasikaĵoj. Tiuj, kiuj pasis la plej altan nivelon de la ekzameno, fariĝos elitaj oficuloj sciitaj kiel jinshi, tre estimata socio-ekonomia pozicio.

Ĉinaj filozofoj, verkistoj kaj poetoj estis tre respektitaj kaj ludis kernajn rolojn en konservanta kaj antaŭeniganta kulturo de la antikva Ĉinio. Ĉinio inventis multnombrajn muzikajn instrumentojn, kiel ĝonghuo, guĉino, ŝengo kaj ŝjiao (vertikala fluto), erhuo kaj pipao, multe disvastigitaj poste en Orienta Azio kaj Sudorienta Azio, precipe al Japanio, Koreio kaj Vjetnamio.

Arto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĉina arto.

Ĉina arto enhavas diversajn tradiciaĵojn de ĉinaj metioj(ekz.ceramiko kaj porcelano, jadaĵo), belarto(ekz. kaligrafio, tradicia ĉina pentraĵo, literaturo(ekz.poezio, romano), muziko(ekz.guĉino, ĝengo, nuntempa arto(ekz.danco, opero)ktp.

Literaturo
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĉina literaturo.

Ekde la frua Qin-dinastioLa Libro de Poezio, La Kantoj, La Elegioj, Han-dinastia rimprozo (汉赋), Kroniko pri Jin-dinastio (晋书), Poezio de Tang, Cio (poezio de Song-dinastio), Yuan-kantoj, Romano de Ming-dinastio kaj Qing-dinastio.

Aŭskultante Guĉinon, pentrita de Huizhong Imperiestro de Song-dinastio
Pentraĵo
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĉina pentraĵo.

Tradicia ĉina pentraĵo estas nomita ŝtatapentraĵo en Ĉinio,ĉefe per tuĉpeniko, mola skribaĵo aŭ man-fingro,per tuĉo kaj pigmento.

Enhavo de tradicia ĉina pentraĵo estas: floro kaj birdo, monto kaj akvo kaj homa figuro.

Muziko
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĉina muziko.

Ekde la neolitiko de Ĉinio jam aperiĝis osta fluto, kiu estas plejfrua blovinstrumento nun-konata en la mondo.

Ĉina tradicia muziko havas klaran apartecon. Ĉefaj muzikiloj estas ekzemple ĝengo, guĉino, jueĉino, ŝjiao ktp. Muziknotoj baziĝas sur kvintonaj gamoj: 宫(pinjino: gōng) - do, 商(shāng) - re, 角( jué) - mi, 徵(zhǐ) - sol, 羽(yǔ) – la. Ĉina tracicia danco havis longan historion, kiu rilatas profunde kun Vuŝuo, akrobataĵo kaj tradicia opero. Tiu prezentas la tradician ĉinan kulturon kaj estetikon.

Opero estas tradicia ĉina teatra arto, ĉefe Pekina Opero, Kunĉju-opero, Henan-opero kaj alilokaj operoj: Hebei, Shanxi, Kantono, Zejiang, Anhui ktp.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĉina lingvaro.

Plejparto da lingvoj en Ĉinio apartenas al la ĉinotibeta lingva familio, parolata de 29 etnoj. Estas ankaŭ pluraj gravaj lingvaj grupoj ene de la ĉina lingvaro: la plej parolataj varioj estas la mandarena (70% el la loĝantaro, kun la varianto la putonghua la oficiala normo), la vua (en Ĝeĝjango), la kantona (en Kantonio), la mina (en Fuĝjano), la ĵina (en Ŝanŝio), la ksianga (en Hunano) kaj la haka (en Kantonio kaj Fuĝjano). Ne-sinotibetaj lingvoj parolita ĝenerale de etnaj malplimultoj inkluzivas la ĝŭanga, la mongola, la tibeta, la ujgura, la miaa kaj la korea.[37]

Klasika ĉinlingvo estis la skriba normo en Ĉinio por mil jaroj kaj permesita por skriba komunikado inter parolantoj de diversaj nekompreneblaj lingvoj kaj dialektoj en Ĉinio. Vulgara ĉinlingvo aŭ baihua estas la skriba normo bazita sur la putonghua dialekto, unue popularigita en Ming-dinastiaj romanoj kaj estis adoptita (kun gravaj modifaĵoj) dum la frua 20-a jarcento kiel la nacia vulgara. Klasika ĉinlingvo estas ankoraŭ parto de la mezlerneja instruado kaj estas tiel komprenebla por partoj da ĉinoj.

