Ĉokobo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉokobo
fikcia animala specio • Final Fantasy summon
Kreita de Hironobu Sakaguchi
Verko Final Fantasy
Informoj
vdr
Aspekto de ĉokobo

La ĉokobo (チョコボ Chokobo?) estas fikcia specio el la videoluda serio Final Fantasy fare de Square kaj poste Square Enix. La besto estas kutime nefluga birdo, kvankam iuj tre specialigitaj rasoj en kelkaj ludoj retenas la kapablon flugi. Ĝi similas al kazuarformuloj kaj strutoformaj birdoj, rajdebla kaj alie uzebla de ludantaj roluloj dum la ludoj. Ĝia bleko estas kŭe (クエ).

Ĉokoboj unue aperis en Final Fantasy II kaj aperis en preskaŭ ĉiuj postaj ludoj de Final Fantasy, ankaŭ farante kameojn en multaj aliaj ludoj. Ili rolas kiel maskoto de la serio ĝenerale, sed ankaŭ propra kromserio de Ĉokobo-ludoj estis kreita. Ĉokoboj havas propran muzikan temon, tre konatan al ŝatantoj de la serio.

Desegno[redakti | redakti fonton]

La ĉokobo estis kreita kaj desegnita de Kojĉi Iŝii, videoluda direktoro, kiu prilaboris diversajn ludojn de Final Fantasy. La ĉokobo aspektas rimarkinde simila ol, kaj verŝajne inspiriĝis de, la prahistoria birdo Gastornis. Hiromiĉi Tanaka hipotezis, ke la ĉokoba koncepto eble devenis de Kjoroĉan, birdo el televidaj reklamoj por ĉokolada bombono de la entrepreno Morinaga; ankaŭ ties bleko estas "kŭe". Alia verŝajna inspiro estis la toriuma (トリウマ) el Naŭsika el la Venta Valo, kiun la kreanto de Final Fantasy, Hironobu Sakaguĉi, iam referencis kiel influo al sia serio. Siavice, la toriuma estis inspiritaj de la formortinta specio Gastornis.

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

Personeco[redakti | redakti fonton]

La ĉokoboj estas konataj pro siaj intelekto kaj amikemo. Ili asistas geheroojn kaj aliajn rolulojn en iliaj aventuroj, lasante sin esti rajditaj kiel ĉevaloj. Ili ankaŭ foje montras kapablon komuniki kun aliaj raciaj bestoj. Ili foje estas uzataj ankaŭ por milito kaj povas esti ferocaj en batalo.

Ekstera aspekto[redakti | redakti fonton]

Kvankam la plimulto da ĉokoboj, kiuj aperas en la ludoj, estas flavaj, iuj raraj rasoj havas aliajn kolorojn kaj specialajn kapablojn, inkludante flugkapablon aŭ magiajn kapablojn. Ĉokoboj ankaŭ estas foje uzataj kiel malpeze kirasitaj militaj rajdbestoj, asistante siajn rajdantojn en batalo per siaj beko kaj ungegoj. Variaĵo estas la Dika Ĉokobo, tre obeza flava aŭ blanka ĉokobo, kiu povas manĝi la havaĵojn de la ludanto por pliigi konservan spacon.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chocobo en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]