Ĉola lingvo
La ĉola estas lingvo kiu apartenas al la majaa lingvaro. La ĉola estas parolata de la ĉoloj, kiuj loĝas en la meksikaj subŝtatoj Chiapas, Tabasko, kaj Campeche. Ĉirkaŭ 185 300 homoj parolus la lingvon.
La plej proksima parenco de la ĉola estas la ĉontala (Chontal) de Tabasko. La klasika majaa foje estas konsiderata kiel la malnova ĉola. Tial la ĉola estas la lingvo kiu plej proksime similas la lingvo de la klasika majaa. La ĉola estas dividita en du dialektoj, la ĉola de Tila kun 43 870 parolantoj kaj la ĉola de Tumbalá kun 90 000 parolantoj. Ambaŭ dialektoj estas reciproke kompreneblaj sufiĉe bone.
Trajtoj
[redakti | redakti fonton]Kiel ĉiuj majaaj lingvoj, la ĉoa havas vortordon Subjekto Verbo Objekto (SVO), havas gramatikan kazon (ergativo), kaj la akcento estas ĉiam sur la lasta silabo. La ĉola uzas antaŭ- kaj sufiksojn por indiki gramatikajn ligojn.