Skriba lingvo[redakti | redakti fonton]

Orakola Osta Skribo Yinxu Anyang, la plej antikva Hanzio de Ĉinio
Skribaĵa Muzeo de Ĉinio, la antikva skribsigno

Hanzio estas unu de la plej antikvaj skriboj, uzata je plejmulte da uzantoj, ne-alfabeta. Kun mil jaroj, la prononco de hanzio ŝanĝis, sed malmulte ŝanĝis je skribo. Tio utilis por popola interŝanĝo kaj por unuiĝo de Ĉinio.

Orakola Osta Skribo estas malkovrita pri la plej frua skriba sistemo en Ĉinio. Orakola Osta Skribo estis skribita sur bestaj ostoj en Shang-dinastio. Ĝi estis malkovrita je la fino de 19 jarcento en Anyan de Henan-provinco.

En Ĉinio, ankaŭ troviĝas la tibeta lingvo, mongola lingvo kaj aliaj nacimalplimultaj lingvoj. Dialekto de hanzio estas granda diferenco precipe en la suda Ĉinio.

Hanzio profunde influis Japanion, Korean duoninsulon kaj Vjetnamion. Tio ĉi ankaŭ estas nomita Hanzia Kultura Sfero. Kanao de la japana lingvo estis inventita baze de hanzio. Multe da hanziaj vortoj estas uzataj en ĝi nun ankoraŭ. Koreio preskaŭ same. Vjetnamio uzis hanzion antaŭ la kolonio de Francio. En la 1960 jaroj, la ĉeftera Ĉinio komencis hanzi-simpligon, sed Tajvano ankoraŭ uzas la tradician hanzion.

Moroj[redakti | redakti fonton]

Luktartoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĉinaj luktartoj.

Ĉinaj luktartoj, kiuj estas nomataj kung fu (Ĉina: 功夫; pinjine: gong fu) aŭ ŭu ŝu (武術), estas nombro de luktostiloj kiuj disvolviĝis laŭlonge de jarcentoj en Ĉinio. Tiuj luktostiloj estas ofte klasitaj laŭ komunaj trajtoj, identigitaj kiel "familioj" (家; jiā), "sektoj" (派; pài) aŭ "skoloj" (門; mén) de luktartoj. Ekzemploj de tiaj trajtoj estas fizikaj ekzercoj kiuj inkludasn bestimitadon, aŭ trejnmetodoj inspiritaj de ĉinaj filozofioj, religioj kaj legendoj.

Festoj[redakti | redakti fonton]

Luna kalendaro, alinome agrikultura kalendaro, estas uzata populare en Ĉinio. Ĝi reflektas ŝangon de sezono per 24 Sunaj Periodoj. Ankaŭ Tibeta kalendaro kaj Islama kalendaro.

Ĉinio havas multajn tradiciajn festojn, la plejgrava estas printempa festo. Fakte ĝi estas la unua tago de la malnova kalendaro (luna kalendaro). Jen la parto de festoj.

