Ĉiu mortas sole

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jeder stirbt für sich allein
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Hans Fallada
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1947
Eldonejo Jediot Aĥronot
Ĝenro historia romano
vdr

Ĉiu mortas sole (origina titolo: Jeder stirbt für sich allein) estas romano de la germana aŭtoro Hans Fallada, naskiĝinta kiel Rudolf Wilhelm Friedrich Ditzen, publikita en 1947. La romano baziĝas sur la aŭtenta kazo de la geedzoj Otto kaj Elise Hampel, kiuj dum 1940 ĝis 1942 en Berlino distribuis centojn de poŝtkartoj kun tekstoj kontraŭ Hitler.

Fallada verkis la romanon en 1946 dum nur kvar semajnoj. Ĝi estas la unua libro de germana aŭtoro, kiu ne estis elmigrinta, kiu temas pri la rezisto kontraŭ la nazioj. La libro vendiĝis bonege en Usono, Britio, Israelo, Francio kaj post tio ankaŭ en Germanio.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La romano rakontas la kazon de la geedzoj Quangel (elp. Kvangel), kiuj post la morto de ilia sola filo dum la militiro kontraŭ Francio komencas, distribui poŝtkartojn kun tekstoj kontraŭ Hitler. Nur post jaroj de serĉado la ŝtata polico Gestapo sukcesis kapti ilin, ĉar ili estis denuncitaj. La speciala juĝejo gvidita de Roland Freisler kondamnis ilin al mortopuno. Otto Quangel estis mortigita per gilotino, kaj lia edzino Anna mortas en la kaptejo dum bombado.

La romano ĉefe rakontas la faktojn, kiujn Fallada studis en la aktoj de la proceso. La kulturministro de la GDR estis doninta ilin al Fallada kaj instigis lin verki tiun romanon.

En flankaj eroj estas rakontitaj la sortoj de aro de personoj, kiuj vivas proksime de la geedzoj Quangel aŭ kiuj estas tuŝitaj de la afero: la maljuna judino Rosenthal, la eks-juristo Fromm, Trudel Baumann, la fianĉino de la mortinta filo de la Quangel-oj kaj ties edzo Karl Hergesell, la familio Persicke - ĉiuj radikalaj nazioj -, la etaj krimuloj Emil Barkhausen kaj Enno Kluge, la poŝtistino Eva Kluge, la komisaro de la Gestapo Escherich kaj la kolonelo de la SS Prall.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

La aŭtoro Primo Levi, postvivanto de la koncentrejo Auschwitz, nomis la romanon „la plej bona libro, kiu iam estis verkita pri la germana rezisto."[1]

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

La unua eldono aperis en 1947 en la eldonejo Aufbau-Verlag en la GDR. Ĝi estis forte mallongigita pro politikaj kaŭzoj.

En 2009 la romano estis unuafoje tradukita en la anglan kio rezultigis en denova malkovro de la aŭtoro, kiu estis pli fortigita per artikoloj en la New York Times.[2] Post tio la germana eldonejo Aufbau eldonis ĝin unue ne-mallongigite.[3]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

La romano estis trifoje filmigita.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Sovetunio[redakti | redakti fonton]

  • 1948, Иностранная литература, Каждый умирает в одиночку

Rumanio[redakti | redakti fonton]

  • 1951, Editura pentru literatură și artă, Fiecare moare singur, 1951

Ĉeĥoslovakio[redakti | redakti fonton]

  • 1954, Československý spisovatel I ve smrti sami

Norvegio[redakti | redakti fonton]

Francio[redakti | redakti fonton]

Usono[redakti | redakti fonton]

  • 2009, Melville House Publishing (USA), Every Man Dies Alone

Britio[redakti | redakti fonton]

Pollando[redakti | redakti fonton]

  • 1989, Wydawnictwo Ministerstwa Obrony Narodowej, ISBN 8311077088 Każdy umiera w samotności

Italio[redakti | redakti fonton]

  • 1995, Einaudi Editore, Ognuno muore solo
  • 2010, Sellerio, Ognuno muore solo

Israelo[redakti | redakti fonton]

  • 2010, Proza, "לבד בברלין"

Nederlando[redakti | redakti fonton]

  • 2010, Cossee, Alleen in Berlijn

Hispanio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. berlinerliteraturkritik.de. Arkivita el la originalo je 2011-07-06. Alirita 2012-05-27.
  2. hansfallada.com
  3. Jürgen Kaube: Der Mensch ist dem Menschen ein Verdacht, Artikel in der FAZ vom 18. März 2011, abgerufen am 17. Juli 2011.
  4. Jeder stirbt für sich allein bei filmportal.de, abgerufen am 17. Juli 2011.
  5. I ve smrti sami in der Česko-Slovenská filmová databáze.