Ĉinio en la Somera Olimpiko 2012

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mondmapo montrante la atingojn pri medaloj de ĉiuj landoj dum la Somera Olimpiko 2012.
Priskribo:
  •  Oro reprezentas landojn kiuj gajnis almenaŭ unu oran medalon.
  •  Arĝento reprezentas landojn kiuj gajnis almenaŭ unu arĝentan medalon.
  •  Bronzo reprezentas landojn kiuj gajnis almenaŭ unu bronzan medalon.
  •  Bluo reprezentas landojn kiuj gajnis neniun medalon.
  •  Ruĝo reprezentas landojn kiuj ne partoprenis en la Somera Olimpiko 2012.
  • La nacia teamo de Ĉinio en la Somera Olimpiko 2012 grupigas ĉiujn virajn kaj virinajn atletojn de tiu lando kiuj partoprenis en la Somera Olimpiko de la 27-a de julio 2012 ĝis la 12-a de aŭgusto 2012 en Londono, la ĉefurbo de Britio. La ĉina teamo konsistis el 396 atletoj, 171 viroj kaj 225 virinoj, kiuj estis elektitaj fare de la Ĉina Nacia Olimpika Komitato kaj konkuris en 23 sportaj disciplinoj. La evento de 2012 estis la naŭa Somera Olimpiko en kiu reprezentiĝis ĉina nacia teamo, post unua apero en 1952.

    La ĉina teamo estis sume la dua plej sukcesa teamo de la olimpiko: ĝiaj membroj gajnis sume 38 orajn medalojn, 27 arĝentajn medalojn kaj 23 bronzajn medalojn - do entute 88 olimpikajn medalojn. Tiun rezulton superis nur la usona nacia teamo.

    Flagoportantoj de la teamo estis la atletoj Yi Jianlian (en la malferma ceremonio)[1] kaj Xu Lijia (en la ferma ceremonio).

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    la teamo en la malferma ceremonio