Festa Nomo Dato Klarigo
Printempa Festo La 1-a de unua monato de luna kalendaro Popoldire pasigi jariĝon,tradicie de la fina tago de antaŭa jaro ĝis la 15-a de unua monato de luna kalendaro (Jŭanŝoa festo)
Jŭanŝoa Festo la 15-a de unua monato de luna kalendaro Manĝi Jŭanŝoon kaj hejma renkontiĝo
Serena Festo la 4-a aŭ 5-a de kvara monato de luna kalendaro balai tombejon kaj doni oferon al prauloj
Drakboata Festo la 5-a de kvina monato de luna kalendaro manĝi zonzion kaj ludi drakboaton por memorigi Qu Yuan
Sepvespera Festo la 7-a de sepa monato de luna kalendaro la festo por amantoj
Festo Spirita de Mortinto la 15-a de sepa monato de luna kalendaro fantoma festo
Aŭtunmeza Festo la 15-a de oka monato de luna kalendaro hejma renkontiĝo, spekti la lunon kaj manĝi lunkukon
Festo Duobla Naŭo la 9-a de naŭa monato de luna kalendaro respekti maljunulon.

Konstituciaj Festoj inter du bordoj[redakti | redakti fonton]

Festoj de la Respubliko de Ĉinio[redakti | redakti fonton]
  • Novjariĝa Tago (中華民國開國纪念日): la 1-a de la 1-a monato, ekde la jaro 1912, la unua Novjaro laŭ la Gregoria kalendaro post la Revolucio de 1911-1912.
  • Pintempa Festo (春節): ferio je 6 tagoj, jarfina tago de la luna kalendaro,、eka tago de Novjaro.
  • Memoriga Tago por Paco (和平紀念日): je la 28-a de Februaro, memorige por 228 Evento en 1947.
  • Arboplanta Tago (植樹節): je la 12-a de marto, ankaŭ funebra tago de Nacia Patro.
  • Infana Tago (兒童節): je la 4-a de aprilo.
  • Nacia Tombejbala Tago (民族掃墓節): je la 4-a aŭ 5-a de aprilo. Serena Festo.
  • Labora Tago (勞動節): je la 1-a de majo, partoj da laborantoj havas ferion.
  • Drakboata Festo (端午節): je la 5-a de majo laŭ luna kalendaro
  • Armeana Tago (軍人節),、Defenda Eduka Tago (全民國防教育日): je la 3-a de septembro, Naciaj Armeanoj de Respubliko de Ĉino ferias laŭregulare.
  • Naskiĝtago de Konfuzeo (孔子誕辰紀念日)、Instruista Festo (教師節): je la 28-a de sepembro.
  • Aŭtunmeza Festo (中秋節): je la 15-a de la oka monato de la luna kalendaro.
  • Nacia Tago (國慶日): je la 10-a de oktobro. Memorige pri la Revolucio de 1911-1912.
  • Reliberiga Tago de Tajvano (臺灣光復節): je la 25-a de oktobro.
  • Naskiĝtago de Nacia Patro (國父誕辰日): je la 12-a de novembro.
  • Konstitucia Tago (行憲纪念日): je la 25-a de decembro, memorige por konstitucia komenciĝo de Respubliko de Ĉinio en 1947.
Festoj de Popola Respubliko de Ĉinio[redakti | redakti fonton]
  • Novjariĝa Tago (元旦): je la 1-a de januaro, unu tago da ferio laŭ konstitucio.
  • Printempa Festo (春节): ekde la jarfina festo de la luna kalendaro je 3 tagoj laŭ konstitucio kaj inkluzive de 4 ripozaj tagoj, du antaŭ la festo kaj du post la festo.[38]
  • Virina Tago (妇女节): je la 8-a de aŭgusto, duona tago da ferio nur por virinoj.
  • Serena Festo (清明节): je la 4-a aŭ 5-a de aprilo. Serena Festo, ferio je 1 tago.
  • Labora Tago (劳动节): je la 1-a de majo, 1 tago.
  • Junula Tago (青年节): je la 4-a de majo, duona tago da ferio por junularo de 14 ĝis 28 jaroj.
  • Drakboata Festo (端午节): je la 5-a de kvina monato de luna kalendaro, unu tago da ferio.
  • Infana Festo (儿童节) je la 1-a de junio, unu tago por infanoj sub 14 jaroj.
  • Armea Tago (中国人民解放军建军节): je la 1-a de aŭgusto, duona tago da ferio por armeanoj.
  • Instruista Tago (教师节): je la 10 de septembro, duona tago da ferio por instruistoj.
  • Aŭtunmeza Festo(中秋节): je la 15-a de la oka monato de la luna kalendaro, unu tago da ferio.
  • Nacia Tago(国庆节): je la 1-a de oktobro, 3 tagoj da ferio laŭ konstitucio kaj inkluzive de 4 ripozaj tagoj, du antaŭ la festo kaj du post la festo.
  • Festo Duobla Naŭo (重阳节): je la 9-a de la naŭa monato, por respekti maljunulojn.

