Ĉinuja ilekso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉinuja ilekso, korna ilekso

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Angiospermae
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Akvifolialoj Aquifoliales
Familio: Akvifoliacoj Aquifoliaceae
Genro: Ilekso Ilex
Specio: I. cornuta
Ilex cornuta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ĉinuja ileksokorna ilekso (Ilex cornuta) estas arbusto aŭ malgranda arbo kun dike ledraj, pintaj folioj kaj ruĝaj beroj el la familio de la Akvifoliacoj (Aquifoliaceae). La natura disvastigejo estas Ĉinujo kaj Koreujo. La specio estas uzata kelkfoje pro la dekoraj fruktoj kiel ornamarbusto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Floroj kaj folioj.
Ĉinuja ilekso kun aliaj foliformoj.
Pliaj foliformoj.
Trunko.
Kun nematuraj fruktoj.

Ĉinuja ilekso estas ĉiamverda, ĝis 4 m alta, ronda arbusto aŭ malgranda arbo. Junaj branĉoj havas laŭlongajn sulkojn, ili estas kalvaj aux laŭlonge de la sulkoj malforte lanugaj. Malnovaj branĉoj estas grize blankaj kaj preskaŭ rondaj kaj kun antaŭstarantaj foliarboj, sen korkporoj. La folioj havas 4 ĝis 8 mm longajn pedunklojn, kiuj estas malforte lanugaj. La foliplato estas simpla, dike ledra, 4 ĝis 9 cm longaj, 2 ĝis 4 cm larĝa, oblonge ortangula aŭ malofte ovforma, kun pikilo pinte de la folio, rondigita aŭ preskaŭ kojnforma bazo aŭ kun unu ĝis du pikiloj. La supra folisurfaco estas brile malhelverda, la malsupra folisurfaco verdeca kaj pli hela.

La floraroj estas zimoj kaj kreskas ce la akseloj de dujaraj branĉoj. La brakteoj estas ovformaj, kun haroj kaj cilioj kaj havas obtuzan aŭ akran pikilforman pinton. La floroj estas flavecaj kaj kvarnombraj. La masklaj floraroj estas zimoj de la unua aŭ dua ordo. La floroj kreskas sur 5 ĝis 6 mm longaj kalvaj tigoj. La antaŭfolioj estas triangulaj. La sepaloj estas diskoformaj kun diametro de ĉirkaŭ 2,5 mm. La petaloj havas diametron de ĉ. 7 mm. La petaloj estas 3 ĝis 4 mm longaj kaj retrofleksigitaj kaj kunkreskintaj ĉe la bazo. La stamenoj estas samlongaj kiel la petaloj aŭ iom pli longaj. La anteroj longas ĉ. unu mm. La rudimente kreskinta ovario estas preskaŭ ronda, kun obtuza pinto kaj kvarope loba. La inaj floraroj estas zimoj kun kalvaj 7 ĝis 9 mm longaj pedunkloj. La du antaŭfolioj estas larĝe triangulaj. Florkaliko kaj florkrono similas al la masklaj floroj. La staminodioj estas iom pli mallongaj ol la petaloj. La ovarioj estas 3 ĝis 4 mm longaj kaj oblonge ovformaj. La stigmo estas diskoforma kaj kvarloba.

La fruktoj estas rondaj 8 ĝis 10 mm grandaj kaj ruĝaj. La pedunklo longas 1,3 ĝis 1,4 cm. La planto floras de aprilo ĝis majo kaj la fruktoj maturiĝas de aŭgusto ĝis decembro.

La kromosomonombro estas 2n = 38.

Disvastigo kaj postuloj al la kreskejo[redakti | redakti fonton]

La natura disvastigejo estas la Korea duoninsulo, la oriento de la ĉina provinco Hubejo kaj Ŝandongo.La planto kreskas sur boskaj arealoj. En maldensaj arbaroj, sur montetoj kaj laŭlonge de riverojen alteco de 100 ĝis 1900 m sur modere sekaj ĝis humidaj grundaj. La grundo estu iom aceta ĝis alkala, sabla, loma kaj humoza. La kreskejo estu duon-ombra aŭ nur iom ombra. La specio toleras nur iom da frosto.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Ilex cornuta estas specio el la genro de la ilekso (Ilex) en la familio de la Akvifoliacoj (Aquifoliaceae). La specio estis unuafoje priskribita de John Lindley kaj Joseph Paxton en la jaro 1850. sinonimoj estas Ilex burfordii S.R. HOWELL, Ilex fortunei LINDL. kaj Ilex furcata LINDL. EX GÖPP. La specia epiteto cornuta venas ankaŭ el la latina kaj signifas „korna“.

Uzado[redakti | redakti fonton]

La ĉinuja ilekso estas malofte uzata kiel ornamarbusto pro siaj dekoraj fruktoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andreas Roloff, Andreas Bärtels:Flora der Gehölze. Eldonejo Ulmer. Stuttgart (Hohenheim).2008.ISBN=978-3-8001-5614-6, paĝo 349
  • Helmut Genaust: Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen. Eldonejo Nikol, 3a eldono. Hamburg. 2005.ISBN 3-937872-16-7. Paĝoj 178, 303

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]