Ĉokolada pano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉokolada pano

Ĉokolada pano (france pain au chocolat, ankaŭ nomita chocolatine en Sudokcidenta Francio kaj en Kebekio kaj napolitana en Hispanio) estas franca pasteĉo, kiu konsistas el peco de pasto, kiu enhavas striojn el ĉokolado. En Francio, ili estas ofte vendataj varmaj aŭ almenaŭ varmetaj elirantaj el la bakforno. En laŭvorta traduko la vorto signifas "pano kun ĉokolado". Tiaj panoj estas tipa manĝaĵo por matenmanĝo aŭ ankaŭ posttagmeze, kutime por infanoj revenintaj el lernejo, tiel ke ili povu atendi ĝis la vespera ĉefmanĝo.