Tradiciaj moraj festoj[redakti | redakti fonton]

  1. Printempa Festo:je la eka tago de unua monato de luna kalendaro
  2. Jŭanŝoa Festo:je la 15-a de unua monato de luna kalendaro, la unua tago kun cirkla luno en unu jaro.
  3. Bonvena Tago por Mon-dio:je la 5-a de unua monato de luna kalendaro.
  4. Kapleviĝa Tago de Drako:je la 2-a de dua monato de luna kalendaro. Draka kapo leviĝas je la tago laŭ mito.
  5. Ŝansi Festo:je la 3-a de tria monato de luna kalendaro, edzino de ĉiela dio okazigas renkontiĝon pri persiko de senmorteco.
  6. Malvarma Manĝaĵa Tago:je la antaŭa tago de Serena Festo.
  7. Serena Festo: je la 4-a ŭ 5-a de kvara monato de luna kalendaro.
  8. Naskiĝa Tago de Budho:je la 8-a de kvara monato.
  9. Drakboata Festo:je la 5-a de kvina monato de luna kalendaro.
  10. Somera Solstico:je la 21-a de sesa monato de luna kalendaro.
  11. Sepvespera Tago:je la 7-a de sepa monato de luna kalendaro, tago por amantoj.
  12. Spirita Festo de Mortinto:je la 15-a de sepa monato de luna kalendaro,fantoma festo.
  13. Aŭtunmeza Festo:je la 15-a de aŭgusto.
  14. Festo Duobla Naŭo:je la 9-a de naŭa monato.
  15. Vintra Solstico:je la 22-a de dekdua monato de luna kalendaro.
  16. Oka tago de Dekdua Monato:je la 8-a de dekdua monato de luna kalendaro.
  17. Jareta Festo: je la 22-a de dekdua monato de luna kalendaro, Ofera Tago por Kuir-dio. Kuir-dio foriros al ĉiel-dio raporti ĉion pri via familio je la tago. La tago estas fakta komenciĝo de Novjariĝo.
  18. Jarfina Tago:je la fina tago de dekdua monato, unu monato havas 30 tagojn, alinome: 30, 30 de granda Jaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. China country profile (Ĉina lando) (angle). BBC News.
  2. What Is a Culture? (Kio estas kulturo?) (angle). Universitato de la Stato de Nov-Jorko.
  3. Oldest Living Civilization (Plej malnova ankoraŭ ezistanta civilizo) (angle). American Historical Association.
  4. The Song Dynasty in China (La dinastio Song en Ĉinio) (angle). Universitato Kolumbio.
  5. Was China More Productive Than Europe? (Ĉu Ĉinio estis pli produktiva ol Eŭropo?) (angle). Universitato Kolumbio.
  6. CIA – The World Factbook – Ĉinio (angle). Monda faktolibro de CIA.
  7. The Real Great Leap Forward (La vera antaŭa paŝego) (angle). The Economist.
  8. 8,0 8,1 Haggett, Peter. [2001] (2001). Enciclopedio de Monda Geografio, Volumo 23. Eldono 2, ilustrita. Eldonejo Marshall Cavendish. ISBN 0-7614-7289-4, 9780761472896. P 37. P 2836.
  9. 9,0 9,1 'Peking Man' older than thought (La 'Pekina homo' pli maljuna ol pensite) (angle). BBC novaĵoj.
  10. Online Etymology Dictionary- China (Reta etimologia vortaro) (angle). Online Etymology Dictionary.
  11. Martino, Martin, Novus Atlaso Sinensis, Vieno 1655, Antaŭparolo, p. 2.
  12. Wade, Geoff, "The Polity of Yelang and the Origin of the Name 'China' (Origino de la nomo 'Ĉinio')", Sino-Platonic Papers, n-ro 188, majo 2009, p. 20.|Lingvo=angle
  13. Vidas Quansongwen (8,345 ĉapitroj), 2005.
  14. Gernet, Jacques. [1996] (1996). Historio de ĉina civilizacio Eldono 2, ilustrita. Cambridge University Press. ISBN 0-521-49781-7, 9780521497817. P 40.
  15. "Frue Homo erectus Iloj en Ĉinio" de Arkeologia Instituto de Ameriko
  16. La Liujiang skeleton.
  17. Kranio povas kompliki homan-devena debato. (Ĉinaj Radikoj).
  18. Hisashi Suzuki. (1982) 'The Minatogawa Man - The Upper Pleistocene Man from the Island of Okinawa (La Minatogawa homo - Plejstocena homo el la insulo Okinavo, Japanio) 19.
  19. "Bronza Aĝo Ĉinio" de Nacia Galerio de Artaj
  20. "Ming-dinastio
  21. Busky, Donald F. (2002). "Komunismo en Historio kaj Teorio. Greenwood Eldona Grupo, p.2.
  22. Sukcesaj diasporoj de la mondo.
  23. Dimensioj de bezona – Loĝantaro kaj loĝantaroj ĉe risko.
  24. Ó Gráda, C.: Malsatego: Mallonga Historio
  25. Ĉinio: Lando de Malsatego. Revuo de la Reĝa Instituto de Internaciaj Aferoj.
  26. "Atoma Potenco: La Fino de la Milito Kontraŭ Japanio". BBCa — Historio.
  27. "granda malsatego de Ĉinio: 40 jaroj poste". Brita Medicina Ĵurnalo 1999;319:1619-1621 (18-a de decembro)
  28. CBC News (2007-09-19). Taiwan's 15th bid for UN membership rejected - 15-a malakcepto de Tajvana provo por UN-a membriĝo. (angle). Kontrolita en 2008-08-09.
  29. . Ma refers to China as ROC territory in magazine interview - Ma plu referencas al Kontinenta Ĉinio kiel RĈ-a teritorio en revuo-intervjuo. (angle). Taipei Times - Tajpeaj Tempoj (2008-10-08).
  30. "Ma, Xi to split dinner bill in Singapore" (-), 4 November 2015. Kontrolita 7 November 2015. (angle)
  31. Pli granda Mekong Subregiono Atlaso de la Medio eldonita de azia Evoluado Enbankigas
  32. Kelkaj Priatentindaj Problemoj Pri Nuna loĝantara Strategia Situacio de Ĉinio.劳改基金会:计划生育专辑
  33. [http://blogs.forbes.com/greatspeculations/2010/03/22/communism-is-dead-but-state-capitalism-thrives/ Komunismo Estas Senviva, Sed Ŝtata Kapitalismo Viglas
  34. La Gajnintoj Kaj Perdintoj En Ĉina Kapitalismo, de Gady Epstein, forbes.Com, Aug. 31 2010.
  35. 雍正帝,《大义觉迷录》:“夫以春秋时百里之国,其大夫犹不可非。我朝奉天承运,大一统太平盛世,而君上尚可谤议乎?且圣人之在诸夏,犹谓夷狄为有君,况为我朝之人,亲被教泽,食德服畴,而可为无父无君之论乎?韩愈有言:‘中国而夷狄也,则夷狄之;夷狄而中国也,则中国之。’”
  36. Bary, Theodore de. Helpema Engaĝiĝo kun aziaj Valoroj Arkivodato=2005-03-11. Universitato Kolumbio.
  37. Lingvoj de Ĉinio, retejo de la registaro de Popola Respubliko de Ĉinio, vidita la 3-an de majo 2006.
  38. Decido de la Ŝtata Konsilantaro pri Feria Modifo Tutlande

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]